Ku rupapuro rw'ibirimwo

Rakonti por plibonigi mia esperanto

ca, kivuye

Ubutumwa 25

ururimi: Esperanto

sudanglo (Kwerekana umwidondoro) 20 Nzero 2015 13:00:01

Mi lernis Esperanton jam dum unu jaro kaj eklernis ĝin
Stilly, eklerni egalas 'komenci lerni', identigas starto-punkton.

Oni ne povas eklerni dum tuta jaro (krom se ŝerce diri). Do vi eklernis antaŭ unu jaro vi studis la lingvon dum unu jaro.

stilly (Kwerekana umwidondoro) 20 Nzero 2015 13:53:41

sudanglo:
Mi lernis Esperanton jam dum unu jaro kaj eklernis ĝin
Stilly, eklerni egalas 'komenci lerni', identigas starto-punkton.

Oni ne povas eklerni dum tuta jaro (krom se ŝerce diri). Do vi eklernis antaŭ unu jaro vi studis la lingvon dum unu jaro.
Yes... Mi volas skribi eklegis... Mi mistajpis. Pardonu min.

stilly (Kwerekana umwidondoro) 21 Nzero 2015 17:31:58

Saluton al ĉiuj,

Ĉiam por plibonigi mian esperanton, mi verkis novan tekston.
Dankon al ĉiuj miaj legantoj kaj la korektantoj.

Hodiaŭ, mi volas paroli pri muziko. Mi tre ŝatas muzikon. Mi povas
aŭskulti klasikan, elektronikan, parolan, repan muzikojn. Sed mi
preferas la ĵaz-muzikon. Mi jam aŭskultas tion dum dudek jaroj.

Sed kiel klasika muziko ĵazo estas tre vasta. Se vi aŭskultus Louis
Amstrong[1] (novorleana ĵazo), Charlie Parker[2] (bibopa ĵazo) kaj
Ornette Colman[3] (libera ĵazo) vi vidus iomete ekzemplojn de la ĵaza
diversaĵo.

Mia plej ŝatata ĵazo estas tia post 1940-a. Kio okazis en la 1940-a
jaro ? La bibopo naskiĝis. La bibopo estas muzikrevoluciona. Kun tiu
alvenita muziko, ciujn muzikaj kodoj ĉangis. La plej gravaj sanĝoj
estis La harmonio kiu senteble komplekigis. La tempo tre multe
rapidigis (kelkfoje pli ol 200 bpm). Unua ĉaro por tiuj ŝanĝoj estis
ke la novaj muzikuloj ne volis ke malnovaj (Tiujn novuloj malamas)
lugi kune.

Bopa muziko estis inventita de kelkaj junaj muzikuloj kiuj ili
marmeladis post iliaj koncertoj en la kvindua strato de novjorko. Dum
tiu ĉi marmelado, oni povis aŭskulti T. Monk (pianulo), C. Parker
(saksofonulo), Dizzy (trompetulo), C. Christian (gitarulo), K. Clark
(drumulo), ktp. Ciuj improvisadis la novan stilon. Ordinare, Charlie
Parker kaj Dizzy Gillespie estas dezigni kiel estromuzikuloj de la
novstilo, sed mi pensas ke tiun marmeladon, improvizadon kun la
jungeneracio faris la ĵazrevolucionon.

Kiel vi povas imagi, la novmuziko ne estis bonakcepta de la popolo. La
muziko estis tro moderna, tro rapida (oni ne povis plu danci), tro
intelekta kaj tro balanta, ktp. Kial tro balanta ? Balante ĉar la
instrementuloj ne faris muzikon por la ŝatpubliko sed ĉar ili
volis. Ili ne plu volis esti amuzantajn nigroĝojojn, ili volis deveni
respektajn artistojn. Sed ili devis atendi longan tempon post ili
havis dankemon. Memoru, ili vivis en segregacia lando.

Daŭre 1950-a jaro, la muziko ree evoluis al multajn vojon : malpasia
ĵazo, malmobopo, ktp. En 1955-a jaro, Charlie Parker mortiĝis en sia
34-a jaro. Ĉiu la ĵaza mondo rimarkis la tre gravan influon de la
genio. Tia muziko estas ĉiam importanta por la tuta ŝatĵazulo.

Ĝis,

[1] : Louis Amstrong
[2] : Charlie Parker
[3] : Ornette Colman

Fenris_kcf (Kwerekana umwidondoro) 21 Nzero 2015 19:17:23

stilly:Mi ne komprenas, kiu formulo estas la plej bona ? Mi ofte aŭdas
"bonvolu" sed la imperativa verbo ne ŝajnas minal mi ĝentilea. Kiun
versionon [la radiko estas "versio"] vi konsilitasas al mi ?

Kiam mi korektis la originalan tekston mi komprenis (espereble). Se
mi skribas la subjecktoon 'mi', mi uzas 'bonvolos' se ne mimi ne uzas
'bonvolu' sen subjeckto. Ĉu mi pravas ?
AnkoraŭKoran[?] dankon !

stilly (Kwerekana umwidondoro) 22 Nzero 2015 09:24:23

Fenris_kcf:
stilly:Mi ne komprenas, kiu formulo estas la plej bona ? Mi ofte aŭdas
"bonvolu" sed la imperativa verbo ne ŝajnas minal mi ĝentilea. Kiun
versionon [la radiko estas "versio"] vi konsilitasas al mi ?

Kiam mi korektis la originalan tekston mi komprenis (espereble). Se
mi skribas la subjecktoon 'mi', mi uzas 'bonvolos' se ne mimi ne uzas
'bonvolu' sen subjeckto. Ĉu mi pravas ?
AnkoraŭKoran[?] dankon !
Dankon Fenris_kcf.

Mi korektis mian fademeran mesaĝon.
Ĉu la formo "Ankaŭ dankon" ne eksistas ?

sudanglo (Kwerekana umwidondoro) 22 Nzero 2015 14:47:58

Ĉiam por plibonigas mian esperanton, mi skribis novan tekston.
Dankon al la tutaj legantoj kaj la korigantoj.
Ankoraŭ, por plibonigi mian Esperanton, mi verkis novan tekston. Dankon al ĉiuj miaj legantoj kaj korektantoj.

Hodiaŭ, mi volas paroli pri muziko

Sed mi preferas ĵaz-muzikon. Ne 'ĵazon muzikon'.

Se vi sentas ke ĵazan muzikon ne esprimas vian penson kaj vi volas reteni la ideon de ĵazo (substantivo) kaj ne kvalifiki la muzikon kiel ĵazan - povas esti ke iu muziko estas ĵaza sen esti ĵazo - tiam vi devas uzi kunmetitan vorton.

Oni diras 'bushaltejo', ne 'buso haltejo'; 'kantobirdo', (tiuspeco de birdo kiu kantas), ne 'kanto birdo'.

stilly (Kwerekana umwidondoro) 22 Nzero 2015 15:31:19

sudanglo:Sed mi preferas ĵaz-muzikon. Ne 'ĵazon muzikon'.

Se vi sentas ke ĵazan muzikon ne esprimas vian penson kaj vi volas reteni la ideon de ĵazo (substantivo) kaj ne kvalifiki la muzikon kiel ĵazan - povas esti ke iu muziko estas ĵaza sen esti ĵazo - tiam vi devas uzi kunmetitan vorton.

Oni diras 'bushaltejo', ne 'buso haltejo'; 'kantobirdo', (tiuspeco de birdo kiu kantas), ne 'kanto birdo'.
Bonege ! Kiam mi legis vian tekston, mi komprenis la malon inter "adjektivo substantivo" kaj kunmetita vorto ! Via ekzemplo de ĵaza muziko kiu ne estas ĵaz-muzika tre parolas al mi.

Mi korektis la tekston.
Dankegon.

stilly (Kwerekana umwidondoro) 2 Ruhuhuma 2015 16:06:51

Saluton,

Mi ne havas multajn respondojn koncerne mian lastan tekston. Mi ne
scias se la subjektojn de la tekston ne estas interesa. Aŭ mi skribas
tro da eraroj kaj ĝi ne estas komprenata. Aū eble mia mesaĝo mankas
videblecon.

Kio pri vi ?

Ĝis,

Tempodivalse (Kwerekana umwidondoro) 4 Ruhuhuma 2015 02:25:31

stilly:Saluton,

Mi ne havas multajn respondojn koncerne mian lastan tekston. Mi ne
scias se la subjektojn de la tekston ne estas interesa. Aŭ mi skribas
tro da eraroj kaj ĝi ne estas komprenata. Aū eble mia mesaĝo mankas
videblecon.

Kio pri vi ?

Ĝis,
Pri kiu teksto vi parolas? Ĉu pri la ĵazmuzika? Tio estas la lasta el tekstoj videblaj ĉi tie. Memoru, ke ne ĉiuj uzantoj aŭ legantoj ĉi tie povos havigi tempon por detale korekti viajn mesaĝojn.

Kelkaj komentetoj pri via ĵusa mesaĝo, tamen:
Mi ne
scias ĉu la subjektoj de la teksto ne estas interesaj. [...] Aū eble ĉe mia mesaĝo mankas
videbleco.
1) "Se" estas neĝusta ĉi tie, ĉar ĝi donus la signifon: "Se la subjektoj ne estas interesaj, do mi ne scias". Tamen, vi ŝajne volas esprimi, ke vi ne scias pri la vereco aŭ malvereco de tio.

Konsileto: Se vi povas angle anstataŭi "if" per "whether", do en Esperanto vi uzu "ĉu". (Se vi ne konas la anglan, do mi pardonpetas. Sed alian ekzemplon mi ne povis elpensi tuj.)

2) "Subjektojn" estas misa ĉar la vorteto "ĉu" enkondukis novan propozicion (frazero). Do, "subjektoj" iĝas subjekto de la nova propozicio, ne rekta objekto.

3) "Tekston" estas misa ĉar oni neniam starigas akuzativon post "de".

4) "Interesa" estu plurala ĉar ĝia substantivo, "tekstoj", ankaŭ estas plurala.

5) "Videblecon" ne estas rekta objekto ĉi tie, ĉar la verbo "manki" estas netransitiva: alivorte, ĝi apartenas al tiuj verboj, kiuj ne povas preni akuzativon. Ĉi tial, vi ankaŭ devas uzi vorteton kiel "ĉe" (aŭ similan) por ligi la mankon de videbleco (subjekto de la frazo) al la vortoj "via mesaĝo" (kiu ne estas rekt-objekto).

Mi esperas, ke vi trovos ĉi tiun eksplikon helpema. Bonan lernadon! ridulo.gif

stilly (Kwerekana umwidondoro) 4 Ruhuhuma 2015 13:39:48

Dankon pri viaj korektoj, mi korektis la mesaĝon.

Mi bone komprenas ke ili ne havas tempon por korekti. Sed por plibonigas
mian esperanton, mi devas skribi. Kaj se neniam korektas al mi, mi pensas
ke mia skribo ne estas tre utila. Eble mi serĉos korespondanton.

Dankon,

Subira ku ntango