Đi đến phần nội dung

Fakvortaroj kaj fakterminaroj en Esperanto

viết bởi robbkvasnak, Ngày 17 tháng 1 năm 2015

Tin nhắn: 9

Nội dung: Esperanto

robbkvasnak (Xem thông tin cá nhân) 18:47:19 Ngày 17 tháng 1 năm 2015

Jen paĝo por tiuj kiuj volas krei novan lingvon por anstataŭi Esperanton. Unue ili devos krei tiom da novaj terminoj kiel ni jam havas en Esperanto. Tiu paĝo ankaŭ interesas ĉar ĝi pruvas la jaman forton de nia lingvo: http://www.literatura.bucek.name/malovec/fakverko....

Memkompreneble, ni ankoraŭ havas multan teritorion por konkeri per novaj vortoj kaj definoj sed la ĝisnuna aktiveco estas rimarkenda. Mi trovis tiun paĝon ĉar mi nun studas budhajn ideojn kaj mi volis transkribi miajn studojn en Esperanton. Jam en la jaro 1933 iu verkis terminaron por budhanoj! Mi kredas ke Esperanto estas la ununura 'artefarita' lingvo kun tia progreso.

simon40 (Xem thông tin cá nhân) 20:48:51 Ngày 19 tháng 1 năm 2015

Mi pensas ke vi forgesis aldoni ligilon pri la "paĝo por tiuj kiuj volas krei novan lingvon por anstataŭi Esperanton" ^^ Ĉu ne ?

Dankon pri la interesa retpaĝo. Mi malkovras la jenajn retpaĝarojn, la dua interesa estas :

robbkvasnak (Xem thông tin cá nhân) 18:50:19 Ngày 23 tháng 1 năm 2015

Mi ne "forgesis" tiujn paĝarojn - mi eĉ nenion sciis pri ili. Dankon por la indiko!
mi metis tiun forumon kiel respondo al la homoj kiuj volas uzi alian lingvon kiel ekz. Toki Pono, elvish aŭ similan (eble Doremi aŭ io) ĉar tiuj lingvoj certe ankoraŭ ne havas tiom da terminoj kaj tiuj lingvoj kiuj nur havas 200 - 300 radikojn neniam povos evoluigi tiom da esprimoj sen aldoni novajn radikojn. Nia mondo estas tre kompleksa ejo kun sciencoj, filozofioj, idearoj, teorioj, ktp. Por paroli precize pri tiom da aferoj apartaj oni bezonas vortprovizon respektivan. Neniu unuopulo povas generi tiujn esprimojn sole. Fakuloj el la diversaj kampoj eĉ forte klopodas por trovi korektajn esprimojn en siaj specialaĵoj.
Tial la proponantoj de aliaj "artefaritaj" lingvoj nur povas revi kaj hobiumi. Mirinda estaas la baza koncepto de Zamenhof ĉar ĝi permesas al la homaro pensi vaste kaj profunde pri la sciaĵaro komuna sur nia plandedo.

Christa627 (Xem thông tin cá nhân) 21:34:56 Ngày 23 tháng 1 năm 2015

robbkvasnak:Mi ne "forgesis" tiujn paĝarojn - mi eĉ nenion sciis pri ili. Dankon por la indiko!
mi metis tiun forumon kiel respondo al la homoj kiuj volas uzi alian lingvon kiel ekz. Toki Pono, elvish aŭ similan (eble Doremi aŭ io)
Nu, la intenco de tiuj lingvoj ne estas anstataŭi Esperanton. La intenco de Tokipono estas esprimi ideojn pli simple kaj eble ekhavi pli bonan komprenon de la bazaj konceptoj de la mondo; tial ĝi intence ne havas vortojn por multaj aferoj. Tio estas mia kompreno pri la afero bazita sur unumonata studado; mi ne estas spertulo. La intenco de Elvish estas esti lingvo por elfoj en fikcia mondo, kaj feliĉigi la kreinto, kiu simple ŝatis krei lingvojn. La originala intenco de Solresol estis, se mi scias ĝuste, iom simila al tio de Esperanto, sed mi pensas, ke homoj kiuj nuntempe lernas ĝin faras tion ne por ke ĝi anstataŭu Esperanton, sed simple ĉar ĝi estas unika kaj tial interesa. Estas spaco en tiu ĉi mondo por multaj artefaritaj lingvoj kun multaj diversaj kialoj por ekzisto.

Mi lernas Tokiponon; tio ne malpliigas mian fervoron pri Esperanto. Kaj mi pensas, ke mi iam ŝatus lerni Volapukon; ne ĉar mi volas ke ĝi anstataŭu Esperanton, kvankam la originala intenco de ĝia ekzisto estis preskaŭ tute sama kiel tio de Esperanto, sed nur ĉar mi pensas, ke ĝi aspektas interese.

Se mi estas persono kiu ŝatas krei tute novajn lingvojn, kiel Esperanto helpus al mi? Se mi volas lerni lingvon kiu konsistas el nur 120 vortojn, nur por scii, kion mi povus fari kun tia vortprovizo, kiel Esperanto helpus al mi? Se mi volas lerni lingvon kiu konsistas el muziknotoj, nur ĉar mi pensas, ke tio estas interesa ideo, kiel Esperanto helpus al mi?

Mi celo en ĉio ĉi estas nur diri, ke ekzistas multaj diversaj specoj de artefaritaj lingvoj en la mondo, kaj multaj diversaj motivoj por krei aŭ lerni ilin, kaj ili ja povas kunekzisti pace. Unu ne nepre devas anstataŭi alian.

amigueo (Xem thông tin cá nhân) 12:16:53 Ngày 26 tháng 1 năm 2015

mi ne emfazus anstataŭecon, sed transformon!
novaĵo transformu ĉion antaŭan aŭ renovigu ĉion oldan.
kio?

tokipona povas grave influi eon, ĉar kelkaj eoanoj povas ludi per parto de eo kvazaŭ tokipona. la spirito de tokipona povas trempi eon ĝisoste. multaj eokomencantoj ŝate profitus tion.

solresolo povas transformi eon, per pruntedoni siajn stenon, muziknotojn, kolorojn, dancojn. eo, domaĝe, iĝis griza tajpaĵo. eo ne estas ĉielarko, nur vico de senkoloraj vermoj apud eventuala bildo.

Bernadox (Xem thông tin cá nhân) 07:02:53 Ngày 26 tháng 3 năm 2015

amigueo:tokipona povas grave influi eon, ĉar kelkaj eoanoj povas ludi per parto de eo kvazaŭ tokipona. la spirito de tokipona povas trempi eon ĝisoste. multaj eokomencantoj ŝate profitus tion.
Ne. La "spirito" de Esperanto kiel fiksita en la Fundamento estas sendependa de tiu de Tokipona. Komencantaj lernantoj de Esperanto komprenu kaj lernu la spiriton de Esperanto.

Bernadox (Xem thông tin cá nhân) 07:37:37 Ngày 26 tháng 3 năm 2015

amigueo:mi ne emfazus anstataŭecon, sed transformon
Nur rande Amigueo: Kial vi rifuzas skribi per minuskloj kaj majuskloj?

Ke iuj lingvoj estas "unu-usklecaj" (havas ekz. nur minusklojn), ne gravas. Klasika Esperanto laŭ la Fundamento estas "du-uskleca" (havas kaj minusklojn kaj majusklojn).

Vi evidente estas sperta esperantisto. Almenaŭ en tiu ĉi forumo por lernantoj vi miaopinie klopodu skribi laŭeble modelan Esperanton kaj rezignu pri viaj personaj kapricoj.

Christa627 (Xem thông tin cá nhân) 17:56:54 Ngày 02 tháng 4 năm 2015

Bernadox:
amigueo:mi ne emfazus anstataŭecon, sed transformon
Nur rande Amigueo: Kial vi rifuzas skribi per minuskloj kaj majuskloj?

Ke iuj lingvoj estas "unu-usklecaj" (havas ekz. nur minusklojn), ne gravas. Klasika Esperanto laŭ la Fundamento estas "du-uskleca" (havas kaj minusklojn kaj majusklojn).

Vi evidente estas sperta esperantisto. Almenaŭ en tiu ĉi forumo por lernantoj vi miaopinie klopodu skribi laŭeble modelan Esperanton kaj rezignu pri viaj personaj kapricoj.
Amigueo faras kiel li volas; lia ĉeesto ĉi tie ŝajnas esti nur por la celo esprimi siajn lingvajn kapricojn. Ĉiuj spertaj lernu-anoj jam scias tion. Rigardu mem liajn antaŭajn mesaĝojn kaj fadenojn en la Konsultejo, kaj vi tuj scios pri kio mi parolas. Sed eble li jam rezignis; mi ne vidis lin ĉi tie lastatempe.

Bernadox (Xem thông tin cá nhân) 18:13:13 Ngày 02 tháng 4 năm 2015

Christa627:Amigueo faras kiel li volas; lia ĉeesto ĉi tie ŝajnas esti nur por la celo esprimi siajn lingvajn kapricojn. Ĉiuj spertaj lernu-anoj jam scias tion. Rigardu mem liajn antaŭajn mesaĝojn kaj fadenojn en la Konsultejo, kaj vi tuj scios pri kio mi parolas. Sed eble li jam rezignis; mi ne vidis lin ĉi tie lastatempe.
Dankon pro la klarigo, Christa.

Quay lại