Til innholdet

Leelah Alcorn kaj la danĝero esti transgenra

fra whysea,2015 1 17

Meldinger: 9

Språk: Esperanto

whysea (Å vise profilen) 2015 1 17 21:38:58

mi trovis ĉi tiun ligilon en /r/esperante:

Leelah Alcorn kaj la danĝero esti transgenra

elĉerpaĵoj:
Antaŭaverto: Ĉi tiu artikolo inkluzivas menciojn kaj diskutojn na memmortigo kaj murdo de transgenraj homoj.
Se vi legas ĉi tion, tio signifas ke mi sinmortigis kaj evidente ne sukcesis forigi ĉi tion de mia vicordo de afiŝoj.Bonvolu ne tristi, pli bonas ĉi tiel. La vivo, kiun mi vivus ne estas vivinda… ĉar mi estas transgenra. Mi povus detale klarigi kial mi sentas min tiel, sed tiu ĉi mesaĝo verŝajne estos longa jam sen tio. Simple dirite, mi sentas min kiel knabino kaptita en knabiĉa korpo, kaj mi sentis min tiel ekde kiam mi havis 4 jarojn.

Merkuro (Å vise profilen) 2015 1 17 22:32:18

Dankon! Mi legis tian artikolon hieraŭ kaj preskaŭ ekploris.

Ĝi estis ege malfeliĉa okazaĵo, kaj nun, ni devas fari ion por ŝanĝi la situacio, ĉar tio estis la lasta deziro de Leelah Alcorn. Esperantujo povas deveni pli bona ejo por trangenruloj kaj laŭ mi, ĝi estas bona ejo por komenci.

Por homoj, kuijn ne konas tro multe pri transgenraj aferoj, jen bildo de la sama blogo kiu bone eksplikas genron.

Espereble ĉiu, kaj en esperantujo kaj en la mondo, luktos kune por plibonigi la mondon por infanoj kiel Leelah Alcorn.

FractalBloom (Å vise profilen) 2015 1 17 23:11:59

Mi neniam komprenos kiel personoj povas agi tiel kruela al siaj homaj gefratoj en la nomo de Jesuo. Mi rifuzas kredi en la ekzisto de tia dio kiu damnu liajn gefilojn pro sinesprimo malsama. Fi al tiuj gepatroj.

whysea (Å vise profilen) 2015 1 18 03:08:45

Merkuro:Dankon! Mi legis tian artikolon hieraŭ kaj preskaŭ ekploris.

Ĝi estis ege malfeliĉa okazaĵo, kaj nun, ni devas fari ion por ŝanĝi la situacio, ĉar tio estis la lasta deziro de Leelah Alcorn. Esperantujo povas deveni pli bona ejo por trangenruloj kaj laŭ mi, ĝi estas bona ejo por komenci.

Por homoj, kuijn ne konas tro multe pri transgenraj aferoj, jen bildo de la sama blogo kiu bone eksplikas genron.

Espereble ĉiu, kaj en esperantujo kaj en la mondo, luktos kune por plibonigi la mondon por infanoj kiel Leelah Alcorn.
bona bildo

Clarence666 (Å vise profilen) 2015 1 23 16:47:44

Merkuro:Esperantujo povas devenifarigxi pli bona ejo por trangenruloj kaj laŭ mi, ĝi estas bona ejo por komenci.
Jes, oni farigu Esperantujon pli bona, malpli seksisma ejo, sen "in" kaj sen "ge". Oni ebligu paroladon sen antauxa inspekto de seksaj organoj.

Christa627 (Å vise profilen) 2015 1 25 00:16:40

Clarence666:
Merkuro:Esperantujo povas devenifarigxi pli bona ejo por trangenruloj kaj laŭ mi, ĝi estas bona ejo por komenci.
Jes, oni farigu Esperantujon pli bona, malpli seksisma ejo, sen "in" kaj sen "ge". Oni ebligu paroladon sen antauxa inspekto de seksaj organoj.
Vi estas freneza. Mi priparolas ĉiujn miajn amikojn per "li", "ŝi", "viro", "virino", ktp, sen "inspekto de seksaj organoj."

Alkanadi (Å vise profilen) 2015 1 27 08:48:43

Christa627:...Mi priparolas ĉiujn miajn amikojn per "li", "ŝi", "viro", "virino", ktp, sen "inspekto de seksaj organoj."
Kio estas la amuzo en tio? Mi ŝercas

Clarence666 (Å vise profilen) 2015 1 27 12:54:16

Christa627:priparolas ĉiujn miajn amikojn
cxu cxiuj viaj amikoj estas trafitaj de t.n. "transgenra" problemo?

FractalBloom (Å vise profilen) 2015 1 28 22:41:23

Clarence666:
Merkuro:Esperantujo povas devenifarigxi pli bona ejo por trangenruloj kaj laŭ mi, ĝi estas bona ejo por komenci.
Jes, oni farigu Esperantujon pli bona, malpli seksisma ejo, sen "in" kaj sen "ge". Oni ebligu paroladon sen antauxa inspekto de seksaj organoj.
Mi opinas ke oni povas farigi ejon pli bona eĉ kun "in" se oni aldonas afikson kiel -iĉo por specifi viran genron. Ideale oni eventuale uzu "viro" kiel "homo" (senseksa) kaj de tie specifu viriĉon aŭ virinon.

Tibake til toppen