Skip to the content

Esti Esperantisto - kion ĝi signifas?

by tomasoavro, January 5, 2008

Messages: 38

Language: Esperanto

tomasoavro (User's profile) January 5, 2008, 6:33:09 PM

Nu ĝuste...

billpatt1942 (User's profile) January 6, 2008, 5:10:45 AM

Laŭ mi, vi pravas. Antaŭ momento, mi relegis la tria ĉapitron de "Jen mia IJK". Temas pri Kabe, kiu forlasis Esperanton ĉar esperantistoj ne parolis esperanton korekte.

Mi pripensas pri miaj infaninoj. Kiam la unua diris ŝian unuan frazon, ni fieris - jen ŝi parolas! Nur unu frazon, kaj ŝi estas anglistino! Nenia aboco, nenia skribaĵo, nenia legado, multaj da eraroj, ktp. Nun, ŝi estas flegistino.

Oni diras "Mi estas esperantisto". Unu frazo, kaj mi pretas doni al li/ŝi, ke li/ŝi estas esperantisto. Oni uzas esperanto kiel oni volas (eĉ por pretendi esti esperantisto).

Vi pravegas ke estas la plej grava afero, ke ni volas korekti niajn erarojn. Se oni volas halti ĉe la baza nivelo, bone. Sed uzu, mi petas, la bazan nivelan esperanto korekte. (Butler diras 'ĝuste', ĉu mi eraras?) Dankon al Lernu kaj la lingvo-helpantoj, mi pliboniĝas, iom post iom.

Por mi, esperanto estas vere helplingvo. Mi uzas ĝin por lerni naturan kuracadon de mia amikoj ĉe www.esp-ina.com, kaj tiu helpas min kiel studento. Kiam oni diras ke la angla estas internacia lingvo, mi demandas kia angla? Multaj homoj pretendas paroli angle, kaj mi komprenas neniom da ilia parolado.

Bonan Novjaron, Tomasoavro!

billpatt1942 (User's profile) January 6, 2008, 5:17:14 AM

Bonvolu, pardonu min. Mankas -n je la vorto esperanto en "bazan nivelan esperanton ".

rosto (User's profile) January 6, 2008, 6:16:42 AM

billpatt1942:Bonvolu, pardonu min. Mankas -n je la vorto esperanto en "bazan nivelan esperanton ".
Kial vi ne alklaku "redakti" kaj ne korektu? Mi ofte (bedaŭrinde) faras tiel.

tomasoavro (User's profile) January 6, 2008, 11:57:01 AM

Bonan Novjaron, Tomasoavro!
Reciproke rideto.gif
Dankon por via mesaĝo - ĝuste pri tio temas.
Rosto: de "lokomotivo" de ĉi-forumo oni povas voli pli ol teknika instruo, ĉar ĝuste viaj gajaj mesaĝoj (mi konfesas) ekinspiris min al komencado de ĉi-temo okulumo.gif

rosto (User's profile) January 6, 2008, 12:27:53 PM

Kia plu teknika instruo endas? Nu, ĉe mi kiam mi estas ensalutita, super mesaĝoj de aliuj mi vidas
Respondi / Raporti rubmesaĝon
se vi alklakas al "Respondi", do la mesaĝo fariĝas citita. Al superflua "Raporti rubmesaĝon" mi ne provis alklaki. Tio estas malagrable al mia rusa animo, "raporti". rido.gif
Plu: super ĉiuj miaj mesaĝoj mi vidas:
Redakti / Respondi / Raporti rubmesaĝon
Tio estas ridinde, ĉar verŝajne mi povas respondi al mi mem kaj eĉ "raporti rubmesaĝon" pri mi mem. Ion similan mi legis ĉe Robert Ŝekli. rido.gif
Sed ankaŭ mi povas trovi tie utilan "Redakti", kaj redakti min kiom mi volus.

tomasoavro (User's profile) January 6, 2008, 6:23:06 PM

Kiel (preskaŭ) ĉiam vi ekstertemiĝis demando.gif

rosto (User's profile) January 6, 2008, 7:16:14 PM

Mi pardonpetas se mi ekstertemiĝis. Mi voĉdonis por tria punkto ĉar mi opinias, ke se homo povas "skribi, kaj eĉ paroli", do lia intereso pri Esperanto estas vera. Se li ne volas lerni Esperanton bone, sekve li nur ludas Esperanton, kaj tio ne estas lia serioza intereso.

P.S. Mi ŝatas babili pri nenio, tio estas mia karaktero eble.

tomasoavro (User's profile) January 7, 2008, 5:27:20 AM

Dankon okulumo.gif Se esti Esperantisto (fakte "-ist" ne ordonas koni la lingvo) signifas nur/NUR havi specifan "PENSmanieron"... - ĉu vi vere pensas ke tiu magia vorto signifas ion? Ion komunan por ni ĉiuj? Unuvorte se iu diros "mi estas Esperantisto" - oni scios kio li/ŝi pensas pri... ĝuste pri kio? Ĉu NI estas (kvankam ete) similaj?

rosto (User's profile) January 7, 2008, 4:07:55 PM

Kio estas Esperanta pensmaniero laŭ mi?
Esperanto estas pli-malpli facila vojo forlasi limojn de sia nacia kulturo. Kio estas limoj de nacia kulturo? Naciaj kulturoj havas multe da stereotipoj. Grandparte ili konsistas el stereotipoj. En sia nacia kulturo homo povas tute ne pensi, nur ripeti stereotipojn. Multoj vivas tiel. En sia nacia kulturo homo povas esti papago, kiu nur ripetas vortojn, sed kutime ne komprenas kion li diras. Esperantisto estas malpapago, mi esperas. En sia nacia kulturo homo povas esti roboto, kiu agas nur laŭ programo. Nacia kulturo ofte estas tia programo.
Esperanto instruas homon pensi libere, memstare. Kiujn stereotipojn homo povas ripeti en Esperanta kulturo? Ekzistas malmulte da tiui stereotipoj ĉi tie. Esperanta pensmaniero estas maniero pensi malstereotipe. Tio ne estas ĉio, sed mi eble devas pensi plu pri tio por kompreni pli.

Back to the top