去目錄頁

Koran bonvenon ĉe la 92a Germana Esperanto-Kongreso de la 22a - 25a de majo 2015 en Hameln, Germanio

muzikanta hipopotamo, 2015年1月23日

讯息: 3

语言: Esperanto

muzikanta hipopotamo (显示个人资料) 2015年1月23日上午10:24:58

„Karulo, kie do estas la infanoj?“
En la jaro 1284 je tago de Johano kaj Paŭlo buntvestita viro delogis 130 hamelenajn infanojn el la urbo. Ili malaperis en monto kaj neniam plu estis reviditaj.

Ankoraŭ hodiaŭ tiu mistera legendo tiras vizitantojn el la tuta mondo al Hameleno. En la jaro 2015 je la Pentekosta semajnfino ni klopodas allogi almenaŭ 130 Esperanto-parolantojn al la 92a Germana Esperanto-Kongreso en la urbon. La sentimulojn atendas diversaj programeroj pri la temo fabeloj, rakontoj kaj legendoj. „Legendo kaj lingvo allogas“ estas nia kongresmoto. Sed ne nur la Ratkaptisto malsekurigis la Vezermontaran landon, ankaŭ la barono von Münchhausen ĉi tie disvastigis siajn mensograkontojn kaj la fratoj Grimm lasis al si rakonti pri Dornrozinjo kaj Cindrulino.

Nia kongresejo situas en la malnova urboparto en la ombro de la respektinda Münster-preĝejo. Ni ja estos en la mezo: meze en la urbo kaj meze en la hamelena (kultur)vivo. Ni kompletigos la tradicie multlingvan pentekostan disservon kaj la liberaeran Ratkaptistan teatraĵon per Esperanto. En la kulturcentro okazos publika Esperanto-koncerto de la grupo „Asorti“ el Litovujo.

Aliĝilon kaj pliajn informojn pri la ampleksa kaj interesa programo kun pupteatraĵo, koncertoj, prelegoj, diservoj, ekskursoj, gufujo, drinkejo, diskejo, ktp. vi trovas sub la ligo:
gek.eo.tel

La unuan plej malmultekostan aliĝperiodon ni plilongigis ĝis la 31a de januaro 2015.
Koran bonvenon!

muzikanta hipopotamo (显示个人资料) 2015年1月28日下午9:31:03

Restas ankoraŭ nur tri tagoj (ĝis la 31a de januaro), kaptu la ŝancon kaj aliĝu en la plej favora aliĝperiodo. Belaj koncertoj atendas vin.

muzikanta hipopotamo (显示个人资料) 2015年1月28日下午9:38:53

Jen la rekta ligo al la aliĝilo: https://www.esperanto.de/civicrm/event/register?re...

回到上端