Al la enhavo

Sukceso de la Syriza-Partio en Grekio

de Altebrilas, 2015-januaro-26

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2015-januaro-26 12:12:29

En Grekio ĵus sukcesis la partio Syriza, kiu intencas refari intertraktadon pri sia ŝuldo.

Iuj opinias, ke tio estas malbona por Eŭropa Unio, pro tio ke aliaj landoj petos la samon, kaj ke la unueca mono Euro riskas disfali.

Aliaj opinias, ke tio estas bona, ĉar tio devigos EU adopti novan politikon kiu povas eligi ĝin el la krizo, kaj restarigi la kreskadon de ĝia ekonomio kaj la bonfarton de la sudaj landoj.

martin_hutch (Montri la profilon) 2015-januaro-26 13:07:53

Kio malbona estas en eliro eŭro-zonon, kaj eĉ tute EU-n?
Por Grekio tio povas esti nura solvo, sed mi vere dubas ĉu aliaj landoj petos la samon. Eble la riĉaj. Sed ja ili estis fondintoj de EU, do estus amuze.

ustra (Montri la profilon) 2015-januaro-26 16:13:39

La Eŭro ja dekomence survojis al pereo. Ties celo estas ne la prospero de la homoj sed granda rabirado kontraŭ la eŭropanoj. Svislando ĵus klare montris, ke la pereo de la Eŭro proksimiĝas.

Sed kio malbonas por la EU, bonas por Eŭropo.

Altebrilas (Montri la profilon) 2015-januaro-26 17:36:21

martin_hutch:Kio malbona estas en eliro eŭro-zonon, kaj eĉ tute EU-n?
Por Grekio tio povas esti nura solvo, sed mi vere dubas ĉu aliaj landoj petos la samon. Eble la riĉaj. Sed ja ili estis fondintoj de EU, do estus amuze.
Laŭ la gazetaro, temas pri Hispanio, kies partio Podemos povas kreskegi okaze de la tujaj balotoj, pri Portugalio, Irlando, Italio kaj eĉ Francio, kvankam la maldekstrularo ne estas unuiĝinta.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2015-januaro-26 21:05:10

Mi ne kredas ke la politiko de Grekio (ĉirkaŭ 1% da eŭropa ekonomio) ruinigos la eŭron. Estus bone por Eŭropo se Anglio elrius ĉar eble oni tiam konscius pri la fakto ke la angla superklaso volas regi la kontinenton kiel ili regas la laborantan popolon en sia lando kaj volas devigi al la eŭropanoj anglajn tradiciojn kaj sian version de la angla lingvo kio estas ilo por certigi la "rajtojn" de la superklaso en Anglio kaj simile en aliaj landoj.

MoutOp (Montri la profilon) 2015-januaro-26 21:43:09

Eŭro estas ilo. Eŭro ne estas bona aŭ malbona, ĝi estas nur ilo. Estas la politikistoj kiuj decidas ĉu malbone aŭ bone uzi ĝin.

Mi ŝatas EUon, mi ŝatas eŭron. Ili povas esti vojo por preteriri la mortantajn naciojn. Sed malfeliĉe, nun ili estas malamikoj de la popoloj; tio relative facile povas ŝanĝiĝi. Mi esperas ke Syriza estas la komenco de nova erao por ni ĉiuj!

Altebrilas (Montri la profilon) 2015-januaro-27 14:29:06

robbkvasnak:Mi ne kredas ke la politiko de Grekio (ĉirkaŭ 1% da eŭropa ekonomio) ruinigos la eŭron. Estus bone por Eŭropo se Anglio elrius ĉar eble oni tiam konscius pri la fakto ke la angla superklaso volas regi la kontinenton kiel ili regas la laborantan popolon en sia lando kaj volas devigi al la eŭropanoj anglajn tradiciojn kaj sian version de la angla lingvo kio estas ilo por certigi la "rajtojn" de la superklaso en Anglio kaj simile en aliaj landoj.
Vidite de ekstere, tio (ruinigo de Euro pro greka voĉdono) ŝokas la komunan saĝon. Se Grekio estas 1% de la eŭropa ekonomio, tiuj, kiuj suferas pri la ekonomia politiko estas ege pli multaj kaj la registoj timas la kontaĝon. Tial ili bukle ripetadas, ke se oni nuligos aŭ prokrastigos la grekan ŝuldon, estos katastrofego (sen tamen klarigi kio ekzakte povus okazi). Sed tio estas blufo, aŭ pli ekzakte memrealigebla prognozo: ju pli investantoj kredas je katastrofo, des pli ĝi riskas okazi.

klmn (Montri la profilon) 2015-januaro-27 14:38:20

La ĉeno estas tiom forta kiom la plej malforta ĉenero ĝia.
Se Grekio eksiĝus, fortiĝus pli kaj eŭro, kad EU.

Sed Grekio havas opcion - ĝi povas direkti sin al Eŭrazia Unio, aŭ Dogana unio. Ĝia pensmaniero pli taŭgas tie

Altebrilas (Montri la profilon) 2015-januaro-27 14:44:42

MoutOp:Eŭro estas ilo. Eŭro ne estas bona aŭ malbona, ĝi estas nur ilo. Estas la politikistoj kiuj decidas ĉu malbone aŭ bone uzi ĝin.

Mi ŝatas EUon, mi ŝatas eŭron. Ili povas esti vojo por preteriri la mortantajn naciojn. Sed malfeliĉe, nun ili estas malamikoj de la popoloj; tio relative facile povas ŝanĝiĝi. Mi esperas ke Syriza estas la komenco de nova erao por ni ĉiuj!
Ekzistas bonaj kaj malbonaj iloj. Kiam ili ne funkcias, ili estas malbonaj. Ununura mono estas stultaĵo, ĉar la landoj estas tro diverasaj. Ĝi forpelas aŭtomate el la ekonomio la laboristojn, kiuj ne estas sufiĉe t.n. "produktivaj", kaj la konsumantojn, kiuj ne estas sufiĉe riĉaj. Sed antaŭ la alveno de Euro, tiuj homoj povis vivi normale (almenaŭ laŭ lokaj normoj), manĝi, loĝi en domo, instruigi la gefilojn, pluhavi sanon, ktp. Tiel oni havas malriĉulojn, senlaborulojn, ruinigitajn fabrikojn, ktp. kiu povus fari funkciantan ekonomion se feino metus ilin en dezertan insulon.

Se estus komuna - kaj ne ununura mono - tiuj homoj povus normale vivi. Ili ne aĉetus luksajn importaĵojn, sed ne travivus mizeron. La komuna mono estus ĉefe por tiuj, kiuj povas produkti eksporteblaĵojn. Kompreneble, tia situacio ne povas esti devinitiva, sed estus pli milda transiro al unuiĝo de Eŭropo.

vincas (Montri la profilon) 2015-februaro-13 08:41:02

Nu, kio? Se Grekio voĉdonas por komunistoj, ĝi ankaŭ povus eliri EUn kaj aliĝi al Eŭrazia Unio. Kiel jam diris klmn Eŭrazia Unio al Grekio estas pli taŭga loko.

Reen al la supro