Ke daftar isi

Politika hipokriteco (fariseeco)

dari Lakiro, 26 Januari 2015

Pesan: 168

Bahasa: Esperanto

Marc_1965 (Tunjukkan profil) 16 April 2015 13.17.23

vincas:
Marc_1965:Ili havas ĉi tion rajton. Sed ili devas kompreni: ĉeesto en iliaj teritorioj misilojn kaj/aŭ antimisilojn de NATO signifas unuavicajn celobjektojn por rusiaj taktikaj armiloj (nuklea, ampleksa detonacio k.t.p.).
Ho, ve [:/url]
Kial vi skribis tiun referencon?

Marc_1965 (Tunjukkan profil) 16 April 2015 13.19.10

vincas:
Haha, do vi ne scias kiu estas guglo [:/quote]Do vi ne povas havigi referencon al la rezolucio, ĉu ne? okulumo.gif

Lakiro (Tunjukkan profil) 16 April 2015 15.10.44

vincas:Nu, ĉu Rusio en ĝenerala asembleo povas veti? Mi ne scias mi demandas.
La rajton de la vetoo havas kvin ŝtatoj: Ĉinio, Francio, Rusio, Usono kaj Britio.

vincas (Tunjukkan profil) 16 April 2015 15.55.46

Lakiro:
vincas:Nu, ĉu Rusio en ĝenerala asembleo povas veti? Mi ne scias mi demandas.
La rajton de la vetoo havas kvin ŝtatoj: Ĉinio, Francio, Rusio, Usono kaj Britio.
En ĝenerala asembleo aŭ en konsilo de sekureco?

vincas (Tunjukkan profil) 16 April 2015 15.56.47

Marc_1965:
vincas:
Haha, do vi ne scias kiu estas guglo [:/quote]Do vi ne povas havigi referencon al la rezolucio, ĉu ne? okulumo.gif
Mi povas. Ĝuu [:

url=http://en.wikipedia.org/wiki/United_Nations_General_Assembly_Resolution_68/262]http://en.wikipedia.org/wiki/United_Nations_General_Assembly_Resolution_68/262[/url]

Marc_1965 (Tunjukkan profil) 16 April 2015 16.13.59

vincas:
Mi povas. Ĝuu [:

url=http://en.wikipedia.org/wiki/United_Nations_General_Assembly_Resolution_68/262]http://en.wikipedia.org/wiki/United_Nations_General_Assembly_Resolution_68/262[/url]
Dankon! Interalie la rezolucio havas nur rekomenda enhavo sed ne nepra. Do - ĝi ne estas leĝo kaj ne havas juran forton. okulumo.gif

Lakiro (Tunjukkan profil) 16 April 2015 17.00.46

vincas:
Lakiro:
vincas:Nu, ĉu Rusio en ĝenerala asembleo povas veti? Mi ne scias mi demandas.
La rajton de la vetoo havas kvin ŝtatoj: Ĉinio, Francio, Rusio, Usono kaj Britio.
En ĝenerala asembleo aŭ en konsilo de sekureco?
Certe en konsilo de sekureco, ĉar ĝenerala asembleo nenion solvas. Ĝi nur alvokas apogi ĝian rezolucion.
Dekomence oni voĉdonis en KS, kie proekto de rezolucio estis blokita. Tiam sekvantoj de usona ekstera politiko decidis kurbi siajn mienojn (montri kapran muzelon) kaj voĉdonis in ĜA.
Nu voĉdonis... Bone! Kaj kio? 100 landoj ne sekvas leĝon kaj statuton de UN. Se plimulto da landoj volas trudi sian volon al la minoritato, do ĉiam troviĝas metodo tion fari. Sed Kosovon ne agnoskis multaj landoj. Nu kaj kio?

Esprimmaniero (Tunjukkan profil) 16 April 2015 18.49.54

klmn:Usono ne faris ja Kosovon je ĝia 51-a ŝtato. Estas iom grava diferenco, ĉu ne?
Tion kion faras la edzino post la divorco ne signifas. Signifas nur tio, ke alia lando rekonas iun ajn teritorion en la kompleta teritorio kontraŭ ĝia leĝo, kiu estas aĉa afero. Ĉu oni batalas kontraŭ la edzino se oni lasas ŝin libera? Se oni lasas ion libera, ne eblas postuli ke tio sekvu laŭ la reguloj de la eks-unio. Sed ne eblas disunii kontraŭ leĝo de la unio, ĉu ne?

Kion povis fari la Krimeo se ĝi vere havus volon de disunii? Nur batali aŭ ŝanĝi konstitucion de la Ukrajno. Sed se batali do batali per si mem, ne per Rusio.

vincas (Tunjukkan profil) 17 April 2015 07.31.04

Lakiro:Dekomence oni voĉdonis en KS, kie proekto de rezolucio estis blokita. Tiam sekvantoj de usona ekstera politiko decidis kurbi siajn mienojn (montri kapran muzelon) kaj voĉdonis in ĜA.
Nu voĉdonis... Bone! Kaj kio? 100 landoj ne sekvas leĝon kaj statuton de UN.
Nu, ne nur voĉdonis. La rezolicio estas acceptita. Kvankan ĝi estas rekomenda.

vincas (Tunjukkan profil) 17 April 2015 07.44.00

Marc_1965:
vincas:
Marc_1965:Ili havas ĉi tion rajton. Sed ili devas kompreni: ĉeesto en iliaj teritorioj misilojn kaj/aŭ antimisilojn de NATO signifas unuavicajn celobjektojn por rusiaj taktikaj armiloj (nuklea, ampleksa detonacio k.t.p.).
Ho, ve [:/url]
Kial vi skribis tiun referencon?
Estus bone ke Usono tion farus.

Kembali ke atas