Tästä sisältöön

Landaj kaj internaciaj asocioj

Rujo :lta, 26. tammikuuta 2015

Viestejä: 13

Kieli: Esperanto

Rujo (Näytä profiilli) 28. tammikuuta 2015 11.15.37

Malnaciulo:
Rujo:Do, kun aŭ sen interreto, Esperanto neniam volapukiĝos!
Vi tute neglektas la fakton ke nuntempaj homoj estas tre malsamaj kun homoj vivintaj tiam. La epoko de romantikuloj kaj ideistoj foriris en pasintecon. Ankoraŭ estas ili, sed jam malmultaj kaj konsiderataj de plimulto kiel iuj stranguloj. Ankaŭ esence ŝanĝiĝis la mondo. Antaŭ kvaronjarcento en mia urbo funkciis du Esperanto-kluboj kaj ĉiu homo povis en la ŝtatpoŝto aboni kvin periodaĵojn en Esperanto. Nun restas nur interreto. Ŝajnas al mi ke la frato Vinisus estas pli prava pri ĉi tiu afero ol vi.
Vi ne povas aserti ke mi neglektas ion ajn. Viaj opinioj nur pravigas miajn dirojn. "Volapukiĝo" estas nekompreneblaĵo, forgesemaĵo, kriplaĵo? Romantikismon kaj idealismon la tempo neniam detruos, ĉar ili enestas ekde ĉiam kaj porĉiame la homajn korojn.

Vinisus (Näytä profiilli) 28. tammikuuta 2015 12.42.44

Kara frato Rujo mi konsilas vin legi la libron de Edmond Privat "Historio De La Lingvo Esperanto", t.e. se vi ankoraŭ ne legis ĝin, ĉar ŝajnas, ke vi estas bonege informita. En tiu tempo okazis senĉesa milito inter la tiamaj esperantistoj. Nuntempe ekster interreto bedaŭrinde la movado malviglas. Do laŭ mi Malnaciulo aŭ Sennaciulo pravegas...

Ladek (Näytä profiilli) 28. tammikuuta 2015 15.02.58

Rujo:Kien iras landaj kaj internaciaj asocioj post la alveno de tiom da senpagaj paĝaroj interretaj?
Bonan tagon,via demando estas iteresa por mi.Mi estas membro de IFEF kaj iomete zorgas pri informado kaj paĝaro de nia asocio.Mi pensas,ke la plej gravaj renkontiĝoj en Esperantujo estas interhomaj.Komputilo ne povas anstatŭigi vivan paroladon.Sed ni devas informi pri niaj aranĝoj,pri nia faka kaj alia laboro.Kaj kredu ke asocioj faras multe da laboro.Ni uzadas paĝaron kaj Facebook por informado ankaŭ al niaj membroj,kiuj ne povas viziti diversajn aranĝojn.Ni devas klopodi,ke nia laboro estu interesa por ĉiuj interesantoj .Ankaŭ mi volas diri,ke sen asocio ni ne povis fari fakan laboron,ekzemple terminaran.Granda parto de nia laboro estas prelegoj,vizitoj de teknikaj interesaĵoj kaj aliaj.Ni ne dormas
.Ĉiuj asocioj havas grandan avantaĝon,tio estas kontinuo de laboro.Kaj ankaŭ koncentras homoj kun la samaj interesoj
Vi skribas pri sendependaj kaj senpagaj paĝaroj.Jes ili estas bonaj,sed ofte dependas de iliaj kreantoj.Mi komprenas,ke ne ĉiuj volas organiziĝi.

Takaisin ylös