К содержанию

Landaj kaj internaciaj asocioj

от Rujo, 26 января 2015 г.

Сообщений: 13

Язык: Esperanto

Rujo (Показать профиль) 26 января 2015 г., 19:13:35

Kien iras landaj kaj internaciaj asocioj post la alveno de tiom da senpagaj paĝaroj interretaj?

nornen (Показать профиль) 26 января 2015 г., 19:41:30

Interreten?

MoutOp (Показать профиль) 26 января 2015 г., 21:34:56

Estas grava demando. Oni ne povas diri la samajn aĵojn pri la landaj asocioj kaj pri la internaciaj asocioj.

Pri la lokaj kluboj/landaj asocioj, mi povas diri ke ili ligas la gehomojn. Mi povas diskuti kun vi tie ĉi, sed mi ne vidas vin, mi ne tuŝas vin, mi ne aŭdas vin. Ili ankaŭ povas reklami nian karan lingvon ĉe la politikistoj kaj ĉe la gehomoj, kiuj ne tro bone uzas la interreton (ja ili ankoraŭ ekzistas, kaj ili ne nur estas maljunuloj). La retpaĝaroj akceptas vin, sed la asocioj aktive serĉas vin. Oni ne nur atendu la homaron, oni konvinku ĝin. Do, ĉar ili utilas, mi ne pensas ke la interreto estas danĝero por ili.

Pri la internaciaj asocioj, la problemo estas malsimila. UEA/TEJO povas havi la saman rolon kun UN ol la landaj asocioj kun la naciaj registroj. Sed ne sufiĉas... Tradicie, la internaciaj asocioj (UEA kaj TEJO, sed ankaŭ fakaj asocioj kiel SAT, KELI, BEMI, IFEF, ...) havas du agadojn: organizi kongresojn kaj publikigi revuojn. La fakaj kongresoj (aŭ eĉ la UKoj) estas nur por malplimulto, riĉa kaj aĝa (ĉar ili havas tempon); ne interesas ĉiujn. La revuoj ja povas preskaŭ esti plene anstataŭigitaj per retpaĝaroj. Ili serĉu novajn vojojn. Unue, ili havu belajn kaj ĝisdatigatajn retpaĝarojn, sed oni estas tre malproksima de tiu idealo, eĉ por la aktivaj asocioj, kaj eĉ por UEA. Ili montru ke ili vivas, por ke aliaj interesiĝas pri ili, kaj alportas al ili novajn ideojn, novajn vojojn.

Rujo (Показать профиль) 27 января 2015 г., 17:48:41

nornen:Interreten?
Ŝajnas al mi ke se oni diras: "post", la movo jam ĉesis, finiĝis, ne plu daŭras; do la akuzativo ne estas taŭga. Tamen, se oni diras: "dum", ankoraŭ la movo daŭras, do eble oni povus diri "interreten". Sed, fakte mi volis diri tiasence: "Kien iras landaj kaj internaciaj asocioj post la alveno [al nia scio] de tiom da senpagaj paĝaroj [jam] interretaj?" Jen tiu ordinara ekzemplo: "Mi vidis la lumon ruĝa" kaj "Mi vidis la lumon ruĝan".

Malnaciulo (Показать профиль) 27 января 2015 г., 18:44:38

"Interreten" fakte signifas "en interreton" kaj ĝi supozite respondas vian demandon "Kien iras...", mi tiel komprenas. ridulo.gif

Rujo (Показать профиль) 27 января 2015 г., 19:11:36

Malnaciulo:"Interreten" fakte signifas "en interreton" kaj ĝi supozite respondas vian demandon "Kien iras...", mi tiel komprenas. ridulo.gif
Vi pravas pri via frazkonstruo. Tamen, "senpagaj paĝaroj interretaj" estas tute malsimila al "senpagaj paĝaroj interreten" aŭ "senpagaj paĝaroj en interreton".

Vinisus (Показать профиль) 27 января 2015 г., 22:06:38

Se ne ekzistus interreto, certe Esperanto jes ja, simple volapukiĝas. La veraj verdaj batalantoj delonge ne plu batadas iliaj koroj. Esperanto ne havas patrion, la patrio de Esperanto estas la koroj de ĉiuj homoj, kiuj amas ĝin. Interreto estas mirinda pontego, kiu kunligas nin karaj samideanoj! fratinoj kaj fratoj de nia blua eta planedo nomata Tero. ridulo.gif

Rujo (Показать профиль) 27 января 2015 г., 23:21:32

Vinisus:Se ne ekzistus interreto, certe Esperanto jes ja, simple volapukiĝas.
Mi tute malkonsentas pri tiu aserto. Esperanto aperis en 1887. TTT aperis en 1989. De 1887 ĝis 1989 jam pasis pli ol cent jaroj. Do, kun aŭ sen interreto, Esperanto neniam volapukiĝos!

Malnaciulo (Показать профиль) 28 января 2015 г., 0:02:11

Rujo:Do, kun aŭ sen interreto, Esperanto neniam volapukiĝos!
Vi tute neglektas la fakton ke nuntempaj homoj estas tre malsamaj kun homoj vivintaj tiam. La epoko de romantikuloj kaj ideistoj foriris en pasintecon. Ankoraŭ estas ili, sed jam malmultaj kaj konsiderataj de plimulto kiel iuj stranguloj. Ankaŭ esence ŝanĝiĝis la mondo. Antaŭ kvaronjarcento en mia urbo funkciis du Esperanto-kluboj kaj ĉiu homo povis en la ŝtatpoŝto aboni kvin periodaĵojn en Esperanto. Nun restas nur interreto. Ŝajnas al mi ke la frato Vinisus estas pli prava pri ĉi tiu afero ol vi.

Vinisus (Показать профиль) 28 января 2015 г., 10:36:32

Artikolo de Retradio pravigas la nunan situacion favore al Esperanto. Sen la nuntempa teknologio, ve al nia mirinda lingvo!

"Sed nuntempe, la teknologia evoluo, la disvastiĝo de kompufonoj kaj ĉefe la servo de tujaj, laŭgrupaj, mallongaj mesaĝoj - ”What’s up”, diktas tre klare novan tendencon: interkomunikado per tajpado. Dum leciono, familia manĝo kaj eĉ dum renkontiĝo kun amikoj, gejunuloj pasigas plejparton de sia tempo tajpante unu al la alia. Hejme, kiel per sonorileto je la kolo de kato, oni povas scii, kie ili troviĝas ĉiumomente laŭ la kompufonaj avertsonoj pri senditaj kaj ricevitaj mesaĝetoj."

Наверх