Naar de inhoud

ĉifrado kun OpenSSL

door Alkanadi, 27 januari 2015

Berichten: 4

Taal: Esperanto

Alkanadi (Profiel tonen) 27 januari 2015 08:52:04

Ĉu vi povas aldoni ĉifrado je la retejo? Mi pensas ke estas sen kostas kun OpenSSL

johmue (Profiel tonen) 27 januari 2015 08:59:15

Alkanadi:Ĉu vi povas aldoni ĉifrado je la retejo? Mi pensas ke estas sen kostas kun OpenSSL
Tio laŭ mi estas nepra afero. Retejo, kiu traktas ajnajn pasvortojn ne nur ebligu ĉifran aliron, sed ankaŭ devigu ĝin. Bedaŭrinde SSL-ĉifrado ne estas senkosta, ĉar oni bezonas certifikaĵon por ĝi. Sed solvo por tio baldaŭ haveblas, vidu https://letsencrypt.org/

Alia afero, kiu baldaŭ devus esti farita estas atingeblo per IPv6.

Mi volas estontecon nun ...

rwilson04 (Profiel tonen) 5 maart 2015 18:08:50

johmue: Bedaŭrinde SSL-ĉifrado ne estas senkosta, ĉar oni bezonas certifikaĵon por ĝi. Sed solvo por tio baldaŭ haveblas, vidu https://letsencrypt.org/
Cloudflare provizas SSL-ĉifradon senkostan (kun "Flexible SSL" ), sed nur inter la kliento kai Cloudflare. Ankoraŭ, pli bona ol nenio.

(bonvolu korekti mian Esperanton)

Atomfuzio (Profiel tonen) 18 december 2015 10:56:01

Bonan tagon, pardonu min se la subjekto estas malnova: mi unue pensis krei novan sed mi vidis ke ĝi jam ekzistas.

Ĉifri la retpaĝon per SSL estas grava afero ĉar kun http retpaĝoj, retpiratoj provas tre facile vidi niajn pasvortojn (do nin pirati) aŭ ŝanĝi la enhavon de la paĝaron (ekzemple, ili povas injekti virusojn).

Por plibonigi la sekurecon de la uzantoj de lernu; estus tre bona ideo je ĉifri la retejon.

Kiel jam diris johmue, la EFF (Electronic Frontier Fondation (angle)) disdonas senkoste SSL atestilojn ĉar ili havas kiel celo ĉifri tute la interreton.

https retpaĝoj estas multe pli sekuraj ol http retpaĝoj.

Kiel mi diris, mi pardonpetas por reascendi maljunan subjekton. Kaj pardonu ankaŭ mian ne tre bonan Esperanton.

[edit] korekto da ortografiaj eraroj ("retsitoj" anstataŭ "retpaĝoj" )

Terug naar boven