Đi đến phần nội dung

Apple Inc - 18 miliardojn da dolaroj en la lastaj 3 monatoj

viết bởi Alkanadi, Ngày 29 tháng 1 năm 2015

Tin nhắn: 16

Nội dung: Esperanto

Alkanadi (Xem thông tin cá nhân) 13:57:46 Ngày 29 tháng 1 năm 2015

Apple Inc gajnis 18 miliardojn da dolaroj en la lastaj 3 monatoj. Unu persono (Steve Jobs) decidis sekvi sian koron kaj fari ion bonegan. Nun ni ĉiuj havas inteligentajn telefonojn. Ĉu vi pensas ke ĝi funkcius se ni ĉiuj sekvas niajn korojn? Aŭ ĉu ni simple malsukcesas?

ustra (Xem thông tin cá nhân) 14:36:36 Ngày 29 tháng 1 năm 2015

La subteno de sekretservo certe helpas ĉe la vojo al sukceso... (neniu fonto aŭ pruvo - nur kritika kaj elrevigita pripensado)

Kalipo (Xem thông tin cá nhân) 14:41:18 Ngày 29 tháng 1 năm 2015

Ni ĉiam pensis ke la alia Steve, Wozniak, estis la vera genio, tiu kiu posedis la komputilajn sciaĵojn. De tiu vidpunkto, Jobs estis tre bona sed nur simpla vendisto.

johmue (Xem thông tin cá nhân) 14:48:41 Ngày 29 tháng 1 năm 2015

Alkanadi:Apple Inc gajnis 18 miliardojn da dolaroj en la lastaj 3 monatoj. Unu persono (Steve Jobs) decidis sekvi sian koron kaj fari ion bonegan. Nun ni ĉiuj havas inteligentajn telefonojn. Ĉu vi pensas ke ĝi funkcius se ni ĉiuj sekvas niajn korojn? Aŭ ĉu ni simple malsukcesas?
Mi pensas ke la rolo de Steve estas forte supertaksata. En la sama monato, kiam mortis Jobs mortis persono laŭ mi multe pli grava ol Jobs: Dennis Ritchie. Se iPhone estus dolĉa bulko, Jobs liveris la sukersurmetaĵon. Ritchie la farunon, la giston kaj la tutan koncepton de bakado.

rubuso (Xem thông tin cá nhân) 16:00:00 Ngày 29 tháng 1 năm 2015

Nun mi komprenas, ili vere bakas la iTelefonon.
externalImage.png

Sunjo (Xem thông tin cá nhân) 22:06:40 Ngày 30 tháng 1 năm 2015

Alkanadi:Apple Inc gajnis 18 miliardojn da dolaroj en la lastaj 3 monatoj. Unu persono (Steve Jobs) decidis sekvi sian koron kaj fari ion bonegan. Nun ni ĉiuj havas inteligentajn telefonojn. Ĉu vi pensas ke ĝi funkcius se ni ĉiuj sekvas niajn korojn? Aŭ ĉu ni simple malsukcesas?
Ĉu ne ekzistus inteligentaj telefonoj ankaŭ sen Apple?
Ĉu en komparo inter iphone kaj fairphone pri idealismo (sekvi sian koron) ne venkus la fairphone?
Ĉu en komparo de gravaj personoj ne multe pli bonas homoj kiuj batalas por justa mondo (ekzemple por homaj rajtoj, ekologio, ktp.) anstataŭ por mongajno de iu entrepreno?

Fenris_kcf (Xem thông tin cá nhân) 12:40:03 Ngày 31 tháng 1 năm 2015

Sunjo:
Alkanadi:Apple Inc gajnis 18 miliardojn da dolaroj en la lastaj 3 monatoj. Unu persono (Steve Jobs) decidis sekvi sian koron kaj fari ion bonegan. Nun ni ĉiuj havas inteligentajn telefonojn. Ĉu vi pensas ke ĝi funkcius se ni ĉiuj sekvas niajn korojn? Aŭ ĉu ni simple malsukcesas?
Ĉu ne ekzistus inteligentaj telefonoj ankaŭ sen Apple?
Ĉu en komparo inter iphone kaj fairphone pri idealismo (sekvi sian koron) ne venkus la fairphone?
Ĉu en komparo de gravaj personoj ne multe pli bonas homoj kiuj batalas por justa mondo (ekzemple por homaj rajtoj, ekologio, ktp.) anstataŭ por mongajno de iu entrepreno?
Blasfemo!!
Kiel vi povas aŭdaci diri ion nebonan pri magia Steve kaj la Apple-lepsiuloj?
Ĉiu ja scias, ke Apple inventis ĉion belan!

ustra (Xem thông tin cá nhân) 14:42:18 Ngày 31 tháng 1 năm 2015

Fenris_kcf:Ĉiu ja scias, ke Apple inventis ĉion belan!
Inkluzive la perfektigita evitado de impostoj...

Sunjo (Xem thông tin cá nhân) 16:56:00 Ngày 31 tháng 1 năm 2015

Fenris_kcf:
Blasfemo!!
Kiel vi povas aŭdaci diri ion nebonan pri magia Steve kaj la Apple-lepsiuloj?
Ĉiu ja scias, ke Apple inventis ĉion belan!
Mi bedaŭras se mi vundis ies religiajn sentojn. Sed kiel kutime la realo estas pli akra ol la bela mondo de la propagando.

FractalBloom (Xem thông tin cá nhân) 17:41:39 Ngày 31 tháng 1 năm 2015

Sunjo:
Ĉu ne ekzistus inteligentaj telefonoj ankaŭ sen Apple?
Ĉu en komparo inter iphone kaj fairphone pri idealismo (sekvi sian koron) ne venkus la fairphone?
Ĉu en komparo de gravaj personoj ne multe pli bonas homoj kiuj batalas por justa mondo (ekzemple por homaj rajtoj, ekologio, ktp.) anstataŭ por mongajno de iu entrepreno?
Vi diras la veron. Mi ne komprenas kiel oni admirus Sron. Jobs por "sekvi sian koron." Miloj mortlace laboris por ke Jobs atingi siajn dezirojn, miloj kiuj laboris kaj verŝajne ankoraŭ laboras multe pli forte ol riĉegulo.

La teknologio de Apple kaj aliaj entreprenoj ja estas bonega, kaj mi ankaŭe uzas ĝin, sed pro kiom da kosto? Hodiaŭe ni loĝas en socio kiu metas enterprenon antaŭ homrajtoj kaj taksas mongajnon pli grave ol komunuman bonon. Tia idolservo.

Quay lại