Al la enhavo

Bravo, Ukrainio!

de robbkvasnak, 2015-januaro-29

Mesaĝoj: 47

Lingvo: Esperanto

Malnaciulo (Montri la profilon) 2015-januaro-31 18:18:06

Polaris:Bonvolu lerni la faktojn antaŭ ol disvastigi volapukaĵojn.
Ĉu vi asertas ke en Usono ne ekzistas la rasismo kaj naziismo?
Interalie, multaj el usonanoj kiujn mi konas (sed feliĉe ne ĉiuj) sankte kredas eĉ ne tio, kion ili legis, sed tion, kion ili spektis en holiwoodaj filmoj. Bedaŭrinde en aliaj landoj ankaŭ tio nun estas inter junuloj.

Polaris (Montri la profilon) 2015-januaro-31 20:14:26

Malnaciulo:
Polaris:Bonvolu lerni la faktojn antaŭ ol disvastigi volapukaĵojn.
Ĉu vi asertas ke en Usono ne ekzistas la rasismo kaj naziismo?
Ne, kompreneble ne. Mi konscias, ke ĉie ekzistas stultuloj, malbonuloj, kaj malameco inter eĉ oficialuloj---tio estas parto de la homa kondiĉo. Sed tio ne aparte karakterizas Usonon--parence tiu afero, la plej granda problemo, kiun ni havas estas la inversa diskriminacio--kaj la oficialuloj kiuj timas akuzojn tiom, ke ili ne povas funkcii sane en situacioj engaĝantaj minoritatulojn.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2015-januaro-31 20:36:54

blk!
Ne, mi neniam estis allogata de virinoj. Mi konas multajn virojn tiajn kaj mi konas virinojn kiuj neniam volas umi kun viroj. Kiam mi estis en la lernejo, do kiam mi estis ĉ. 14-15 jara mi devis "rendevui" kun knabino ĉar miaj amikoj ĉiuj faris tion kaj por esti kune kun la amikoj ni eliris pare. Feliĉe mi konatiĝis kun knabino samaĝa kiu ne interesiĝis pri knaboj. Memkompreneble tiomaĝaj ni ne plene konsciis pri tio. Kelkajn jarojn poste ni hazarde vidis unu la alian de nove en la urbo kaj ŝi prezentis min al sia koramikino. Mi nun volontulas en senprofita organizaĵo gegeja. Venas multaj gejunuloj sammensaj.
Mi ja ne scias kie vi loĝas. En liberaj socioj hodiaŭ tio tute ne plu estas timenda stato kaj oni ne plu kaŝas sin. Mi loĝas en urbeto kie eĉ la urbestro esta geja kaj estas multaj lokoj kie gejaj paroj (iĉiĉaj kaj ininaj) malferme estas kune, tenas la manojn unu kun la alia, ktp. 13% da nuptoj ĉe ni estas inter du homoj de la sama sekso. Nia aŭto-asekuro estas pli malaltaj ĉar ni havas oficiale rekonatan nupton. Mi estas edzo de brazilo (kaj li estas mia edzo) tiel ke ni eniras Brazilon kiel paro kaj mi povas loĝi tie sen problemoj kaj li povas loĝi ĉi-tie en Usono sen problemoj. Ni estas la leĝaj heredontoj unu de alia kaj rajtas senobstakle viziti unu la alian en malsanulejo, ktp. Vere temas pli pri leĝa kaj financa rilato. La bazo ne estas ĉefe nia sekso sed nia amo - eble vi ne povas kompreni tion ĉar vi eble ne amis iun ajn profunde - mi ne celas seksan ekstazon sed ĝisfunan interamon de du homoj.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2015-januaro-31 21:22:20

-ojn? mi parolas pri unu nura persono - la persono kun kiu mi dividas mian tutan vivon, ne pri flirtado aŭ mallongaj amaferoj. Mi tute ne dubas ke vi povas profunde ami unu virinon - mi eĉ tion deziras al vi tutcerte. Sed ĝis vi trovos tiun apartan person(in)on al kiu vi volas sindone dediĉi vin, vi ne scios kio estas "profunda amo". Mi ne parolas pri amoro.

Malnaciulo (Montri la profilon) 2015-februaro-01 00:37:37

Polaris:Mi konscias, ke ĉie ekzistas stultuloj, malbonuloj, kaj malameco inter eĉ oficialuloj---tio estas parto. e la homa kondiĉo. Sed tio ne aparte karakterizas Usonon
Mi tute konsentas kun vi kaj neniam mi juĝas la homojn nur pro ilia nacieco aŭ rilegio. Mia mesaĝo pri nigruloj kaj usonaj naziistoj celis ne iun ofendi, sed nur emfazi ke ankaŭ en Usono naziismo ekzistas kaj tie ĝi estas same abomena kiel ĉie en la mondo.

nornen (Montri la profilon) 2015-februaro-01 04:35:29

Polaris:Ne, kompreneble ne. Mi konscias, ke ĉie ekzistas stultuloj, malbonuloj, kaj malameco inter eĉ oficialuloj---tio estas parto de la homa kondiĉo. Sed tio ne aparte karakterizas Usonon--parence tiu afero, la plej granda problemo kiu ni havas estas la inversa diskriminacio--kaj la oficialuloj kiuj timas akuzojn tiom, ke ili ne povas funkcii sane en situacioj engaĝantaj minoritatulojn.
Dankon por ridegigi min tiom!
Kaj la plej bela afero: evidente vi kredas vin mem.
Ĉu tiu ĉi vere estas la "plej granda (grava) problemo"?

La plej granda problemo, kiun vi havas, estas la oficistoj timantaj esti akuzotaj pro iliaj faritaĵoj, ĉu? Se tio estas vera, mi adoras kaj envias vin: ĉar vi fakte ne havas problemojn.

Tamen ĉiu kaj ĉia belaĵo trovos sian finon.

Polaris (Montri la profilon) 2015-februaro-01 05:30:26

Malnaciulo:Mi tute konsentas kun vi kaj neniam mi juĝas la homojn nur pro ilia nacieco aŭ rilegio. Mia mesaĝo pri nigruloj kaj usonaj naziistoj celis ne iun ofendi, sed nur emfazi ke ankaŭ en Usono naziismo ekzistas kaj tie ĝi estas same abomena kiel ĉie en la mondo.
Dankon pro tio. Jes, abomenaĵoj estas teruraj, sendistinge la loko, kie ili okazas.

Polaris (Montri la profilon) 2015-februaro-01 06:05:54

nornen:Dankon por ridegigi min tiom!
Ne ridu. Ne estas amuze ke krimulo povas defii kaj eĉ ataki policanojn, kaj se la policanoj faras iujn ajn pro tio, iu inicias tumulton.

noren:Kaj la plej bela afero: evidente vi kredas vin mem.
Mi loĝas ĉi tie--iu ajn, kiu legas gazeton povas vidi tion, kio okazas...escepte de ili, kiuj ne volas vidi ĝin.

noren:Ĉu tiu ĉi vere estas la "plej granda (grava) problemo"?
Rilate la diskriminacio, jes, oficialuloj, kiuj timas akuzojn de rasismo kaj la problemo de la inversa diskriminacio nune estas pli grandaj problemoj. Evidente vi ne komprenas (aŭ ne volas kompreni) la realecon de la usona rasa situacio.

noren: ĉar vi fakte ne havas problemojn.
Diru tion al la rezidantoj de Ferguson, Missouri.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2015-februaro-01 06:16:38

revenante al la temo de la fadeno

antaŭnelonge usona prezidento s-ro Obama kun sia virino vizitis Saudan Arabion okaze de morto de ties reĝo

externalImage.png

en SA oni punas gejojn per morto

Brave, Sauda Arabio!

bedaŭrinde, en Rusujo esti gejo ne estas krimo

PS: kiujn sankciojn aplikas Usono pro tiaj fiaj kontraŭgejaj leĝoj de SA?

PSS: kial la virino estas sen kap-kovrilo? ĉu ŝi ne estimas la kutimojn kaj leĝojn de SA?

Lakiro (Montri la profilon) 2015-februaro-01 07:58:10

Terurĉjo:

en SA oni punas gejojn per morto

Brave, Sauda Arabio!

bedaŭrinde, en Rusujo esti gejo ne estas krimo

PS: kiujn sankciojn aplikas Usono pro tiaj fiaj kontraŭgejaj leĝoj de SA?

PSS: kial la virino estas sen kap-kovrilo? ĉu ŝi ne estimas la kutimojn kaj leĝojn de SA?
Ne profitas ĉar hipokritas! ridulo.gif

Reen al la supro