У садржају

se aliaj landoj farus simile al grekio estus ĥaoso por la mondo!

од blk, 29. јануар 2015.

Поруке: 10

Језик: Esperanto

blk (Погледати профил) 29. јануар 2015. 19.48.16

la milionuloj, la riĉeguloj, la bankistoj, ktp. estas fakuloj pri ekonomiko kaj monaj aferoj kaj scias kion ni bezonas, kaj do, ili devas havi ne nur la ekonomian povon sed ankaŭ politikan, militan, polican, ktp.
Nun en grekio laboristoj kaj ne riĉuloj venkis voĉdonojn, sed tiuj uloj ne scias administri publikan monon kaj ne bone scias pri fukciado de ekonomiaj aferoj, ktp. se aliaj landoj farus simile estus ĥaoso por la mondo!

Rujo (Погледати профил) 29. јануар 2015. 20.12.40

Eble vi estas en multe plibona vivkondiĉo ol ĉiuj uloj kiuj ne havas bazajn rimedojn eĉ por survivado.

robbkvasnak (Погледати профил) 29. јануар 2015. 20.54.51

Eble la grekaj politisktoj scios kiel puni la riĉegulojn en sia lando kaj komprenos kiel devigi la riĉegulojn pagi por la socio en kio ili vivas anstataŭ forpluki ĉion. Pensu pri homoj kiel Onasis! Kiel li tiom riceĝis? Mi vidis raportijn pri la impostkaŝado kaj ekslandigo de mono flanke de la grekaj riĉeguloj. Kial oni ne haltigis tion? Nun eble la nova registaro faros tion! Mi esperas por Ĉiuj - aparte por la laborantaj grekoj - ke ĝi sukcesos.

blk (Погледати профил) 29. јануар 2015. 21.58.55

robbkvasnak:Eble la grekaj politisktoj scios kiel puni la riĉegulojn en sia lando kaj komprenos kiel devigi la riĉegulojn pagi por la socio en kio ili vivas anstataŭ forpluki ĉion. Pensu pri homoj kiel Onasis! Kiel li tiom riceĝis? Mi vidis raportijn pri la impostkaŝado kaj ekslandigo de mono flanke de la grekaj riĉeguloj. Kial oni ne haltigis tion? Nun eble la nova registaro faros tion! Mi esperas por Ĉiuj - aparte por la laborantaj grekoj - ke ĝi sukcesos.
La supozata tasko de la laboristaro estas labori, sed ne fari politikon aŭ krei problemojn. Imagu ke iutage tiuj uloj kontrolus la armeojn, kio okazus se ekzemple, ili ne volus invadi aŭ bombardi terurismajn landojn, aŭ se ili volus redukti elzpezojn por plibonigi la armeojn?

Vinisus (Погледати профил) 29. јануар 2015. 22.32.20

blk:

Okazas, ke ne ĉiu laboristo nomiĝas Bush I nek Clinton I nek Bush II.

Altebrilas (Погледати профил) 29. јануар 2015. 22.35.20

"se aliaj landoj farus simile al grekio estus ĥaoso por la mondo!"
Samon diris la barbaraj tiranoj kiam la Athenanoj inventis demokration...

Paulinho (Погледати профил) 31. јануар 2015. 19.48.01

Alia fadeno en tiu retejo diskutas la hipokritecon de la mondaj estroj. Estas granda hipokriteco de la riĉaj landoj eksportantaj siaj deficitoj al la malriĉa sub formo de devaluaĵo de varoj kaj tiam diri, ke estas neniu alia elekto sed akcepti lian politikon. Laŭ mi, Grekio rajtas provi alian vojon, kiel mia lando provis, kvankam plagade de tiomaj kontraŭdiroj.
(La marko de hipokriteco estas ŝajnigi, ke ili ne havas kontraŭdirojn)

ustra (Погледати профил) 31. јануар 2015. 20.31.27

Grekio estas en la EU la feliĉa okazo por la bankoj rekte ricevi impostan monon de la eŭropanoj. La plej grandaj ekspluatistoj estas BNP Paribas kaj Deutsche Bank. Sed ankaŭ la grandaj konzernoj profitegas el la ĝisnuna situacio.

Se la nova greka registaro kontraŭas la daŭrigon de la novliberalaj postuloj, estos nur demando de tempo kiam milita puĉo okazos. Estas eble, ke Alexis Tsipras trafos la saman sorton kiel Salvador Allende spertis ĝin. La amaskomunikiloj jam agitas kontraŭ Tsipras.

nornen (Погледати профил) 31. јануар 2015. 23.29.55

blk:la milionuloj, la riĉeguloj, la bankistoj, ktp. estas fakuloj pri ekonomiko kaj monaj aferoj kaj scias kion ni bezonas, kaj do, ili devas havi ne nur la ekonomian povon sed ankaŭ politikan, militan, polican, ktp.
Nun en grekio laboristoj kaj ne riĉuloj venkis voĉdonojn, sed tiuj uloj ne scias administri publikan monon kaj ne bone scias pri fukciado de ekonomiaj aferoj, ktp. se aliaj landoj farus simile estus ĥaoso por la mondo!
Kaj tiu ĥaoso estus bonveninda aŭ malbonveninda?

blk (Погледати профил) 01. фебруар 2015. 20.53.37

J
nornen:
blk:la milionuloj, la riĉeguloj, la bankistoj, ktp. estas fakuloj pri ekonomiko kaj monaj aferoj kaj scias kion ni bezonas, kaj do, ili devas havi ne nur la ekonomian povon sed ankaŭ politikan, militan, polican, ktp.
Nun en grekio laboristoj kaj ne riĉuloj venkis voĉdonojn, sed tiuj uloj ne scias administri publikan monon kaj ne bone scias pri fukciado de ekonomiaj aferoj, ktp. se aliaj landoj farus simile estus ĥaoso por la mondo!
Kaj tiu ĥaoso estus bonveninda aŭ malbonveninda?
Abomeninda.

Вратите се горе