Ir ao conteúdo

Landoj. kie tre malofte neĝas - sed kiam neĝas, kiel vi sentas sin?

de pl74, 29 de janeiro de 2015

Mensagens: 6

Idioma: Esperanto

pl74 (Mostrar o perfil) 29 de janeiro de 2015 22:05:28

Do, mi serĉas landojn, urbojn, kie tre-tre malofte neĝas - mi estas scivola, kiel vi memoras, kiel vi sentis sin, kiam estis neĝo.

robbkvasnak (Mostrar o perfil) 30 de janeiro de 2015 00:20:28

Oni rakontas ke dum la 1970aj jaroj foje neĝis en nia regiono, sed kvazaŭ neniu memoras tion. Oni diras ke neĝis dum la nokto sed kun la matena sunbrilo ĝi fandis. (Mi loĝas ĉirkaŭ 50 km norde de Miami en Florido - Usono). Hieraŭ oni havis ĉe ni nur 15 gradojn C, sed en niaj domoj sen tapiŝoj kaj konstruitaj por varmega vetero oni sentas sin malĝoja kaj frida. Por ni estas tre malvarme kaj multaj amikoj malsanas.

nornen (Mostrar o perfil) 30 de janeiro de 2015 05:01:26

Pasintnokte ĉi tie en Gvatemalo la temperaturo subeniris ĝis minus ses gradoj Celsius... Kaj ni estas inter la tropikoj (14° norde). Mi neniam vivis tian ĉi vintron.
Mi nur sentas deziron por pli varma vetero.

FractalBloom (Mostrar o perfil) 30 de janeiro de 2015 06:40:50

Mi estas de regiono kie tre ofte neĝas (sudorienta Idaho), sed mi nur volas diri ke mi ĝojas malkovri pri ke varmlanduloj abomenas la neĝon tiel intense kiel mi! Kaj mi tre bezonas novajn ŝuojn.

rapn21 (Mostrar o perfil) 30 de janeiro de 2015 09:53:06

En Irlanda, tre malofte neĝas, sed ĉi tiu semajno estas tre malvarma kaj mi esperas por neĝo. Hieraŭ ni havis malmulte de neĝero, do mi tre ekscitas ridulo.gif

Christa627 (Mostrar o perfil) 6 de fevereiro de 2015 23:58:38

Kie mi kreskiĝis, en la valo Willamette en Oregono, malofte neĝis, laŭ mia ideo de ofteco; eble 2-3 foje dum la tuta vintro, kaj preskaŭ ĉiuj fojoj daŭris nur unu nokton. Kiam mateniĝis, la neĝo fariĝis pluvo. Do, kiam ni vidis la neĝon, eĉ se estis la 22a horo aŭ eble eĉ pli malfrue, ni ĉiuj kuris eksteren por fari kion ni povis kun la neĝo. Kio ne estis tre multe, sed ni ĝuis la sperton. Sed mi memoras unu fojon, kiam estis proksimume 18 cm da malseka neĝo sur la grundo. Ni faris (iom kotan) neĝhomon... Sed okazis multe da difektoj al diversaj strukturoj en la urbo, ĉar ili ne estis konstruitaj por subteni tiom da neĝo.

Kiam mia familio decidis transloĝiĝi al Koloradio, mi pensis, ke estos bone havi pli da neĝo, sed tre baldaŭ elreviĝis. La neĝo ĉi tie estas preskaŭ ĉiam tro seka kaj polveca por fari ion ajn; ĝi nur bloviĝas en la vento, kaj fariĝas obstaklo por la aŭtoj.

Ho, mankas al mi Oregono!

De volta à parte superior