Vai all’indice

Simpozio - Lingvo kaj ekskludo

di erinja, 30 gennaio 2015

Messaggi: 1

Lingua: Esperanto

erinja (Mostra il profilo) 30 gennaio 2015 19:24:59

Bonvolu disvastigi al interesitoj!

____________________________________

Simpozio: Lingvo kaj Ekskludo

Kunlabore kun la Centro por Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED), la Stud-grupo pri Lingvo de la Unuiĝintaj Nacioj invitas vin kontribui al simpozio pri « lingvo kaj ekskludo », kiu okazos ĵaŭdon, la 7-an de majo, 2015, de 9:15 ĝis 17:00, en la Centro Church (777 United Nations Plaza) en Novjorko.

La organizantoj bonvenigas proponojn por mallongaj 20-minutaj referaĵoj pri temoj kiel:

Lingvopolitiko en internaciaj organizaĵoj
Lingvo-egaleco en internaciaj kuntekstoj
Lingvo-uzo en, kaj per, la Unuiĝintaj Nacioj
Lingvo kiel faktoro en daŭripova disvolvado
Lingvo kaj homaj rajtoj
Diskriminacio surbaze de lingvo
Lingvo kaj la post-2015-a disvolva strategio
La rolo de lingvo en internacia pac-gardado
Lingvo kaj tutmondiĝo
Lingvo kaj minoritataj rajtoj
Edukado en denaska lingvo
Neregistaraj organizaĵoj kaj lingvopolitiko

Bv. sendi proponojn (200 vortojn maksimume) al la estro de la simpozi-organiza komitato, Profesoro Humphrey Tonkin, ĉe tonkin@hartford.edu, ĝis la 13-a de februaro, 2015. La komitato antaŭvidas findecidi la programon ĝis la 1-a de marto.

Torna all’inizio