Skip to the content

Kvanta genitivo – Arcaicam Esperantom

by Okurečník, January 31, 2015

Messages: 2

Language: Esperanto

Okurečník (User's profile) January 31, 2015, 6:50:42 PM

Saluton! Se estas inter vi almenaŭ unu frenezulo, kiu amuzas sin per “la verda pralingvo” de Halvelik, mi prezentas unu miaopinie eraron trovitan en la libro pri la lingvo. (Kiu libro fakte enhavas multon da sendubaj fuŝ-eraroj fare de la aŭtoro, sed nur la jenan mi trovis polemikinda.) Sur unu loko tie oni povas legi:

…unn Minutom (del cuyuy 60 in unn Horom estait)…

Normallingve unu minuto (da kiuj estas 60 en unu horo), do nenia problemo. Sed en la arkaika versio Halvelik metis la verbon en pluralan formon kaj tio al mi malplaĉas. Eble nur pro kutimo el mia denaska lingvo, tamen pripensu ja: en unu horo estas unu sesdeko da minutoj. Do la verbo devus esti en simpla formo estat.

Kion vi opinias? Mi metis ĉi-supren enketeton. ridulo.gif

m_v (User's profile) February 17, 2015, 11:37:04 AM

Okurečník:…unn Minutom (del cuyuy 60 in unn Horom estait)…

Normallingve unu minuto (da kiuj estas 60 en unu horo), do nenia problemo. Sed en la arkaika versio Halvelik metis la verbon en pluralan formon kaj tio al mi malplaĉas. Eble nur pro kutimo el mia denaska lingvo, tamen pripensu ja: en unu horo estas unu sesdeko da minutoj. Do la verbo devus esti en simpla formo estat.

Kion vi opinias? Mi metis ĉi-supren enketeton. ridulo.gif
Laŭ mi, la plurala formo “estait” estas ĝusta en tiu frazo. Oni devus rigardi la “60” en la frazo kvazaŭ kiel elipsan formon de “60 minutoj”, kio ja estas plurala.

unn Minutom (del cuyuy 60 [Minutoy] in unn Horom estait)

Komparu kun:

unn Minutom (del cuyuy multay in unn Horom estait)

Back to the top