К содержанию

Ĉu artikolo?

от HaleBopp, 1 февраля 2015 г.

Сообщений: 36

Язык: Esperanto

Rugxdoma (Показать профиль) 6 февраля 2015 г., 1:17:47

Tempodivalse: Sed mi nun pensas: Al slavaj aŭ ĥinaj komencantoj estus neniel helpeme diri, ke ili rajtas uzi gramatikeron tute nekonatan "tiel, kiel alilingve"! Ĉu tio ne rezultigas hazardan kaj nememfidan artikoluzadon de tiuj homoj?
Kelkfoje ne gravas ĉu oni uzas artikolon aŭ ne. La signifo ne ŝanĝiĝas, kaj iam ne eĉ la stilo. En aliaj okazoj oni povas anstataŭigi la artikolon per demonstrativo (montra pronomo), sen grava ŝanĝo de la signigo.
Kaj la rusa kaj la ĉina havas demonstrativojn, kiuj estas uzitaj kiel la esperantaj, kaj do preskaŭ kiel iam la artikolo "la". Dum la plej malfrua periodo de lernado oni vole nevole paŭsas strukturojn de la propra lingvo al Esperanto. Do ĉinaj kaj rusaj lernantoj verŝajne dirante kaj skribante uzas iom pli da demonstrativoj ol eŭropanoj, sed tio ne ĝenas. Se la signifo kaj la stilo jam estis klaraj en la fontlingvo, ili estos klaraj en la tradukita versio ankaŭ.
Estas afero de gusto, ĉu tiuj lernantoj poste volas ŝanĝi iujn demonstrativojn al "la".

sudanglo (Показать профиль) 6 февраля 2015 г., 12:54:23

ke preskaŭ neniam eblas efike transdoni iun ajn plusencon per "la".
Ho Ne!

Estas ja diferenco inter Ĉu vi havas monon? kaj Ĉu vi havas la monon?

amigueo (Показать профиль) 6 февраля 2015 г., 14:53:12

HaleBopp:- kiel uzi artikolon? anglakielo malsamas francastilon!
nornen:- artikola (ne)uzo forte dependas de la unua lingvo de la parolanto.
yugary:- kvankam L1=korea kaj L2=angla, mia sento estas ke francea artikolo taŭgas.
RoMesasLi:- artikolo sti balasto, esperanto evoluu!
Kirilo81:- RoMesasLi, hura, sti sabluja kamaradeto de amigueo.
Sxak:- literare "RoMesasLi deklaris balasto la literon ŭ..."
RoMesasLi:- FdE diras "uzu artikolon kiel aliaj lingvoj", do, se mia denaska lingvo ne havas artikolon, mi ne uzu artikolon.
Altebrilas:- Multfoje, demeto de artikolo senperde eblas, sed kelkfoje...
nornen:- artikola estas plejambigua parto de FdE.
Tempodivalse:- kvankam artikolo estas balasto, interkomprenon ne malhelpas kaj eospertuloj devas majstri ĝin.
Altebrilas:- senartikola teksto estas pli ambigua, pli kunteksta.
Tempodivalse:- uzu nur kiam nepra. vivu koncizo!
HaleBopp:- se mi komparas francan kaj anglan artikoluzojn mi freneziĝas.
Rujo:- vivu principo de neceso kaj sufiĉo! (samlaŭ René de Sausure)
Tempodivalse:- Zamenhof enmetis artikolon por plaĉi al romanclingvuloj kvankam artikolo preskaŭneniam aldoni signifon.
Rugxdoma:- kelkfoje demeti, kelkfoje anstataŭigi per demonstrativo. tiuj du mezuroj solvas ridulo.gif la aferon por rusaj kaj ĉinaj... komencantoj malgajo.gif
sudanglo:- malokej: "havi monon" kaj "havi la monon" malsamas unu "la" alian.
resumi estas perfidi, iel kiel traduki.

amigueo proponas uzi artikolon nur kiam forta signifo,
ekz
laa temo = temo antaŭe menciita
lae kanti = kanti tiel kiel jam menciite
laulo = ulo antaŭe menciita (hahaha laa laulo)
"laaĵoj enuigas aventuremulon"

kaj eviti konfuzon aŭ multfunkcian artikolon,
ekz
"ĝenerale, infano ŝatas ludi" = "ĝa infano ŝatas ludi"

tiu mezuro kontraŭ multfunkcio de artikolo estas nur prova sugesto, rafininda.

nedefinita artikolo ankaŭ estas ĉirilata problemo aŭ defio.

nornen (Показать профиль) 6 февраля 2015 г., 19:55:24

sudanglo:
ke preskaŭ neniam eblas efike transdoni iun ajn plusencon per "la".
Ho Ne!

Estas ja diferenco inter Ĉu vi havas monon? kaj Ĉu vi havas la monon?
Jen peto al niaj slavlingvaj amikoj:

Kiel oni diras vialingve:
a) Mi volas iri al kinejo. Ĉu vi havas monon?
b) Mi havas la liveron. Ĉu vi havas la monon?

Mi antaŭdankas.

ustra (Показать профиль) 6 февраля 2015 г., 20:12:15

nornen:Jen peto al niaj slavlingvaj amikoj:

Kiel oni diras vialingve:
a) Mi volas iri al kinejo. Ĉu vi havas monon?
b) Mi havas la liveron. Ĉu vi havas la monon?

Mi antaŭdankas.
a) Mi volas iri al kinejo. Ĉu vi havas monojn?
b) Mi havas la liveron. Ĉu vi havas la monojn?

(Pole oni uzas la pluralan formon de mono. La singula formo de mono temas pri la abstrakta signifo de mono - kiel ekz. en la demando "Kio estas mono?" )

Tempodivalse (Показать профиль) 6 февраля 2015 г., 23:16:52

sudanglo:Ho Ne!

Estas ja diferenco inter Ĉu vi havas monon? kaj Ĉu vi havas la monon?
Sed ĉi tio ankaŭ dependas neete de kunteksto. Ĉu vi havas monon por aĉeti biletojn? sonas al miaj (denaske duonrusaj kaj duonanglaj) oreloj esence same kiel Ĉu vi havas la monon por aĉeti biletojn? Kaj fakte, samas angle, ĉi-foje: Do you have money to buy tickets? kontraŭ Do you have the money to buy tickets?

nornen:Jen peto al niaj slavlingvaj amikoj:

Kiel oni diras vialingve:
a) Mi volas iri al kinejo. Ĉu vi havas monon?
b) Mi havas la liveron. Ĉu vi havas la monon?
Ruse oni dirus tion sen artikoloj: Mi havas liveron. Ĉu vi havas monon? Precizigon ruso ne bezonas, ĉar jam videblas laŭ kunteksto, ke temas pri aparta kvanto de mono, kaj ke ne estas demando, ĉu la alparolato havas monon ĝenerale. Ĉi tiu nuanco estas sufiĉe malgranda por negravi al la rusa lingvo entute; eĉ en Esperanto mi dubas, ĉu realisme eblas miskompreno (kvankam mi cedas, ke varianto kun artikoloj sonas iom pli nature).

[Redakto] Mi ĵus legis la sekcion de PAG pri artikoluzo - ĝi dediĉas pli ol kvin paĝojn al analizo de tiu ĉi vorteto! PMEG laŭmemore estas malpli vortema, sed la afero estas ŝajne tiom ampleksa, kiom en nacilingvoj ... La Fundamentan silentadon, tamen, mi interpretas kiel indikon, ke [ne]uzado ne tre gravas, almenaŭ en multaj situacioj - same kiel ne gravas, ĉu mi estas studento en universitato, aŭ ĉu ĉe universitato.

HaleBopp (Показать профиль) 7 февраля 2015 г., 5:31:02

Dankon pro viaj respondoj.

Mi havas lastan demandon. Ĉu la frazo "De post la atencoj, homoj estas malserenaj." signifas por vi:

Angle:
1- Since the attacks, people are worried.
2- Since the attacks, some people are worried.

France:
A- Depuis les attentats, les gens sont inquiets.
B- Depuis les attentats, des gens sont inquiets.

?

nornen (Показать профиль) 7 февраля 2015 г., 5:44:26

HaleBopp:Mi havas lastan demandon. Ĉu la frazo "De post la atencoj, homoj estas malserenaj." signifas por vi:
Mi interpretus ĝin kiel "Desde los ataques la gente ha estado inquieta".
"la gente" volas diri ke Sinjoro Normalulo kaj Sinjorino Normalulino estas malserenaj.
Ĝi volas diri ke multaj homoj kun malmultaj esceptoj estas koncernataj.

Mi fakte ne sukcesas vidi ian ajn malsamecon inter "la homoj estas malserenaj" kaj "homoj estas malserenaj". Tamen mi ja vidas malsamecon inter "(la) homoj)" kaj "kelkaj personoj".

sudanglo (Показать профиль) 7 февраля 2015 г., 14:57:03

En la angla 'some people are worried' signifas ke iuj maltrankvilas (do certe ne ĉiuj).

Pri la signifo de 'des gens sont inquiets' en la franca, mi ne scias ĉu tio implicas ke ĝenerale la popolo maltrankvilas aŭ nur certa frakcio de la enloĝantaro. Google tradukas tion kiel 'people are worried'.

En Esperanto mi uzus la artikolon sed preferus alian vorton (enloĝantaro, popolo). Paroli pri homoj ŝajnas iom tro vasta.

sudanglo (Показать профиль) 7 февраля 2015 г., 15:05:04

Ke certaj lingvoj ne konas la artikolon ne povas pravigi, ke en Esperanto (kiu ja havas artikolon) la artikolo ne portas signifon.

Ke en certaj frazoj en Esperanto la uzo de la artikolo ŝajnas konvencia, aŭ ke en certaj frazoj oni povas egale uzi aŭ forlasi la artikolon, ankaŭ ne povas pravigi la ideon, ke en Esperanto la artikolo ne havas signifon aŭ utilon

Наверх