Sadržaj

Ĉu artikolo?

od HaleBopp, 1. veljače 2015.

Poruke: 36

Jezik: Esperanto

Vinisus (Prikaz profila) 7. veljače 2015. 15:31:24

Ĉu vi havas monon? Ĉu vi havas la monon, kiun mi pruntedonis al vi? La dua frazo sen la artikolo "La" estas lama.

Rujo (Prikaz profila) 7. veljače 2015. 16:29:02

Vinisus:Ĉu vi havas monon? Ĉu vi havas la monon, kiun mi pruntedonis al vi? La dua frazo sen la artikolo "La" estas lama.
Mi komprenas la frazon tiel: En la unua, la pronomo estas nedifina, elipsa, do, al ĝi oni povas aldoni la pronomon iu. Jam en la lasta, la pronomo estas difina, t.e., povas esti anstataŭita de tiu. Do, jene: "Ĉu vi havas iun monon?"; "Ĉu vi havas tiun monon, kiun mi pruntedonis al vi?

Vinisus (Prikaz profila) 7. veljače 2015. 17:37:09

Rujo:
Vinisus:Ĉu vi havas monon? Ĉu vi havas la monon, kiun mi pruntedonis al vi? La dua frazo sen la artikolo "La" estas lama.
Mi komprenas la frazon tiel: En la unua, la pronomo estas nedifina, elipsa, do, al ĝi oni povas aldoni la pronomon iu. Jam en la lasta, la pronomo estas difina, t.e., povas esti anstataŭita de tiu. Do, jene: "Ĉu vi havas iun monon?"; "Ĉu vi havas tiun monon, kiun mi pruntedonis al vi?
Mi opinias, ke oni povas konstrui frazojn laŭ sia bontrovo, kompreneble se oni ne vundos la gramatikon. La fadeno demandas pri artikolo. Vi lerte forĵetis la artikolon, sed tio postulis pliajn vortojn, estas afero de stilo. Jen la beleco de la lingvo Esperanto.

FractalBloom (Prikaz profila) 7. veljače 2015. 18:39:02

RoMesasLi:Artikolo 'sti balasto, artikolo kawzi nur problemo. Na artikolo oni devi forjheti ridulo.gif

Fundamento malbonas kay arkaikas, kreolado na esperanto bonas. Esperanto ne'sti religio, esperanto 'sti lingwo ridulo.gif
Mi koncedas ke kiam mi parolas Esperanton mi kelkfoje mallongigas la vorton "esti" kiel "'sti", sed laŭ mi la tens-finaĵoj tre gravas al signifo de frazoj, do mi ne diras "La kuko 'sti bongusta" sed "La kuko 'stas bongusta". Almenaŭ tiel oni povas konfiti la temp-informaĵon de oniaj frazoj. Tens-finaĵoj ne 'stas balasto.

Ĉu via skribsistemo uzas polajn literojn anstataŭ la esperantajn ĉapelitajn literojn? Mi ĉiam tajpas esperante per (Android) Google-klavaro, kiu havas esperantajn literojn, sed uzi anglan aŭ alian komputil-klavaron ofte malfaciligas tiun aferon.

amigueo (Prikaz profila) 7. veljače 2015. 20:42:00

kiuj estas la funkcioj de artikolo en esperanto?

Tempodivalse (Prikaz profila) 7. veljače 2015. 23:01:58

Bone, mi iom rekonsideras mian antaŭan fortan aserton. Certe ekzistas situacioj, en kiuj manko de artikolo kaŭzus malgraciaĵon, ĉu pro vera dusenco, ĉu pro jam establata kutimo. Sed la problemo ĉefe restas, ke nivelon de specifeco jam decidas grandparte kunteksto, kaj rolo ludata de artikolo iĝas ofte duaranga.

sudanglo:Ke certaj lingvoj ne konas la artikolon ne povas pravigi, ke en Esperanto (kiu ja havas artikolon) la artikolo ne portas signifon.
Sudanglo, eble mi troigis mian opinion. Mi ne dubas, ke la artikolo portas signifon. Mi simple dubas la gravecon de tiu signifo.

Kelkaj interesaĵoj, kiujn mi trovis reserĉante l' aferon:
Tio estas la ununura sono, kiun li kapablis aŭdi. (el La Ondo de Esperanto)
"La" ĉi tie estas plene superflua. "Ununura" jam montras la plej fortan nivelon de specifeco; "iu ununura" malhavas sencon. Tamen preskaŭ ĉiuj ni, supozeble, trovus artikolmankon ĉi-fraze strangsona.

Aliflanke:
... homo, por kiu la doloro estas plej bona kunulo. (La Faraono)
Nuanco ĉi tie estas pli perceptebla al mi: "plej bona" sen artikolo estas kiel adjektiva egigo: doloro estas bonega, ekstreme bona kunulo.

Tamen la plej bona kunulo indikus ke, el ĉiuj kunuloj, ĉi tiu estas superlativa koncerne bonecon.

Do, artikoloj sendube havas utilon en Esperanto. Sed, mi daŭre demandas min, ĉu oni povas ilin malplioftigi, ankoraŭ konservante bonstilon (aŭ eĉ pliigante ĝin).

Natrag na vrh