Al la enhavo

dekkvar studjaroj "por" timeme balbuti la lernejan anglan

de amigueo, 2015-februaro-03

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2015-februaro-03 15:39:09

amigueo:
kiam mi havis dekok jarojn, mi resumis la situacion: dekkvar studjaroj por timeme balbuti lernejan anglan kaj havi nul amikojn per tiu lingvo.
por? mia celo ne estis frustro, tial mi pensas ke POR ne taŭgas, ĉu estas ĝusta alternativo?

eble, oni ofte uzas tiun POR ironie?

antaŭdankon

Kirilo81 (Montri la profilon) 2015-februaro-03 16:20:59

Tia por montras nur, kio poste sekvis. Ĝi havas sencon en la etnolingvoj, kiuj ne havas aliajn rimedojn, sed en E-o oni havas ĝuste por tio la futurajn participojn, do:

Mi studis 14 jarojn la anglan nur balbutonte ĝin poste timeme

P.S.: Tamen tia uzo de por estas konata kaj en ordo.

amigueo (Montri la profilon) 2015-februaro-04 13:24:36

Kirilo81:Tia por montras nur, kio poste sekvis. Ĝi havas sencon en la etnolingvoj, kiuj ne havas aliajn rimedojn, sed en E-o oni havas ĝuste por tio la futurajn participojn, do:

Mi studis 14 jarojn la anglan nur balbutonte ĝin poste timeme

P.S.: Tamen tia uzo de por estas konata kaj en ordo.
mirindas la vinproponita ekvivalenco (ne alkohola haha).

ĉu pli koncize: "Mi studis 14 jarojn la anglan balbutonte ĝin"?

ĉu ekvivalencus "Mi studis 14 jarojn la anglan kaj poste balbutas ĝin"?
ĉu ekvivalencus "Mi studis 14 jarojn la anglan kaj deposte balbutas ĝin"?

aŭ , sincere, interjekcio de surprizo aŭ surprizo malagrabla aŭ frustriĝo,
aŭ, ironie, interjekcio de akrobatio (alehop) aŭ de mirindaĵo.

lasta ideo: prepozicio aŭ vortgrupo prepozicia de efiko aŭ rezulto.

Reen al la supro