Mergi la conținut

Skribu! Du-Monata okazo por skribado en Esperanto

de Amerie, 3 februarie 2015

Contribuții/Mesaje: 7

Limbă: Esperanto

Amerie (Arată profil) 3 februarie 2015, 17:15:49

“Skribu! estas okazo dum februaro kaj marto. Ni kuraĝigas personojn por verki esperantajn rakontojn dum tiu tempo, kaj babili pri iliaj projektoj!”

La celo estas verki ion en Esperanto, ekz. romanon, bildstrion, filmon, videoludon, ktp. dum februaro kaj marto. Se vi scias pri “NaNoWriMo”, ĝi estas simila. Ne estas tro malfrue por partopreni!

Ĝi ĉefe okazas ĉe Reddit, sed jen la ligilo al ĝia propra retpaĝo: http://skribu.alketo.info/

Ŝancon!

rapn21 (Arată profil) 4 februarie 2015, 09:30:21

Bonan ideaon! Mi pensos pri rankonto mi povus skribi. Kie sendos mi, mian rankonton ĉar mi ne havas Reddit konto?

Ĉu oni skribus serizajn artikolojn, eble pri ekonomiko?

maratonisto (Arată profil) 5 februarie 2015, 19:57:52

Mi kreis karaokeon en Esperanto. Ĉu taŭgas?

Moosader (Arată profil) 5 februarie 2015, 20:32:06

maratonisto:Mi kreis karaokeon en Esperanto. Ĉu taŭgas?
Ĉu vi verkas kanton esperantan, aŭ nur ... verkas videon por kanti esperantajn kantojn?

La okazo Skribu estas por skribi / verki tekstajn aferojn.

gandialf (Arată profil) 16 februarie 2015, 11:52:25

Tutcerte valoras provi ridulo.gif

flootzavut (Arată profil) 17 februarie 2015, 12:08:15

Bona ideo! Mi provos skribi ion.

mikalojus (Arată profil) 17 februarie 2015, 18:43:25

Ankaŭ mi provos.

Înapoi mai sus