Přejít k obsahu

En Usono 70% da Lernu-anoj estas viroj, kaj en Litovio nur 25%. Kial?..

od uživatele Jxenja_A ze dne 4. února 2015

Příspěvky: 11

Jazyk: Esperanto

Jxenja_A (Ukázat profil) 4. února 2015 12:18:33

Ĉu vi scias, kial en la plejparto de landoj estas pli da viraj uzantoj de Lernu.net ol de virinaj? (ekzemple, en Usono 70% de tiuj, kiuj indikis la sekson), sed en kelkaj landoj tamen (ekz., Hungario aŭ Litovio) estas pli da virinaj uzantoj? Rigardu la mapon de Lernu-uzantoj laŭ sekso por ĉiuj landoj (la datumojn bonkore disponigis la teamo de Lernu.net): http://tabsoft.co/1DqvZeu. Vidu ankaŭ bildon de 25 landoj kun la plej granda kvanto de uzantoj (sciu ankaŭ ke proksimume 30% de ĉiuj Lernu-uzantoj ne havas indikon pri la sekso en la profilo).

Amike,
Ĵenja (Yevgeniya) Amis, magistra studento en la Universitato de Kebekio ĉe Montrealo (UQAM), kiu verkas pri Lernu.net. Esprimu vin ĉe la forumo aŭ skribu al mi ĉe amis.yevgeniya@courrier.uqam.ca, se vi preferus esti anonima.

Tempodivalse (Ukázat profil) 4. února 2015 14:54:31

Bontagon,

Mi viajn informojn trovis tre interesaj; dankon pro la provizo de ili! La malsamo inter seksoj de uzuloj min ne tre surprizas, ĉar ĝi nur spegulas pli ĝeneralajn retajn statistikojn: Multe dependas je retejo (kaj je lando), sed ĝenerale en Usono pli da viroj emas partopreni plurajn tipojn de retejoj, ol da inoj. Tio klare videblas ĉe paĝaroj kiel Vikipedio, aŭ ĉe retbabilejoj kiel freenode.net, kie virinaj uzuloj sin trovas en malgranda malplimulto. Kial precize estiĝas tiuj ĉi diferencoj inter landoj, mi ne scias, kvankam genroroloj povas influi la seksdistribuon: oni ofte konsideras virojn pli teĥnike lertaj, pli emantaj al komputilaj okupoj. Influon plejeble havas ankaŭ kulturaj malsamoj.

kaŝperanto (Ukázat profil) 4. února 2015 15:02:43

Ĉu vi eble povas kompari ĉi tiujn trovaĵojn kun datumoj de Fejsbuka Esperanto-grupo? Eble pli da inaj Esperantistoj partoprenas per sociaj komunikiloj?

Altebrilas (Ukázat profil) 4. února 2015 15:21:02

Prefere oni komparu aktivajn uzantojn ol aliĝintoj: simplan aliĝonn oni povas fari robote pro dversaj kialoj...

Jxenja_A (Ukázat profil) 5. února 2015 0:38:17

Jes, bona ideo rigardi Fejsbukon, kaj nur aktivajn personojn. Fakte, en Fejsbuko oni ja povas tion fari kaj vidi tiujn informojn nur pri "engaĝitaj personoj" (ekzemple, kiu ŝatis, plusendis informon / foton aŭ kiu komentis). En ambaŭ kategorioj viroj plimultas en ĉiuj aĝgrupoj, sed eĉ pli multas en tiu engaĝita kategorio (tie estas 35% da virinoj kaj 65% da viroj).

kaŝperanto (Ukázat profil) 6. února 2015 14:09:43

Jxenja_A:Jes, bona ideo rigardi Fejsbukon, kaj nur aktivajn personojn. Fakte, en Fejsbuko oni ja povas tion fari kaj vidi tiujn informojn nur pri "engaĝitaj personoj" (ekzemple, kiu ŝatis, plusendis informon / foton aŭ kiu komentis). En ambaŭ kategorioj viroj plimultas en ĉiuj aĝgrupoj, sed eĉ pli multas en tiu engaĝita kategorio (tie estas 35% da virinoj kaj 65% da viroj).
Interese.

morico (Ukázat profil) 9. února 2015 22:23:21

La nombro de naciaj lingvoj estas pli granda en Eŭropo. La historio de esperantista movado estas riĉa en Orienta Eŭropo.
Hipotezo 1: la denseco da esperantistoj/loĝantaro estas pli granda en Orienta Eŭropo ol en Usono.
Hipotezo 2: la viroj estas pli multaj kiam la denseco da esperantistoj estas malgranda kaj la virinoj estas pli multaj kiam la denseco estas pli granda. Tiu rimarko estas vera por multe da movadoj. Ĉu ĝi estas vera por esperantista movado?

kaŝperanto (Ukázat profil) 9. února 2015 23:01:27

morico:
Hipotezo 2: la viroj estas pli multaj kiam la denseco da esperantistoj estas malgranda kaj la virinoj estas pli multaj kiam la denseco estas pli granda. Tiu rimarko estas vera por multe da movadoj. Ĉu ĝi estas vera por esperantista movado?
Eble vi pravas ĉi tie. Eble virinoj ĝenerale deziras pli personajn aŭ intimajn renkontojn ol viroj. En maldensaj landoj ne eblas ofte fizike kuniĝi kun aliaj Esperantistoj, do Esperanto ne tiom allogas ulojn kiuj deziras uzi ĝin "vizaĝ-al-vizaĝe" (pardonu min pro mia angla ĵargono).

Jxenja_A (Ukázat profil) 11. února 2015 1:51:55

Jes, interesaj hipotezoj! En Ukrainio (kie mi loĝis antaŭ ol mi translokiĝis al Usono kaj poste al Kanado), laŭ mia takso, estis iomete pli da virinoj. En Rusio, kie mi vojaĝis per E-o, mi ankaŭ vidis verŝajne pli da virinoj en la fizika E-movado. Sed tamen ĉe Lernu estas pli da viraj uzantoj ankaŭ en Ukrainio kaj Rusio. En Usono kaj en Kanado en la fizika E-movado estas signife pli da viroj (tio tre frapis min, kiam mi partoprenis la unuan E-kongreson en Usono). Mi pensus, ke la demografio de uzantoj en Litovio, Pollando, Ukrainio kaj Rusio estus simila, sed evidente ne... En tiu ĉi mapo, kiun mi faris, vi povas ankaŭ grandigi la mapon de Eŭropo kaj vidi la proporciojn pli klare http://tabsoft.co/1DqvZeu

RubyNunes (Ukázat profil) 11. února 2015 4:57:42

Nu, miaopinie, vidinte la grafikaĵojn alireblajn per la ligiloj cititaj de vi, mi dirus, ke la kialo plej evidentas. Tamen, mi ne scias, ĉu estas aliaj faktoroj kontribuantaj al ĉi tiu okazo. Laŭ tio, kion mi kaj ĉiuj, fakte, povas rimarki, Usono konsistas el pli granda nombro da viroj ol da virinoj, dum Hungario kaj Litovio konsistas ĝuste el la malo. Alivorte, en tiuj landoj, la nombro da virinoj estas pli granda ol la nombro da viroj. Post tiu elmontro, kio plu direndas? Nombroj ja "parolas" pli laŭte. Ĉi tio certe povas esti la plej peza faktoro kontribuanta al la jena okazo, sed, kiel jam menciite de mi, povas esti aliaj faktoroj, kiuj ne tiel peze influas, tamen iel influas.

Zpět na začátek