Žinutės: 8
Kalba: Esperanto
Cyrill (Rodyti profilį) 2008 m. sausis 10 d. 15:15:15
Ĉu ili el la forumanoj havas informon, kien malaperis lastatempe Flavio Rebelo? Jam almenaŭ unu jaron li neniel montris sin publike kaj ne komentis situacion koncerne liajn projektojn la Ĝangalo kaj ITV. Sendepende de tio, kiel oni povas rilati al ili, necesas agoski, ke liaj iniciatoj estis unu el plej rimarkindaj eventoj en la Esperanto-movado dum lastaj jaroj. Tamen, nun ilia stato estas tre nebula (fakte, ITV jam mortis definitive, sed oni esperis revivigi la Ĝangalon). Eble, estis ajna informo pri tio, kiun mi preterlasis?
Mi komencas ĉi tiun temon en "Vidpunktoj", ĉar mi planas eldiri mian opinion koncerne ĉi tiuj iniciatoj kaj aŭskutli tiujn de aliaj forumanoj. Do, bonvolu reagi.
Rao (Rodyti profilį) 2008 m. sausis 10 d. 16:32:36
Cyrill (Rodyti profilį) 2008 m. sausis 10 d. 17:46:01
Ĝangalo, jam post kiam ĝi ĉesis ĝisdatigiĝi, partoprenantoj de la konkurso, kiuj sendis muzikvideojn al ĝi, petis informon pri ĝia plua sorto. Mi pensas, ke ne endus lasi la aferojn tiel abrupte; multaj homoj restis nekontentaj pro tio.
Estas ankaŭ interese (kaj tio fakte estas ĉefa temo de miaj ĉi-tieaj skribaĵoj) pridiskuti, kial la iniciatoj de Rebelo fiaskis? Eblas montri kelk kaŭzojn de tio, sed, miaopinie, plej grava el ili estas, ke Rebelo, kvankam li estas entreprenisto (interalie, mi meniam renkontis menciojn, en kia areo li entreprenas), agis en ĉi tiuj projektoj tute maloptimume kaj eĉ strange ĝuste de entreprena vidpunkto. En siaj redakciaj artikoloj en Ĝangalo li parolis pri neceso por la Esperanto-movado agi pli "ekonomike", pli adaptiĝinte al la modernaj kondiĉoj. En tio mi plene konsentas kun li. Sed tio tute ne realiĝis en la projektoj. Kompreneble, oni ne povis antaŭvidi ĉiujn kondiĉojn kaj obstaklojn, kiam oni komencis agi en la nova kaj nekonata areo, ekzemple, malfacile estis atendi, ke intereso flanke de potencialaj reklamo-donantoj al la Ĝangalo tiel malgrandos.
Sed estis eraroj, kiujn eblas atribui nur al la kreintoj. Speciale, montriĝis malefektiva servo "Noticoj" en kiu korespondantoj el diversaj landoj verkis artikoletojn pri eventoj en la mondo. La situacio kun ĝi fine estiĝis absurda, ĉar (kaj tio okazis konstante) korespondantoj el unuj landoj skribis pri okazaĵoj en la aliaj. Rezulte mi dufoje srkibis komentojn por ke korekti malĝustaĵojn en informo pri Rusio. Kie do estas ĉi tie la avantaĝoj de E-o?
Kaj la plej granda eraro estis en la abona parto de Ĝangalo. Tio estis unua (krom Monato) pagata retejo en E-o, kaj tio estis prava, ĉar por ke ebligi vere altnivelan servon, oni devas pagi por tio. Sed la kreintoj de Ĝangalo proponis nenion interesan en la pagata parto de la portalo. Kompreneble, intereso de la vizitantoj al ĝi estiniĝis, kaj nombro da abonantoj estis tre malgranda.
Honeste, aperas impreso, ke la abonado estis mur kaŝita formo por mecenataj donacoj al la portalo. Flavio Rebelo mem fakte aludis tion, kiam li skribis en sia artikolo, riproĉante Esperantistojn pri malsufiĉa aktiveco, ke "apogi la unikan portalon en E-o kostas samkiel aĉeti tri grandajn picojn." Eble jes, sed ilin eblas manĝi, kaj aboninte Ĝangalon oni ne povis trovi ion ajn interesan por si. Ĉu do eblas miri, ke fine la portalo fermiĝis, ĉar ĝi ne povas rekompensi siajn elspezojn?
Rao (Rodyti profilį) 2008 m. sausis 10 d. 19:43:39
Cyrill:Honeste, aperas impreso, ke la abonado estis mur kaŝita formo por mecenataj donacoj al la portalo. Flavio Rebelo mem fakte aludis tion, kiam li skribis en sia artikolo, riproĉante Esperantistojn pri malsufiĉa aktiveco, ke "apogi la unikan portalon en E-o kostas samkiel aĉeti tri grandajn picojn." Eble jes, sed ilin eblas manĝi, kaj aboninte Ĝangalon oni ne povis trovi ion ajn interesan por si.Hahaha! Jes, prave! Mi multe diskutadis tion kun li en Orkut (ĝis laciĝo). Li asertadis ke esperantistoj ne volas "merkatiĝi" (mia vorto, por resumi la aferon), dum mi provis klarigi al li ke Ĝangalo devus proponi servojn kiuj interesas eblajn abonontojn. Nu, unu ne sukcesis konvinki la alian.
Rodrigoo (Rodyti profilį) 2008 m. sausis 17 d. 20:50:30
Nun, li paroladas ke ni (brazilanoj) ne apogas lian libron. Resume, li daŭrigas la ploradon, hehe.
Sammonde,
Ĥod
Rodrigoo (Rodyti profilį) 2008 m. sausis 18 d. 00:07:26
Cyrill (Rodyti profilį) 2008 m. sausis 23 d. 11:53:50
Rao:Hahaha! Jes, prave! Mi multe diskutadis tion kun li en Orkut (ĝis laciĝo). Li asertadis ke esperantistoj ne volas "merkatiĝi" (mia vorto, por resumi la aferon), dum mi provis klarigi al li ke Ĝangalo devus proponi servojn kiuj interesas eblajn abonontojn. Nu, unu ne sukcesis konvinki la alian.Ĉu eblas komunikiĝi kun li tie? Eble, mi montriĝos pli sukcesa .
Rao (Rodyti profilį) 2008 m. sausis 23 d. 15:06:23
Cyrill:Jes, sed mi dubas ĉu li ankoraŭ diskutemas tion.Rao:Hahaha! Jes, prave! Mi multe diskutadis tion kun li en Orkut (ĝis laciĝo). Li asertadis ke esperantistoj ne volas "merkatiĝi" (mia vorto, por resumi la aferon), dum mi provis klarigi al li ke Ĝangalo devus proponi servojn kiuj interesas eblajn abonontojn. Nu, unu ne sukcesis konvinki la alian.Ĉu eblas komunikiĝi kun li tie? Eble, mi montriĝos pli sukcesa .