Tästä sisältöön

Kritiko pri unu ero de nacia kulturo ne egalas je -fobio

robbkvasnak :lta, 11. helmikuuta 2015

Viestejä: 10

Kieli: Esperanto

robbkvasnak (Näytä profiilli) 11. helmikuuta 2015 16.08.16

Iu kritikis min en la forumo kaj skribis ke mi havas "rusiofobion" ĉar mi kritikis unu eron de rusia leĝaro. Tio estas absurdaĵo. Mi ofte kritikas ion sen esti "-fobiulo". Se ekzemple mi skribas ke la estro de la lando kie mi loĝas, s-ro Obama, ne sufiĉe parolas pri la neceso de pli bona edukado por ĉiuj - fakte miaopinie li ne faras tion kaj kiam li parolas pri edukado estas nur je utilecaj formoj, do edukado por pli bona laboro - ne por plibonigo de la homa karaktero - tio tute ne igas min usonofobian. Kaim mi akre kritikis ĉi-loke nia reprezentantinon en la kongreso, Lois Frankel, ĉar ŝi ne aŭdas siajn subtenantojn lokajn - tio nek igas min floridafobian nek judafobian (ŝi ja estas judino) nek virinafobian. Mi nur kritias tion pri kio mi skribas.
Tia formo de argumentado, tiu formo de "nomŝildigadon" ne progresigas la socion. Se ni ne povas skribi ion kritikeman pri io ĉar ni tiam devas timi esti nomataj -fobiulo (ekzemple se iu ĉe UEA ne plaĉas al mi, ĉu mi estasa esperantofobiulo?) tiam ni ne plu povas diskuti kiel civila forumanaro.

Sunjo (Näytä profiilli) 11. helmikuuta 2015 16.44.52

robbkvasnak:...Se ni ne povas skribi ion kritikeman pri io ĉar ni tiam devas timi esti nomataj -fobiulo (...) tiam ni ne plu povas diskuti kiel civila forumanaro.
Ĝuste. Tio devus esti scio tute memkomprenebla. Oni do povas supozi ke al homoj kiuj uzas tian misan diskutmanieron mankas argumentoj por civila diskutmaniero.

ustra (Näytä profiilli) 11. helmikuuta 2015 17.07.04

Ĉi tiu fadeno rilatas al jena afiŝo de mi:

ustra:
robbkvasnak:Kial iu devis skribi pri Rusio? Mi nur skribis pri Slovakio. Mi ne komparis Slovakion kun iu alia lando.
Krome, laŭ la leĝoj el Rusio ĝi ne ŝajnas esti tre tolerema lando - oni tie eĉ antaŭ mallonge faris novan leĝon laŭ kio transvestitoj ne rajtas konduki aŭton. Mi tute ne komprenas kial tia leĝo necesas esti. Sed eble oni tie neniam havas kostumfestojn.
Ne Rusio, sed la WHO (ICD-10) deklaras transseksecon kiel malsanecon. Mi bedaŭras, ke mi ĝenas vian rusiofobion.
Kion mi volis esprimi estis, ke vi simple transprenas iun "novaĵon" kaj kredas ĝin senkritike. La nova rusia leĝo nur referencas al la WHO, kiu deklaras transseksecon kiel malsanecon. Estas la agitistoj kiuj konstruas el tio, ke Rusio malpermesas al transvestitoj la rajton konduki aŭton, kvankam tiu nenie estas skribita en la rusia leĝo.

Vi ne "kritikis unu eron de rusia leĝaro", sed lasis sin kapti per aĉaj agitistoj. Kaj vi kredis tiun ĉi ridindan "novaĵon" ĉar ĝi ŝajne manĝigas vian kontraŭrusan sintenon kaj ĉar ĝi konfirmas viajn antaŭjuĝojn...

Fenris_kcf (Näytä profiilli) 11. helmikuuta 2015 20.08.55

Kompatinda Rusio… Daŭre ĝi estas false kulpata de malicaj fobiuloj.

Rugxdoma (Näytä profiilli) 12. helmikuuta 2015 8.19.26

robbkvasnak:...Mi nur kritias tion pri kio mi skribas.
Tia formo de argumentado, tiu formo de "nomŝildigadon" ne progresigas la socion. Se ni ne povas skribi ion kritikeman pri io ĉar ni tiam devas timi esti nomataj -fobiulo (ekzemple se iu ĉe UEA ne plaĉas al mi, ĉu mi estasa esperantofobiulo?) tiam ni ne plu povas diskuti kiel civila forumanaro.
Mi kredas, ke tia "fobio"-kritikado ofte temas ne pri la enhavo de la antaŭa kritiko sed pri iliaj pragmatiko, t.e. esprimmanieroj kaj pensŝablonoj. Kaj kritiko fare de frato ne povas funkcii kiel kritiko fare de strangulo, kaj neniu el ili funkcias kiel mem-kritiko. Tio estas neevitebla. Diplomatio ne nur estas afero pri la korektaj argumentoj. Influo postulas multe de la kanaloj, per kiuj la argumentoj alfluas.

Fenris_kcf (Näytä profiilli) 12. helmikuuta 2015 13.34.39

Terurĉjo:en urkajnujo oni malpermesis montradon de la filmo "La ascendo de Jupitero". Kial?

ĉar la ĉefa heroino denaske estas ruso.
Mi emas sciigi al vi, ke Чернівці apartenas nek al Rusio nek al Krimo aŭ Orient-Ukrainio.

kaŝperanto (Näytä profiilli) 13. helmikuuta 2015 16.30.28

Terurĉjo:en urkajnujo oni malpermesis montradon de la filmo "La ascendo de Jupitero". Kial?

ĉar la ĉefa heroino denaske estas ruso.
Ĉu vere? Ŝi estas usonano, ne rusino, do kial oni tion faras? Kaj kial malpermesi filmon pro ies deveno? Ĉu ne temas pri la temo de la filmo (mi ne scias ĝin)?

Fenris_kcf (Näytä profiilli) 13. helmikuuta 2015 23.14.12

Ŝajne vi elpensas vian propran filmon kun la fiktiva nacio "Urkajnujo".
Verŝajne mi malpermesos elsendi ĝin en mia ĉambro — mi estas malica.

orthohawk (Näytä profiilli) 27. helmikuuta 2015 14.26.03

robbkvasnak:Iu kritikis min en la forumo kaj skribis ke mi havas "rusiofobion" ĉar mi kritikis unu eron de rusia leĝaro. Tio estas absurdaĵo. Mi ofte kritikas ion sen esti "-fobiulo". Se ekzemple mi skribas ke la estro de la lando kie mi loĝas, s-ro Obama, ne sufiĉe parolas pri la neceso de pli bona edukado por ĉiuj - fakte miaopinie li ne faras tion kaj kiam li parolas pri edukado estas nur je utilecaj formoj, do edukado por pli bona laboro - ne por plibonigo de la homa karaktero - tio tute ne igas min usonofobian. Kaim mi akre kritikis ĉi-loke nia reprezentantinon en la kongreso, Lois Frankel, ĉar ŝi ne aŭdas siajn subtenantojn lokajn - tio nek igas min floridafobian nek judafobian (ŝi ja estas judino) nek virinafobian. Mi nur kritias tion pri kio mi skribas.
Tia formo de argumentado, tiu formo de "nomŝildigadon" ne progresigas la socion. Se ni ne povas skribi ion kritikeman pri io ĉar ni tiam devas timi esti nomataj -fobiulo (ekzemple se iu ĉe UEA ne plaĉas al mi, ĉu mi estasa esperantofobiulo?) tiam ni ne plu povas diskuti kiel civila forumanaro.
Same pri kritikado de negruloj: Kritiki ilin egalas "rasismo" laŭ iuj maldekstruloj/leftistoj. Se ia ajn kritiki de negrulo estas "rasista" do.......

lagtendisto (Näytä profiilli) 27. helmikuuta 2015 15.06.20

robbkvasnak:Tia formo de argumentado, tiu formo de "nomŝildigadon" ne progresigas la socion. Se ni ne povas skribi ion kritikeman pri io ĉar ni tiam devas timi esti nomataj -fobiulo ... tiam ni ne plu povas diskuti kiel civila forumanaro.
Miaopinie ne estas nomŝildigadon, plu estas markigo kia celtabulo por (amasa) punagado i.e. plej terura per pogromo k.t.p.

Takaisin ylös