目次へ

La antikva greka

m_v,2015年2月13日の

メッセージ: 1

言語: Esperanto

m_v (プロフィールを表示) 2015年2月13日 18:45:19

Saluton al ĉiuj,

mi volas prezenti al vi iom da l’ antikva greka lingvo. La antikva greka estas precipe interesa por ni esperantistoj, ĉar kelkaj bazaj esperantaj gramatikaĵoj baziĝas sur tiu lingvo. Unue ni rigardu al la deklinacio de substantivoj kaj adjektivoj:

nominativo (unu-nombro)
esperante: la parolo
antikvagreke: ho logos
“Ho” estas la vira greka artikolo en nominativa kazo. La finaĵo de multaj viraj substantivoj estas “-os”.

akuzativo (unu-nombro)
esperante: la parolon
antikvagreke: ton logon
Ĉi tie oni povas vidi la similecon inter la finaĵoj de la du lingvoj. Ambaŭ uzas “-n” por esprimi akuzativon.

nominativo (multe-nombro)
esperante: la paroloj
antikvagreke: hoj logoj
Ankaŭ tie ĉi videblas simileco: La finaĵo “-oj” en multe-nombro ĉe multaj substantivoj samas.

Simila simileco ekzistas inter inaj antikvagrekaj adjektivoj kaj esperantaj adjektivoj ĝenerale:

nominativo (unu-nombro)
esperante: la honorinda
antikvagreke: hē pótnia

akuzativo (unu-nombro)
esperante: la honorindan
antikvagreke: tēn pótnian

nominativo (multe-nombro)
esperante: la honorindaj
antikvagreke: haj pótniaj

Krome, ekzistas kelkaj vortetoj kaj sufiksoj, kiuj ankaŭ similas aŭ eĉ samas en la du lingvoj:

kaj (esperante) = kaj (antikvagreke)
pri (esperante) = perí (antikvagreke)
nun (esperante) = nyn (antikvagreke)
-ejo (esperante) = -ejon (antikvagreke): ekz. “lernejo” = “skholejon
-id- (esperante) = -id- (antikvagreke): ekz. greke “Atreidēs” signifas “filo (‘ido’) de Atreo”

先頭にもどる