Al la enhavo

Ĉu oni povas verbigi ian vorton?

de psychoslave, 2015-februaro-14

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

psychoslave (Montri la profilon) 2015-februaro-14 12:20:28

Ĉu mi povas verbigi 'tiom', do mi povus diri 'se variablo tiomu valoron tiam…', anstataŭ 'se variablo egalu valoron tiam…'?

Rujo (Montri la profilon) 2015-februaro-14 18:18:33

psychoslave:Ĉu mi povas verbigi 'tiom', do mi povus diri 'se variablo tiomu valoron tiam…', anstataŭ 'se variablo egalu valoron tiam…'?
Analizante la frazon, ŝajnas al mi ke tiom ĉi-kuntekste enhavas valoron adjektivan. Do, tiomu estas stata, senobjekta verbo, kies predikativo restas en la nominativo, t.e., ne ricevas la akuzativan finaĵon -n.

psychoslave (Montri la profilon) 2015-februaro-15 11:20:58

Bone, ĉu ĝi estas la sola problemo?

Rugxdoma (Montri la profilon) 2015-februaro-15 11:26:33

psychoslave:Bone, ĉu ĝi estas la sola problemo?
Dua problemo estas, ke oni ne povas kompreni vin, se vi uzas tian frazon.

psychoslave (Montri la profilon) 2015-februaro-16 22:04:56

Oh, malbonega!

Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-februaro-17 06:18:10

Teorie ĉiu vorto verbigeblas - laŭ la elastaj vortkread-reguloj. Tamen, ne ĉiam estiĝas senco el nova vortformo! Tiomi ne havas rapide distingeblan, identigeblan sencon al mia cerbo. Leginte ĝin, mi pensas unue: Ĉu tio estas esti tiom, kiom X?... Ĉu estas sinonimo de "egali"? Ĉu estas transitiva aŭ netransitiva?..

Ĉe tiaj ĉi situacioj ofte pli preferindas konsideri antaŭajn precedentojn pri la vorto kiun vi volas krei. Se ĝia senco ne estas tuj komprenebla, - kaj se vi trovas, ke ĝi neniam uziĝis antaŭe - do eble vi elektu alternativon pli vaste renkontatan, por maksimumigi klarecon.

sudanglo (Montri la profilon) 2015-februaro-17 13:07:17

Serĉante la Tekstaron, oni trovas neniujn trafojn por tiomas/tiomi ktp.

Sed estas trafoj por tioma kaj tiome.

Aliflanke estas neniuj trafoj por 'kiomas', sed mi certe aŭdis 'Kiomas la horo?' en la senco 'Kioma estas la horo?'.

amigueo (Montri la profilon) 2015-februaro-17 14:54:52

sudanglo:Serĉante la Tekstaron, oni trovas neniujn trafojn por tiomas/tiomi ktp.

Sed estas trafoj por tioma kaj tiome.

Aliflanke estas neniuj trafoj por 'kiomas', sed mi certe aŭdis 'Kiomas la horo?' en la senco 'Kioma estas la horo?'.
ol "kiomas la horo?" mi preferus "kihor?", sed mi ne eliru la temon.
La verbigproblemo de kiom/tiom/iom estas nur pro malregulo aŭ malsimpla regulo. oni rimarku ke en Fundamenta Eo "kioma" kaj nur "kioma" estas en la familio de "unua", "dua", "tria", ktp. kaprica apartismo ekskludas el tiu familio vortojn kiel na "tiom", "iom", "ĉiom", kaj na aliaj kiel na pli, plej, tro, mult, kelk ktp.

facilas kompreni ke "unuas = estas unua", "kiomas = estas kioma", sed pli malfacilas, pro malregulo, kompreni ke "ĉiomas <> lasta" kaj "tiomas <> estas tiomdavica", fakte la signifo estus pri kvanto ne pri vicordo: "tiomas = ti-nombras", "ĉiomas = tutnombras".

tiaj malreguloj lamigas partojn de Eo, bedaŭrinde, parkerinde, pretervivinde. Bona Lingvo devus purigi tiaĵojn.

amigueo (Montri la profilon) 2015-februaro-17 15:06:17

amigueo:Bona Lingvo devus purigi tiaĵojn.
Pardonu: Bona Lingvo devus pripurigi tiaĵojn. (eĉ tiu "pri" devus ricevi pripurigon).

EldanarLambetur (Montri la profilon) 2015-februaro-17 15:07:25

Ĉu 1, 2, 3, kaj 4 egalas?

[list=1]
Se estas tiom da fiŝoj, vi povus kapti multajn hodiaǔ.
Se estas tiomaj fiŝoj, vi povus kapti multajn hodiaǔ.
Se la fiŝoj estas tiomaj, vi povus kapti multajn hodiaǔ.
Se la fiŝoj tiomas, vi povus kapti multajn hodiaû.[/list]

Reen al la supro