Al la enhavo

Ĉu samseksemo estas decido?

de nornen, 2015-februaro-19

Mesaĝoj: 53

Lingvo: Esperanto

robbkvasnak (Montri la profilon) 2015-februaro-20 17:48:11

La Spiritismo havas tre kompleksan kaj nuancitan starpunkton en tiu temo. Post la legado mi komprenas ke - kvankam la aŭtoro ne menciis tion - ka la "heteruloj" ankaŭ ne devus trudi sin al samseksemuloj. Tio estas tre mensana starpunkto. Foje mi spertis tion , ke iu ino kredis ke nur mankis al mi la "konvena" aŭ "taŭga" ino. Sed tio ne estas la kazo.
Fakte, mia edzo prezentis al mi la Spiritismon kaj eĉ donacis al mi kopion de la Libroj de la Spiritoj en la portugala. mi antaŭ longe provis legi ĝin sed tiatempe mia scipovo de la portugala ne sufiĉis. Nun mi reprovos ĉar mi sufiĉe flue legas kaj parolas la portugalan.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-februaro-20 20:49:53

Samseksemo estas psika menso: tio esta ina cerbo ene de vira kapo, kaj vira cerbo ene de ina kapo. ĉio komencas dum la koncipo, kaj dependas de la hormonoj. oni estas, kiu oni estas. Ne estas peko nek virto, estas simpla kreaĵo de la Naturo. Kiam Moseo demandis Dion pri lia/ŝia nomo, diris la Eternulo: "MI ESTAS KIU ESTAS". Ne forgesu, ke la Naturo malamas egalecon. Ĉiu el ni havas siajn apartajn fingrajn premsignojn. Mi estas viro mi ŝategas virino, nun mi bone komprenas kial Adamo forlasis paradizon kaj elektis vivi kun Eva en senkomforta kaverno. Ho, kia torturo estus la kunvivada kun bela virino en paradizo sen seksumado!.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2015-februaro-20 22:33:52

Vinisus, mi ne kredas ke mi havas "inan cerbon" - kaj kio estas "ina cerbo"? Unue, oni ne povas defini gejecon laŭ kion oni faris kune kun alia samseksa kunulo - ĉar tio povas ŝanĝi laŭ la kunulo kaj varias inter samseksemuloj. Do kion faras homo kun "ina cerbo"? Ĉu iu kiu kuiras estas pli ina ol vira? Do Paul Bocuse ja havas "inan cerbon".... aŭ ĉu esti landestro estas "vira cerbo" - do Angela Merkel havas "viran cerbon".
Krom la fakto ke mi preferas amori kun mia edzo - oni ne povas konstati ĉe mi alian malsamon kun amiko mia kiu havas amikinon. La stereotipo de gejoj kaj lesboj estas ideo sed ne egalas al la vero. Se vi venus kun mi al la sportejo (mi loĝas en regiono kun multaj gejoj sed ne nur) vi havus malfacilojn diri kiu sportanto estas geja kaj kiu ne. Mi devas konfesi ke mi tion ofte nur scias ĉar mi konas la personon.

Lakiro (Montri la profilon) 2015-februaro-21 09:59:09

Profesoro de la historio lecionas por studentoj:

- Estas konata fakto, ke en armeo de Aleksandro Makedona soldatoj estis unu al la alia ne nur fratoj jaŭ la armilo, sed ankaŭ plenumis devojn de ekspediciaj edzinoj;

- Hooo, profesoro, ĉu signifas ili ĉiuj estis gejoj?

- Ne! Ili ĉiuj estis veraj batal-pederastoj! ridulo.gif

Lakiro (Montri la profilon) 2015-februaro-21 10:16:32

Gejo iras preter konstruejo, laboristoj krias:
- Saluton, PEDRILO!

"Pediko" respondas:
- saluton, malpuraj laboristaĉoj!

Sekvan tagon gejo denove preterpaŝas. Laboristoj krias:
- Saluton, gejo!

Gejo respondas:
- Saluton, sinjoroj konstruistoj-arĥitektoj! ridulo.gif

Lakiro (Montri la profilon) 2015-februaro-21 10:35:56

Rusio estas agnoskita la plej nefavora eŭropa lando por loĝado de gejoj.
Tial, se vi ne ŝatas loĝi en Rusio, do, probable, vi estas pederasto. ridulo.gif ridulo.gif

Vinisus (Montri la profilon) 2015-februaro-21 18:18:59

robbkvasnak:Vinisus, mi ne kredas ke mi havas "inan cerbon" - kaj kio estas "ina cerbo"? Unue, oni ne povas defini gejecon laŭ kion oni faris kune kun alia samseksa kunulo - ĉar tio povas ŝanĝi laŭ la kunulo kaj varias inter samseksemuloj. Do kion faras homo kun "ina cerbo"? Ĉu iu kiu kuiras estas pli ina ol vira? Do Paul Bocuse ja havas "inan cerbon".... aŭ ĉu esti landestro estas "vira cerbo" - do Angela Merkel havas "viran cerbon".
Krom la fakto ke mi preferas amori kun mia edzo - oni ne povas konstati ĉe mi alian malsamon kun amiko mia kiu havas amikinon. La stereotipo de gejoj kaj lesboj estas ideo sed ne egalas al la vero. Se vi venus kun mi al la sportejo (mi loĝas en regiono kun multaj gejoj sed ne nur) vi havus malfacilojn diri kiu sportanto estas geja kaj kiu ne. Mi devas konfesi ke mi tion ofte nur scias ĉar mi konas la personon.
Robbkvasnak ho, mia kara! Mi respektas vin kaj vian seksan preferon, sed mi ne komprenas kial vi kiu havas viran cerbon kaj penison elektas seksumi kun alia viro, ĝuste en Usono kie troviĝas la plej belaj virinoj de la mondo. Kiam ŝi estis vivanta, mi revis pri Natalie Wood, mi spektis milojn da fojoj, la filmon "West Side Story" nur por vidi ŝin. Laŭ mi la postsignoj de la perdita Paradizo jes ja, estas: lipoj mamoj kaj vagino de virino. Mi mem venis en ĉi tiun mondon pere unu el ili.

MoutOp (Montri la profilon) 2015-februaro-21 18:49:25

robbkvasnak:Ĉar ja ne estas facila vivo en socio por ni ĉiam - mi perdis mian profesion pro intertempa estrino protestanta en mia fako ĉe la universitato - mi ne kredas ke iu ajn "decidus" esti samseksema.
Kiam mi aŭdas tiun tipon de historioj, mi, kiel kredanta protestantulo, hontegas. Iu kiu povas diskriminacii alian homon ne povas diri sin "kristano", mi kredas. Ili hontigas la Kriston mem!

Nun, mi ne scias kial kelkaj homoj estas samseksemaj kaj kial aliaj ne. Mi nur scias ke ne estas mensa malsano, kaj ke tute ne estas decido, konscia aŭ nekonscia. Kaj teologie, mi scias ke tio ne estas peko.

Paulinho (Montri la profilon) 2015-februaro-21 19:19:18

MoutOp skribis:
Kiam mi aŭdas tiun tipon de historioj, mi, kiel kredanta protestantulo, hontegas. Iu kiu povas diskriminacii alian homon ne povas diri sin "kristano", mi kredas. Ili hontigas la Kriston mem!

Nun, mi ne scias kial kelkaj homoj estas samseksemaj kaj kial aliaj ne. Mi nur scias ke ne estas mensa malsano, kaj ke tute ne estas decido, konscia aŭ nekonscia. Kaj teologie, mi scias ke tio ne estas peko.
Mi estas katolikulo. Mi tute konsentas.

Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-februaro-21 19:30:26

Vinisus:
robbkvasnak:Vinisus, mi ne kredas ke mi havas "inan cerbon" - kaj kio estas "ina cerbo"? Unue, oni ne povas defini gejecon laŭ kion oni faris kune kun alia samseksa kunulo - ĉar tio povas ŝanĝi laŭ la kunulo kaj varias inter samseksemuloj. Do kion faras homo kun "ina cerbo"? Ĉu iu kiu kuiras estas pli ina ol vira? Do Paul Bocuse ja havas "inan cerbon".... aŭ ĉu esti landestro estas "vira cerbo" - do Angela Merkel havas "viran cerbon".
Krom la fakto ke mi preferas amori kun mia edzo - oni ne povas konstati ĉe mi alian malsamon kun amiko mia kiu havas amikinon. La stereotipo de gejoj kaj lesboj estas ideo sed ne egalas al la vero. Se vi venus kun mi al la sportejo (mi loĝas en regiono kun multaj gejoj sed ne nur) vi havus malfacilojn diri kiu sportanto estas geja kaj kiu ne. Mi devas konfesi ke mi tion ofte nur scias ĉar mi konas la personon.
Robbkvasnak ho, mia kara! Mi respektas vin kaj vian seksan preferon, sed mi ne komprenas kial vi kiu havas viran cerbon kaj penison elektas seksumi kun alia viro, ĝuste en Usono kie troviĝas la plej belaj virinoj de la mondo. Kiam ŝi estis vivanta, mi revis pri Natalie Wood, mi spektis milojn da fojoj, la filmon "West Side Story" nur por vidi ŝin. Laŭ mi la postsignoj de la perdita Paradizo jes ja, estas: lipoj mamoj kaj vagino de virino. Mi mem venis en ĉi tiun mondon pere unu el ili.
Ĉu eble estas simple, ke aliuloj havas aliajn tendencojn kaj aliajn karakteraĵojn ol vi?..

Mi, persone dirante, ne ĉiam komprenas kial homoj seksumas entute (ĉu samsekse, ĉu alisekse), aŭ kial ili tiel penadas akiri parulon, eĉ ĝis tio, ke ili kaŭzas malfacilaĵojn al si mem... Iu brita generalo de pasintaj epoĥoj diris: "La pozicio estas maldigna, la plezuro daŭras nur unu momenton, kaj la konsekvencoj povas esti katastrofaj." Sed - ĉiu agas laŭ sia propra plaĉo!...

Reen al la supro