Ku rupapuro rw'ibirimwo

kial SINDONI kaj ne SIDONI?

ca, kivuye

Ubutumwa 10

ururimi: Esperanto

amigueo (Kwerekana umwidondoro) 20 Ruhuhuma 2015 13:42:21

kial SINDONI kaj ne SIDONI?
ĉu SI estas ununura vorto kiu kunmetiĝas tiel?
antaŭdankon

akueck (Kwerekana umwidondoro) 21 Ruhuhuma 2015 14:40:21

amigueo:kial SINDONI kaj ne SIDONI?
En la Fundamento de Esperanto mi ne trovis prian modelon. Mi do konsultis la lingvo-uzon de Zamenhof per helpo de la [url]Tekstaro de Esperanto[/url], char lau la Bulonja Deklaracio §4.6 lia lingvo-uzo estas imitinda, se la Fundamento ne decidas la aferon. Et voilà: Li efektive plurfoje uzis "sin'don'" kaj ne "si'don'". Mi ne tre profunde esploris la aferon. Se mi pretervidis ion gravan, bonvole atentigu prie.

Cetere: Se tiel, kiel mi supre priskribas, procedus chiuj, por trovi respondojn al tiaj lingvaj demandoj, multaj afishoj en tiu chi "Konsultejo" povus esti evitataj. Bedaurinde en kursoj oni ne sufiche instruas tian "helpon por sinhelpo". Estas kvazau oni ja instruas, kiel kapti kokojn, sed ne, kiel konstrui barilon okulumo.gif

amigueo:ĉu SI estas ununura vorto kiu kunmetiĝas tiel?
Ne. En la Malnova Testamento tekstas "chionsciado"; mi tamen ne scias, chu tiu traduko estas de Zamenhof. Aliflanke uzighas "Chiovendejo", do sen n.

Tempodivalse (Kwerekana umwidondoro) 21 Ruhuhuma 2015 15:52:12

amigueo:kial SINDONI kaj ne SIDONI?
ĉu SI estas ununura vorto kiu kunmetiĝas tiel?
antaŭdankon
SI kiel memstara vorto neniam uziĝas kiel substantivo, ĉar ĝi povas priskribi nur trian personon jam menciitan en la frazo.

Ĉe kunmetaĵoj entenantaj adverbon oni uzas l' akuzativon de direkto: supreniri, hejmeniri.

Vi pravas ke, en plimulto de kunmetaĵoj, finaĵo -n logike aldoniĝus al la unua kunmetaĵero, sed tio fakte okazas malofte pro deziro ne krei trolongaĵojn, ĉar jam, laŭ la reguloj de kunmetado, oni scias, kiu vorto ludas la rolon de akuzativo.

Do, ne povas esti malsamo inter ĉionpova kaj ĉiopova.

SI, tamen, estas ioma anomalio, plejprobable pro la fakto, ke ĝi neniam uziĝas nominative. REDAKTO: mi dirvolis, "kiel subjekto".

nornen (Kwerekana umwidondoro) 21 Ruhuhuma 2015 15:57:47

Tempodivalse:
amigueo:kial SINDONI kaj ne SIDONI?
ĉu SI estas ununura vorto kiu kunmetiĝas tiel?
antaŭdankon
SI kiel memstara vorto neniam uziĝas nominative, ĉar ĝi povas priskribi nur trian personon jam menciitan en la frazo.
Si ja uziĝas en nominativa kazo, ekzemple: Li diris al si mem mensogon.

Tempodivalse (Kwerekana umwidondoro) 21 Ruhuhuma 2015 16:13:28

nornen:
Tempodivalse:
amigueo:kial SINDONI kaj ne SIDONI?
ĉu SI estas ununura vorto kiu kunmetiĝas tiel?
antaŭdankon
SI kiel memstara vorto neniam uziĝas nominative, ĉar ĝi povas priskribi nur trian personon jam menciitan en la frazo.
Si ja uziĝas en nominativa kazo, ekzemple: Li diris al si mem mensogon.
Mi eraris! Mi volis diri "neniam uziĝas kiel subjekto". Mil pardonojn. Ŝajne mi ne jam plene vekiĝis.

Rujo (Kwerekana umwidondoro) 22 Ruhuhuma 2015 07:09:51

nornen:Si ja uziĝas en nominativa kazo, ekzemple: Li diris al si mem mensogon.
En la ekzemplo, “si” ne montras la nominativon, sed, kiel refleksiva pronomo, reprezentas ĝin. Kio montras la nominativon estas: a) la subjekto de la verbo; b) la subjekta predikativo; kaj c) la substantivo ekstersintakse uzata (PIV), pro la “manko” de prepozicio (ekz. “al”) aŭ de la postfina morfemo “n”. En la ekzemplo, “si” “reprezentus” la subjekton, nur se akompanata de la prepozicio "al". Izolita, "si” neniel reprezentas la subjekton. La subjekto de la frazo ne akceptas prepoziciojn, ekz. la prepozicio "al" kaj la refleksiva pronomo "si" neniam apartenas al la subjekto de la frazo. Konklude, Si ja ne uziĝas en nominativa kazo!

nornen (Kwerekana umwidondoro) 22 Ruhuhuma 2015 13:43:56

Rujo:

Bonvolu legi la Fundamentan Gramatikon: 8. Alle Präpositionen regieren de Nominativ.

Rugxdoma (Kwerekana umwidondoro) 23 Ruhuhuma 2015 10:35:22

La pronomo si estas tre speciala vorto. Ĝi neniam povas esti subjekto. Oni neniam trovas ĝin sen rolmontrilo. Ĝi devas havi aŭ prepozicion aŭ -n. Tial estus strange, se ĝi en kunmetaĵoj aperus sen tia rolmontrilo, kiu ĝi laŭ sia naturo havu.

Ĉiuj aliaj vortoj povas aperi sen rolmontrilo, kaj tial ne ŝajnas strangaj kiam ili en kunmetaĵoj aperas nudaj. Regulo, ke en kunmetaĵoj la akusativa rolmontrilo manku, tial estas senproblema pri tiuj ĉiuj aliaj vortoj.

La afero similas al la regulo kiu malpermesas *unun.

akueck (Kwerekana umwidondoro) 23 Ruhuhuma 2015 17:45:26

Rugxdoma:La pronomo si estas tre speciala vorto. Ĝi neniam povas esti subjekto. Oni neniam trovas ĝin sen rolmontrilo. Ĝi devas havi aŭ prepozicion aŭ -n.
Interesa konstato.

Rugxdoma:Tial estus strange, se ĝi en kunmetaĵoj aperus sen tia rolmontrilo, kiu ĝi laŭ sia naturo havu.
Tamen "strange" per si mem ne estas kriterio, lau kiu oni decidu pri ghusta au malghusta Esperanto.

Rugxdoma:Ĉiuj aliaj vortoj povas aperi sen rolmontrilo, kaj tial ne ŝajnas strangaj kiam ili en kunmetaĵoj aperas nudaj. Regulo, ke en kunmetaĵoj la akusativa rolmontrilo manku, tial estas senproblema pri tiuj ĉiuj aliaj vortoj.
Uzado je "si'don'" anstatau "si'n'don'" efektive estas pravigebla per jena instruo en §27 de la Fundamenta Ekzercaro:

"Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj; oni prenas ordinare la purajn radikojn, sed, se la bonsoneco au la klareco postulas, oni povas ankau preni la tutan vorton, t. e. la radikon kune kun ghia gramatika finigho."

Tio, ke oni ja preferu "si'n'don'", bazighas sur la laua uzado imitinda fare de Zamenhof (kp. la Bulonjan Deklaracion §4.6) lige kun la ideo, akceli plejeble unuecan lingvo-uzon (kp. la Antauparolon).

Rugxdoma (Kwerekana umwidondoro) 23 Ruhuhuma 2015 22:27:53

akueck:
Rugxdoma:Tial estus strange, se ĝi en kunmetaĵoj aperus sen tia rolmontrilo, kiu ĝi laŭ sia naturo havu.
Tamen "strange" per si mem ne estas kriterio, lau kiu oni decidu pri ghusta au malghusta Esperanto.
Ĝuste. Mi ne intencis esprimi kriterion. Mi nur penis kompreni kaj komprenigi la pensmanieron de Zamenhof kaj aliaj uzantoj. Tia kompreno espereble faciligas nian imitadon, kaj per tio unuecan lingvouzon.

Subira ku ntango