Späť na obsah

«Esperantigado denove» – Kiu lingva modelo?

od martin_hutch, 21. februára 2015

Príspevky: 22

Jazyk: Esperanto

vejktoro (Zobraziť profil) 24. februára 2015 6:29:13

ubuntuo:Bone ke enketo ne estas vikipedio-stila: ENNP (Esperantigita Nomo - Nacilingva Parenteze) aŭ NLPP (Nacia Lingvo - Prononco Parenteze) aŭ PEN (Plena Esperantigo de Nomoj). En la afero plej stulta estas malkonsekvenco en esperantigo de propraj nomoj. Famaj, ne famaj, kongresaj, ne kongresaj ktp. Kie ĉi tie estas logiko? Simple ni esperantigu ĉiujn geografiajn nomojn.
Jes, vere kaj sendube oni devus esperantigi... oni povus doni la nacilingvan vorton ankaŭ. Ni ŝatas la du. Estas facila; donu nin ambaŭ.

ubuntuo (Zobraziť profil) 24. februára 2015 9:20:13

vejktoro:Jes, vere kaj sendube oni devus esperantigi... oni povus doni la nacilingvan vorton ankaŭ. Ni ŝatas la du. Estas facila; donu nin ambaŭ.
Ĝenerale vi pravas, sed... Kial vi opinias ke oni protektu precipe nacilingvajn nomojn? Ja ili estas fortaj defaŭlte. Oni povas iri plu: ni protektu ankaŭ latinigajn nomojn! Kaj de ĉi tie jam proksime al: se estas litinigajn nomojn por kio "elpensi" (ofta formo de malestimo por esperantigo) ankoraŭ la esperantigajn? Laŭ mi en tekstoj esperantaj (rete, gazete, libre) sufiĉas unu mencio de nacia/latiniga nomo, kaj ceteraj ripetoj de ĝi estu nur esperantigitaj. Artikoloj ekz. en vikipedio pri iu propra nomo kiu havas neniun esperantigitan ekvivalenton simple ne ekzistu![/url]. Fondinto de esperanta vikipedio Chuck Smith elpensis vojon por ne esperantigi: kvadratajn krampojn nomitajn "prononcindiko". En artikolo ĝi estas unufoje, kaj ceteraj ripetoj estas originaj t.e. plej ofte nelegeblaj. Anstataŭ esperantigi vikipediistoj elpensis maniero por skribi familinomojn: per majuskloj shoko.gif Riverenco por hungaroj, ĉinoj..., kiuj uzis formon unue familinomo, poste antaŭnomo. La angla, franca, germana – NE, la esperanta - JES. Plu: hungaroj uzas ĉi tiun ordon pri familinomoj nur por siaj civitanoj. Kelkaj esperantistoj eĉ zorgas pri akcentoj en fremdaj propraj nomoj. Unuvorte: ni zorgas pri ĉio, sed ne pri nia lingvo. Se latvoj zorgus pri sia lingvo tielmaniere ili mortigus ĝin post kelkaj jarcentoj.

vejktoro (Zobraziť profil) 1. marca 2015 9:32:47

Se la lingvo de Havajo kun 13 sonoj povas havajigi fremdajn vortojn, do tiun povas Esperanto! Donu al ni la du... se la mondo ne povas akordi je unu formo, do doni al ni la tri-on kaj la esperantiĝon de via elekto.

Se la teksto estas internacia, oni povas diri al ni la familinomojn por eviti la konfuzon.

mikalojus (Zobraziť profil) 3. marca 2015 15:12:57

Ŝajnas ke ni – nuntempaj esperantistoj – bezonas:
Jean-Marie Le Pen
• [url=http://eo.wikipedia.org/wiki/Marion_Maréchal-Le_Pen]Marion Maréchal-Le Pen[/url]
• [url=http://eo.wikipedia.org/wiki/Székesfehérvár]Székesfehérvár[/url]
• [url=http://eo.wikipedia.org/wiki/Nový_Jičín]Nový Jičín[/url]
• [url=http://eo.wikipedia.org/wiki/Šurany]Šurany[/url]
• [url=http://eo.wikipedia.org/wiki/Đồng_Hới]Đồng Hới[/url]
Aix-les-Bains
• [url=http://eo.wikipedia.org/wiki/Bagnères-de-Bigorre]Bagnères-de-Bigorre[/url]
• [url=http://eo.wikipedia.org/wiki/Évian-les-Bains]Évian-les-Bains[/url]
• [url=http://eo.wikipedia.org/wiki/Argelès-Gazost]Argelès-Gazost[/url]
kaj miloj neesperantigitaj propraj nomoj en smitha Vikipedio.

Sed ne:
• akuzativon
• lingvan logikecon
• estimon por Zamenhofo

Kiu decidas kontraŭ logiko pri tiel gravaj aferoj?

edmundo_velasco (Zobraziť profil) 8. marca 2015 0:05:43

Sendube la temo estas grava, kaj ankaŭ sendube estas esperantistaro, kiu bagateligas ĝin cele. Simple post Zamenhofo estis neniu estrano, kiu konsideris manko de esperantigo kiel problemo. La latva estas fakte modela lingvo por multaj esperantistoj pri esperantigo (ekz. por Tulio Flores), ĉar ĝiaj naciigoj estas pripensitaj kaj logikaj. Estus interesa ekkoni fortajn argumentojn kontraŭ esperantigo de propraj nomoj, ĉar tiuj de ekz. Ipernity de ekz. Pierre Levy aŭ Riŝo estas tute malfortaj. Por ili problemo estas vidi familinomon esperantigitan de tute ne konata persono. Ekz. kiu estas Johano Klaŭzo? Germano, usonano, polo? Kvazaŭ estus granda problemo doni unu (unu tute sufiĉas) mencio pri origina nomo. Mala situacio, kiam ni havas unu transkribon 'pli-malpli' kaj multe da ripetoj de fremdaĵoj (plej ofte sen akuzativo) estas tute ne komforta por leganto, kaj ŝli estas plej grava, ĉu? Mi preferas verkojn de Vilhelmoj: Oldo kaj Lutermano ĝuste por kuraĝa esperantigo de propraj nomoj.

raffadalbo (Zobraziť profil) 8. marca 2015 15:35:53

edmundo_velasco:Sendube la temo estas grava... Simple post Zamenhofo estis neniu estrano, kiu konsideris manko de esperantigo kiel problemo. La latva estas fakte modela lingvo por multaj esperantistoj...
Ankaŭ la Akadermio de Esperanto debatas tiun temon. Komence, ĝi mencias ke Esperantistoj havas malsamajn agmanierojn ĉi-rilate; poste, ĝi ŝajne opinias ke estas kialoj por tiu malsameco kaj ne eblas ŝanĝi ĝin entute.

Sed, kvankam kun multaj esceptoj, ankaŭ la Akademio subtenas la "latvan" modelon:
Akademio de Esperanto:Indas plu flegi kaj subteni la kutimon plene esperantigi ofte uzatajn proprajn nomojn, precipe kiam temas pri: a) Ofte bezonataj kaj menciataj aferoj... b) La propraj nomoj vaste konataj... c) La propraj nomoj ofte ripetataj en iu sama teksto...

edmundo_velasco (Zobraziť profil) 8. marca 2015 23:28:35

Bedaŭrinde supra rekomendo malferma nur konservas nuntempan ĥaoson unuflanke, kaj reduktas liberan uzadon de lingvo duaflanke. Oni deziras uzi familinomon de persono malpli konata ol Ŝekspiro tekste en blogo/letero/artikolo... Kaj fakte eblas nur kopiado de origina nomo nelegebla, ĉar estas neniu el tri supraj kazoj (a, b, c). Mi persone uzas ĉiam proprajn esperantigojn anstataŭ fiaj fremdaĵoj, sed mi bone scias ke ĉi tiuj provoj en artikoloj vikipediaj estas forte atakataj de tieaj administrantoj. Laŭ mi tute senkaŭze. Se ankoraŭ ne ekzistas esperantigo de iu propra nomo, tiam propono de ĝi valoru. La vikipediaj administrantoj opinias alie, do ni havas ne tute valorajn artikolojn pro multaj fremdaĵoj. Miaopinie al demandoj pri esperantigo de propraj nomoj "ĉu?" kaj "kiel?" aldonu sekvan: "kiu povas esperantigi?".

robbkvasnak (Zobraziť profil) 9. marca 2015 2:06:51

vejktoro:Se la lingvo de Havajo kun 13 sonoj povas havajigi fremdajn vortojn, do tiun povas Esperanto! Donu al ni la du... se la mondo ne povas akordi je unu formo, do doni al ni la tri-on kaj la esperantiĝon de via elekto.

Se la teksto estas internacia, oni povas diri al ni la familinomojn por eviti la konfuzon.
la lingvo de Havajo havas pli ol 13 sonoj. jam ĝi havas 10 vokalojn - 5 kortajn kaj 5 longajn, krom tioj h, k, l, m, m, p, w,+ ' = do 18 sonojn. krom tio, pro eksterlandaj vortoj nun ekzistas ankaŭ b, c, d, f, g, r,t,v, kaj z.

vejktoro (Zobraziť profil) 9. marca 2015 5:37:40

robbkvasnak:la lingvo de Havajo havas pli ol 13 sonoj. jam ĝi havas 10 vokalojn - 5 kortajn kaj 5 longajn, krom tioj h, k, l, m, n, p, w,+ ' = do 18 sonojn. krom tio, pro eksterlandaj vortoj nun ekzistas ankaŭ b, c, d, f, g, r,t,v, kaj z.
Bone, mi ne inkludis la malsamecon de longaj kaj mallongaj vokaloj ĉar miaj fontoj donas la havajan malsamecon kiel kvanto kaj ne kvalito. Eble, miaj fontoj malpravas (mi ne legis novan lingvistikan raporton..) sed mi ne certas ke sono faras minimumajn parojn. Estas ebla ke la parolanto uzas tonon aŭ 'frazmelodio' por distingi la sencojn.

Tamen, se ni akceptus la vokalajn longecojn kiel fonemoj ni havas nun 18 sonojn.

La sekvataj (ekstraj) konsonantoj ne estas malsamaj sonoj en la lingvo. Fakte, [p] kaj estas la sama kaj unu povas anstataŭigi la alia (Britujo povas komenci kun [p] aŭ ). Ankaŭ, [t] kaj vivas kiel mem sono en la lingvo. Kiel vi scias, angle ekzistas [pʰ] kaj [p], sed la parolanto ne scias la malsamecon. Ekzistas aliaj lingvoj (Sanskrito kaj ĝiaj idoj) en kiuj la duo estas malsamaj fonemoj. Angle ekzistas ankaŭ la glota plozivo, sed ĝi ne estas fonemo - estas speco de 'T'.

Pro tio, mi ne inkludis tiujn sonojn.

Finfine, mi volas diri ke ĉiu lingvo havas metodojn por inkludi fremdajn vortojn eĉ se la sonoj ne estas tuj havebla.

P.S. Mi ne parolas Havaje.. ĉu ni havas Lernua havaja forumulo kiu povas klerigi nin?

Clarence666 (Zobraziť profil) 9. marca 2015 15:13:30

Oni skribu origine, kaj forigu cxapelojn, se oni ne povas konservi ilin gxuste. Kaj oni aldonu elparolon aux klarigon, se tio indas en la konkreta kunteksto.

Bone:
- mi vizitis urbon Győr (elparolo: "djoe", cca 100 Km okcidente de Budapest)
- mi vizitis urbon Gyor (elparolo: "djoe", cca 100 Km okcidente de Budapest)
- mi vizitis na Győr (elparolo: "djoe", urbo cca 100 Km okcidente de Budapest)

Fusxe:
- mi vizitos Gejron
- mi vizitis Győr
- mi vizitis Gyờr-n

Kio etas "Gejron" aux "Gejro" ???

Nahor