Naar de inhoud

«Esperantigado denove» – Kiu lingva modelo?

door martin_hutch, 21 februari 2015

Berichten: 22

Taal: Esperanto

edmundo_velasco (Profiel tonen) 10 maart 2015 15:42:25

Simple: Ĉu? 'NE', ĉar oni ne scias kiel.

Clarence666:Kio estas "Gejron" aŭ "Gejro" ???
Kio estas Győr? Sekva fremdaĵo kontrabandita en Esperanton. Mi supozas ke kelkhora cerbumado en lernu-temo Konsultejo sufiĉas por esperantigi plejmulton da fremdaĵoj. Sinergia povo de esperantistaro ĉiam trovos rimedon. Sed oni bezonas volon.

Clarence666:– mi vizitis urbon Győr (elparolo: "djoe", cca 100 Km okcidente de Budapest)
- mi vizitis urbon Gyor (elparolo: "djoe", cca 100 Km okcidente de Budapest)
- mi vizitis na Győr (elparolo: "djoe", urbo cca 100 Km okcidente de Budapest)
Kial ne: mi vizitis Gjoron (hungare Győr).
Győr – 'djoe' aŭ 'djoer'? Ne fremdaĵo 'Budapest', sed Budapeŝto. 'na' de Ido ne eblas, do oni forgesu pri akuzativo. Elparolo/prononco ĉi tie kaj fakte en plejmulto da kazoj eblas nur pli-malpli (hungara ő ≠ ö ≠ o). Neesperantaj literoj 'y' kaj 'ő' en fremda vorto ne ĝenas tiom forte, kiom... la fremda vorto. Precipe ke kutime la sama fremdaĵo kaj la aldonaj (Rábca, Rába, Nádorváros, Braşov, István Széchenyi...) aperus multfoje. En artikolo pri Győr – la naskiĝurbo de konata esperantisto, kiu esperantiĝis kiel Blazio Vaha, li estas nur origine kiel Balázs Wacha. Ĉu ni hontas pri esperantigoj? Plejmulto da artikoloj estas kreitaj tielmaniere, kaj mi tute ne akceptas tion.

Ĉu vere esperantisto lernu la hungaran (ne nur), ke legi senprobleme kun plezuro artikolon pri iu hungara urbeto?

Oni ne povas hipotezi, ke ni uzos nur facilajn (kvazaŭe) prononce kaj ortografie fremdaĵojn, kiel Zalaegerszeg, kiuj nature estas proteksto por ne esperantigi: ja nur esperantaj literoj! Ŝajno trompas. Oni uzos ne elektitajn, sed ĉiujn urbojn, riverojn, familinomojn... kaj ni uzu ilin libere, kun volonteco, do fremdaĵoj estas tute senutilaj.

martin_hutch (Profiel tonen) 11 maart 2015 12:38:19

edmundo_velasco:Ĉu vere esperantisto lernu la hungaran (ne nur), ke legi senprobleme kun plezuro artikolon pri iu hungara urbeto?
Jes, legante artikolojn en esperanta vikipedio de Chuck Smith vi estu poligloto. Probable aŭtoro de ĉi-sistemo (senpense kopiita de la angla) hipozis: ja esperantisto povas legi ĉi tiun artikolon en sia unua lingvo, kaj tie pri fremdaĵoj ne estas pli bone. Nu ja esperanto estas nur sekva lingvo, do ĝi devas havi lingvajn mallogikecojn, ĉu?[/i]

Esperanto igis propaganda megafono por naciismoj kaj pro ĝi artikoloj en vikipedio estas nelegeblaj, kaj esperantistoj perdas lingvan kuraĝon.

Terug naar boven