إلى المحتويات

Inismo aŭ feminismo

من evanamd, 23 فبراير، 2015

المشاركات: 14

لغة: Esperanto

nornen (عرض الملف الشخصي) 28 فبراير، 2015 4:06:34 ص

akueck:[...] "in'egal'rajt'ide'ar'o" au uzi similan vortmonstron, chu ne?
Vortmonstro por unuj, disigebla aŭ sekve komprenebla por aliaj.

Tempodivalse (عرض الملف الشخصي) 28 فبراير، 2015 5:11:36 ص

"in'egal'rajt'ide'ar'o"

Tio estas troigo de mia pozicio, kiun mi trovas maljusta kaj neinda. Fakte mi ne plene komprenas, kiel el unu neakra esprimo de prefero povis estiĝi tia energia, kvazaŭ malkontenta reago.

Tamen, eĉ se iu neeŭropana nespertulo havanta tre malgrandan vortaron elpensus tian "vortmonstron" - do, des pli bone! Tio indikus nur, ke la kunmetada elasteco sukcesis ankoraŭ nun, kaj ke la lernanto barakte uzas ĉiujn sinesprimajn rimedojn.

Kiam mi diris "malpli longaj vortoj", pli taŭgus simple diri: "du kunmetaĵeroj kiuj kune havus la saman sencon kiel la unuradikan ekvivalenton". Okaze de "feminismo", ĉi tie "inismo" estas pli mallonga; aliloke estas alie. Mia eraro.

Kio rilatas aparte al "feminismo", - mi konfese ne sciis, ke ĝi estis oficiale aprobita. Malgraŭe mi opinias, ke "inismo" iom pli kongruas al la origina Esperanta etoso (kiel mi gin komprenas) fari el la pli uzataj, pli sence simplaj vortoj kunmetaĵojn rezulte priskribantajn la pli malsimplajn aŭ altnivelajn. "In-" estas ofta; "-ism" estas tre ofta.

Kompreneble, estas limoj al tiu ĉi etoso. Nenie oni trovos min asertantan, ekzemple, ke "maljes" anstataŭigu "ne"!... Praktikeco kaj bonstilo ankaŭ konsideriĝu. Tamen, ĉi tio estas miavidpunkte bona ĝenerala konsilo.

Ĉu mi volas forstreki la sinonimon "feminismo"? Entute ne! Ĝi jam havas grandan uzprecedenton - kaj mi ne komprenas, kiel vi min tiel interpretis. Mia komento estis pli ĝenerala, pri la stato de similaĵoj ...

Fakte similan pozicion defendis antaŭ ne tiom longe Claude Piron:

[L]a aŭtoro forte esprimas sian malplaĉon pri la enporto de novaj radikoj (neologismoj). Li konstatas kaj kritikas la emon de francoj preferi pseŭde precizajn, intelektulajn vortojn al praktikaj vortoj kaj kunmetoj. Kontraste li montras la esprimpovon de baza vortprovizo kun imagema kunmetado. Piron montras, ke eblas esprimi eĉ la plej komplikajn sentojn pere de simpla vortprovizo de origina Zamenhofa propono.

(http://eo.wikipedia.org/wiki/La_bona_lingvo)

akueck (عرض الملف الشخصي) 28 فبراير، 2015 10:18:23 ص

Tempodivalse:"in'egal'rajt'ide'ar'o"

Tio estas troigo de mia pozicio, kiun mi trovas maljusta kaj neinda.
Nu, supoze ke mi volas koherigi mian lingvostilon al via pozicio: Tiam mi devas havi kriteriojn pri tio, kiuj radikoj entute estas uzeblaj kaj kiaj kunmetajhoj faritaj el ili estas sufiche bonstilaj. Efektive tio chi postulas la starigon kaj lernadon je aro da novaj principoj pri lingvostilo, au pli trafe, vortaron Esperanto - Tempodivalselingvo. Io simila cetere jam ekzistas, nome vortaro Esperanto - Renatbonlingvo.

Tempodivalse:Tamen, eĉ se iu neeŭropana nespertulo havanta tre malgrandan vortaron elpensus tian "vortmonstron" - do, des pli bone!
Teorie oni povas supozi, ke la lingvostilo de China Radio Internacia estas tia, ke ghi koheras kun via pozicio. Sed mia observado donis alian rezulton.

Rugxdoma (عرض الملف الشخصي) 28 فبراير، 2015 9:25:20 م

+ 1

عودة للاعلى