Contenido

Inismo aŭ feminismo

de evanamd, 23 de febrero de 2015

Aportes: 14

Idioma: Esperanto

evanamd (Mostrar perfil) 23 de febrero de 2015 21:49:08

Laŭ Vikipedio,
Feminismo (aŭ preferinde inismo) estas socia teorio kaj politika movado
Tamen, ĉiu artiklo uzas "Feminismo"-n. Do, kiun vorton estas vere korekta?

Rujo (Mostrar perfil) 23 de febrero de 2015 22:42:56

evanamd:Laŭ Vikipedio,
Feminismo (aŭ preferinde inismo) estas socia teorio kaj politika movado
Tamen, ĉiu artiklo uzas "Feminismo"-n. Do, kiun vorton estas vere korekta?
Vi povas ankaŭ trovi informojn pri "inisma" movado ĉe http://monda.eu/eo/modules/gender/9

nornen (Mostrar perfil) 24 de febrero de 2015 03:39:23

evanamd:Laŭ Vikipedio,
Feminismo (aŭ preferinde inismo) estas socia teorio kaj politika movado
Tamen, ĉiu artiklo uzas "Feminismo"-n. Do, kiun vorton estas vere korekta?
Feminism' estas oficiala vorto. Inism' estas disigebla en in'ism'.

Ne fidu la lernu'an vortaron. Ĝi diras:
feminismo (femin·ism·o ← femin·o)
Tamen ne ekzistas vorto femin'.

novatago (Mostrar perfil) 24 de febrero de 2015 23:02:28

evanamd:
Tamen, ĉiu artikolo uzas "Feminismo"-n. Do, kiu vorto estas vere ĝusta?
Sen ĉagrena intenco.

Ĝis, Novatago.

evanamd (Mostrar perfil) 25 de febrero de 2015 00:01:35

novatago:
evanamd:
Tamen, ĉiu artiklo uzas "Feminismo"-n. Do, kiu vorto estas vere ĝusta?
Sen ĉagrena intenco.

Ĝis, Novatago.
Dankon!

akueck (Mostrar perfil) 26 de febrero de 2015 17:15:19

evanamd:kiun vorton estas vere korekta?
Lau kiu kriterio?

Tempodivalse (Mostrar perfil) 26 de febrero de 2015 21:49:26

Pli "pure" estus "inismo", ĉar ĝi formiĝas sole de jam Esperantaj radikoj. "ino" + "ismo" Ĝin mi rekomendas.

Kiel aliuloj menciis supre, la vorto "feminismo" ne estas kunmetaĵo - ĝi estas neologismo. Femino ne estas vorto.

Piednote estas malgranda precedento por "virinismo", sed serĉo ĉe Vikipedio kaj Guglo rezultigis tre malmultajn trafojn.

Responde al la unua mesaĝo - mi eble alinomigos tiun paĝon. Vikipedio apenaŭ estas ekzemplodona rilate bonstilon.

akueck (Mostrar perfil) 27 de febrero de 2015 18:06:11

Tempodivalse:Pli "pure" estus "inismo", ĉar ĝi formiĝas sole de jam Esperantaj radikoj. "ino" + "ismo"
Mi ne komprenas tiun argumenton, char "feminism'o" estas oficiala. Kiu estas la kriterio por tio, ke "A estas pli 'pura', ol B"? Kaj kie en la normo trovighas tia kriterio?

Tempodivalse:Kiel aliuloj menciis supre, la vorto "feminismo" ne estas kunmetaĵo - ĝi estas neologismo.
"Neologismo" estas plursignifa:
1) Zamenhofa kompreno: Nova regulo au formo nova (= unuradikajho sinonima al unuradikajho Fundamenta/oficiala, kiel ekzemple: "konvers'" al "konversaci'").
2) Ghenerala kompreno: nova vorto, t. e. vorto, kiu estas nek Fundamenta nek oficiala nek internacia, kiel ekzemple "tajd'o".

Okaze de "feminism'o" ne trafas 1), char ne estas unuradikajho Fundamenta/oficiala, al kiu "feminism'" estas sinonima.

Okaze de "feminism'o" ankau ne trafas 2), char "feminism'o" estas oficiala.

Kion - rilate la uzindecon au ghustecon de "feminism'o" - vi do volas esprimi per via "neologismo"?

Mi ne komprenas, kial iuj pridubas, ke uzado je la oficiala vorto "feminism'o", por esprimi la ideon "Doktrino k movado, kiu celas havigi al virinoj egalecon kun la viroj lau la socia, ekonomia, jura k politika vidpunktoj" (citita el PIV), estas ne uzinda au ne ghusta Esperanto.

Tempodivalse (Mostrar perfil) 27 de febrero de 2015 20:10:21

En formala senco "feminismo", kompreneble, ne estas "neologismo". Eblas ke tio ne estis la plej bona vortelekto.

Tamen ĝi ja estas "neologismo" en tiu senco, ke oni ĝin uzas anstataŭ simile taŭgan kunmetaĵon de aliaj, malpli longaj vortoj esprimantaj la tutsaman ideon - same kiel trajno iasence estas neologismo por vagonaro.

Kiam klareco de signifo ne suferas, mi ĝenerale ĉiam preferas la kunmetitan ekvivalenton, ĉar tia metodo de vortkreado estas pli karaktere (aŭ almenaŭ klasike, aŭ kiel mi priskribis jam, "pure" ) Esperanta. Kial pliŝarĝi la vortaron por tiuj lernantoj, kies denaska leksiko estas neeŭropa, kiam eblas kunigi du jamajn radikojn sen perdi nuancon de signifo (almenaŭ por la celo de enciklopedia lingvaĵo, ne arteco aŭ poezio)?

@akueck, fine temas ne pri ĝusteco sed pri stilo kaj propra prefero. Eble mi devis tion klarigi ĉe mia unua mesaĝo. Feminismo estas vorto tute normala. Mi simple eksplikas miajn preferojn.

REDAKTO: Analogio: En Esperanto oni diras komputilo kaj ne komputoro, kvankam en eŭropaj lingvoj uziĝas la malantaŭa formo (computer, computadora, компьютер, κομπιούτερ, ktp.) - ĉar nia lingvo jam provizas kunigan metodon. Same kun imperiismo anstataŭ imperialismo, imperiestro anstataŭ imperatoro. Do inismo estas iasence pli kongrua ol feminismo.

akueck (Mostrar perfil) 28 de febrero de 2015 03:57:15

Tempodivalse:En formala senco "feminismo", kompreneble, ne estas "neologismo". Eblas ke tio ne estis la plej bona vortelekto.

Tamen ĝi ja estas "neologismo" en tiu senco,
La termino "neologismo" estas neklara. Estas pli klare kaj normkonforme, paroli lautrafe pri "formo nova" au "nova vorto", por kontrastigi la aferon al "internacia vorto", "oficiala vorto" kaj "Fundamenta vorto". Okaze de "feminismo" oni tuj konstatas, ke ghi estas oficiala vorto, kaj la tuta diskutado pri ghia uzebleco estas tempomalshparo.

Tempodivalse:ke oni ĝin uzas anstataŭ simile taŭgan kunmetaĵon de aliaj, malpli longaj vortoj esprimantaj la tutsaman ideon - same kiel trajno iasence estas neologismo por vagonaro.
Sed "vagon'ar'o" ne estas malpli longa, ol la oficiala "trajn'o". Chu vi preferas ankau ekzemple "mal'sub'" al "super" kaj "mal'nord'e" al "sud'e"?

Se ne: Kial ne? Kaj kio estas lau vi la kriterio por "pli pura"? Chu "Fundamenta" estas pli pura, ol "oficiala"? Chu "oficiala" estas pli pura, ol nur "internacia"?

Tempodivalse:Kial pliŝarĝi la vortaron por tiuj lernantoj, kies denaska leksiko estas neeŭropa, kiam eblas kunigi du jamajn radikojn sen perdi nuancon de signifo (almenaŭ por la celo de enciklopedia lingvaĵo, ne arteco aŭ poezio)?
Oni ankau devas koni, do antaue lerni, la signifon de kunmetajho, char kunmetajho ne nepre egalas al difino. Okaze de internacia vorto povas ech esti pli facile ghin posedi pro la simileco al vorto de la gepatra lingvo. Alia kialo estas, ke multaj ne-kunmetajhoj estas malpli longaj, ol la sinonima kunmetajho (vi jam donis la ekzemplon "trajno / vagonaro"). Al homoj, kiuj multe okupighas pri glitveturiloj, nepre estas pli oportune uzi la oficialan kaj malpli longan vorton "sledo" (tiu chi ekzemplo estas de Bertilo el alia forumo).

Ekzemple mi nepre devis lerni, ke "in'ism'o" estas (au estu) samsignifa al "feminism'o".

Cetere: Ankau "ism'" ne estas "pure Esperanta", char ghi ne estas Fundamenta, sed estis oficialigita en 1919, do en la sama jaro, kiel "feminism'o". Por atingi pli da "pureco", oni do devus diri "in'egal'rajt'ide'ar'o" au uzi similan vortmonstron, chu ne?

Volver arriba