去目錄頁

Ĉielarko

从 Terurĉjo, 2015年2月24日

讯息: 19

语言: Esperanto

Fenris_kcf (显示个人资料) 2015年2月24日下午5:17:40

Terurĉjo:kiuj koloroj mankas en ĉielarko?
Pardonu, mi estu dirinta "ĉiuj kolor-tonoj".

Terurĉjo:bruna
Bruna estas malhela nuanco inter ruĝa kaj flava.

Terurĉjo:ora
Nuanco de flava.

Terurĉjo:arĝenta
Aŭ nuanco de blua aŭ nesata koloro (do ne havas tonon).

Terurĉjo:griza
Nesata koloro.

Rugxdoma (显示个人资料) 2015年3月14日下午6:03:41

myris:
Fenris_kcf: ĉiuj koloroj troveblas en ĉielarko.
Ne.Fuksino/purpuro (violruĝa koloro) ne estas trovebla.
vidu diagramon
Kiel vi diras, ne ĉiujn nuancojn oni povas trovi en la ĉielarko, nur tiuj, kiujn oni trovas ĉe la kurba rando en diagramo pri la proporcioj inter la incitado de la tri tipoj de retinaj konusetoj, ne la internajn niancojn. (Nur se oni kolektas nuancojn el multaj ĉielarkoj, iuj estantaj miksitaj kun variaj proporcioj de blanka lumo, oni povas trovi preskaŭ ĉiujn nuancojn, sed ne tiujn de la rektolinia parto.)

Sed mi trovas stranga la kolorprezento en la diagramo de via ligilo. Multaj nuancoj mankas tie. La internaj partoj ŝajnas al mi, ke ili havas la samajn nuancojn kiel la rando.
Oni povas trovi aliajn diagramojn ĉe la reto, se oni serĉas "chromaticity diagram". Iuj de el ili enhavas pli bona prezento de la nuancoj en la centra parto de la "triangulo".

Rugxdoma (显示个人资料) 2015年3月14日下午6:21:30

Ĉi tiu ekzemplo montras kiel malfaciele estas, per komputila metodo de kombino de tri nuancoj, montri ĉiujn nuancojn de la "koloratriangulo". Iuj nuancoj mankas pro tio, ke la triangulo ne estas perfekta triangulo. Iuj nuancoj ekhavas ne-antaŭvideblan percepton pro tio, ke iuj personoj havas fortan nuanco-sentemo, dum aliaj taksas vastan kampon kiel griza.

Kio estas la koloro de la robo, laŭ vi?

Ĉu ĝi estas blanka kaj ora, aŭ blua kaj nigra? Reta debato pri tio iĝis forta, ĉar ĝi ŝajnas malsama al variaj personoj.

Rugxdoma (显示个人资料) 2015年3月14日下午6:57:01

Svedoj diras, ke la ĉielarko havas sep kolorojn - la magia nombro sep. Tiuj koloroj estas:
rött, orange, gult, grönt, blått, indigo, violett.
Sed malmultaj homoj konas la sesan koloron, "indigon". Oni ne uzas tiun nomon, sed pri la sepa oni havas tri sinonimojn, kiujn oni uzas sendistinge: violett, gredelin, lila.

petitka (显示个人资料) 2015年4月12日上午10:44:20

Ankaŭ nia ĉielarko havas sep konatajn kolorojn, sed ni ne havas memorhelpilon por remorfiksi ilin aŭ mi ne konas ilin.

Vinisus (显示个人资料) 2015年6月15日下午9:11:16

Laŭ mi en ĉiuj lingvo estas 7 koloroj.

nornen (显示个人资料) 2015年6月16日上午2:23:54

Vinisus:Laŭ mi en ĉiuj lingvo estas 7 koloroj.
Kaj kio pensigas vin tiel?

Vinisus (显示个人资料) 2015年6月22日下午10:23:32

Mi certe parolas nur pri nia pova vidado t.e. la frekvenca ondo, kiun niaj okluloj kaptas.

yyaann (显示个人资料) 2015年6月24日上午2:17:54

nornen:
Vinisus:Laŭ mi en ĉiuj lingvo estas 7 koloroj.
Kaj kio pensigas vin tiel?
Jes, kiel vi sugestas, ne ĉiuj lingvoj distingas la kolorojn same. Kelkaj ne disigas la bluan el la verda. Pliajn taksas la ruĝan, oranĝkoloran kaj flavan samaj. Plie en aŭdvidaj, fotaj kaj grafikaj profesioj uziĝas multe pli da vortoj por nomi kolorojn ol la nuraj kutimaj ĉiutagaj. Kvankam estas alta akord-grado inter multaj lingvoj, ne ekzistas universala kategoriigo de koloroj.

回到上端