前往目錄

Ĉielarko

貼文者: Terurĉjo, 2015年2月24日

訊息: 19

語言: Esperanto

Terurĉjo (顯示個人資料) 2015年2月24日上午5:14:01

kiom da koloroj havas ĉielarko en via lingvo?

externalImage.png

en la rusa ĝi havas 7 kolorojn
eĉ speciala proverbo ekzistas por ke infanoj memorfiksu la ordon de la koloroj

Polaris (顯示個人資料) 2015年2月24日上午5:22:41

Terurĉjo:kiom da koloroj havas ĉielarko en via lingvo?

externalImage.png

en la rusa ĝi havas 7 kolorojn
eĉ speciala proverbo ekzistas por ke infanoj memorfiksu la ordon de la koloroj
En la angla, ĉieloarko ankaŭ havas sep kolorojn. Kaj ni ankaŭ havas nian propran vortan memorhelpon por povi memori ilin.

nornen (顯示個人資料) 2015年2月24日上午5:30:22

Hispane, ĝi havas sep: rojo, anaranjado, amarillo, verde, azul, índigo, violeta.
Mi ne konas memorhelpilon.

grand_dan (顯示個人資料) 2015年2月24日上午6:08:01

Portugale, ĝi ankaŭ havas sep kolorojn. Ili estas: vermelho, laranja, amarelo, verde, azul, anil, violeta.
Oni povas uzi memorhelpilojn, sed ili ne estas tre konataj.

Fenris_kcf (顯示個人資料) 2015年2月24日上午9:04:57

Mi trovas la temon iom stranga, ĉar principe ĉiuj koloroj troveblas en ĉielarko. Ekzistas vortoj por diferencaj nuancoj de ruĝa. Kiom da nuancoj oni menciu?
Ankaŭ kolor-percepto estas tre subjektiva. Mi listigus la 6 kolorojn rot,gelb,grün,cyan/türkis,blau,violett/lila.

utku (顯示個人資料) 2015年2月24日上午10:51:53

Sxajne la kvanto 7 por la koloroj de cxielarko estas parto de universala kulturo de mondo. En la turka ili estas kırmızı, turuncu, sarı, yeşil, mavi, lacivert, mor.

deltasalmon (顯示個人資料) 2015年2月24日下午12:59:35

En la angla ni diras "Roy G. Biv"
Red - ruĝa
Orange - oranĝa
Yellow - flava
Green - verda
Blue - blua
Indigo - indiga
Violet - viola

Rof V Biv

myris (顯示個人資料) 2015年2月24日下午1:20:16

Fenris_kcf: ĉiuj koloroj troveblas en ĉielarko.
Ne.Fuksino/purpuro (violruĝa koloro) ne estas trovebla.
vidu diagramon

Terurĉjo (顯示個人資料) 2015年2月24日下午3:28:55

Fenris_kcf:Mi trovas la temon iom stranga, ĉar principe ĉiuj koloroj troveblas en ĉielarko. Ekzistas vortoj por diferencaj nuancoj de ruĝa. Kiom da nuancoj oni menciu?
Ankaŭ kolor-percepto estas tre subjektiva. Mi listigus la 6 kolorojn rot,gelb,grün,cyan/türkis,blau,violett/lila.
kiuj koloroj mankas en ĉielarko?

bruna
ora
arĝenta
griza

UZES (顯示個人資料) 2015年2月24日下午3:42:29

Newton (1672)origine nomis nur kvin primarajn kolorojn: ruĝa, flava, verda, blua kaj viola. Poste li aldonis oranĝan kaj indigan, donante sep kolorojn analoge al la nombro da muziknotoj.

回到上端