Ke daftar isi

Ĉu helpos al ni artefarita intelekto?

dari Lakiro, 25 Februari 2015

Pesan: 4

Bahasa: Esperanto

Lakiro (Tunjukkan profil) 25 Februari 2015 05.47.54

Lastatempe multaj informiloj pridiskutas interesan temon pri artefarita intelekto kaj ĝia supozaj agad-rezultoj. Kion vi opinias pri la ebleco de apero en nia vivo de tia intelekto?
Saĝaj robotoj stiros aŭtojn kaj aviadilojn. Aperos fakuloj-kuracistoj robotoj. Saĝaj maŝinoj gvidos nian ekziston ĉie kaj konstante. Ili observos nin, ili klonos nin, ili anstataŭas nin en laborejoj, ili militos kontraŭ ...
Paŝo post paŝo finiĝas natura selektado inter homaro, ĉar aperis novaj teknologioj por daŭrigo de nia vivo. Saĝaj printiloj kreas novan hepaton kaj koron. Poste ili scipovos krei novajn homojn kaj robotojn.

kaŝperanto (Tunjukkan profil) 25 Februari 2015 16.32.52

Se ni faras inteligentan maŝinon, kiu povas vere pensi kaj senti (ne estas rekte programo), nur Dio scias kion ĝi faros. Se ĝi havas bonajn etikojn ĝi eble ne neniigos nin (sed eble ĝi ja neniigos niajn naciojn kaj kulturojn). Ni estas terure malraciaj kaj murdemaj estaĵoj. Nia ekzisto minacas ĉiujn surterajn estaĵojn. Aŭ la maŝinoj nin klerigus aŭ ili nin eksterminus.

nornen (Tunjukkan profil) 25 Februari 2015 16.50.22

Ĉe la univeristato mia profesoro de teoria informscienco diradis: "Antaŭ ni klopodu krei artefaritan inteligentecon, ni devas sukcesi krei artefaritan stultecon. Kredu min. La stulteco estas multe pli kompleksa ol la inteligenteco."

Lakiro (Tunjukkan profil) 25 Februari 2015 16.52.36

kaŝperanto: eksterminus.
Ĉu mi povas iomete vin korekti? Ekstermus.

Rigardu, kiam homoj kreis programojn por la komputiloj, ili esperis atingi bonajn rezultojn en sia laboro. Tamen subite aperis programoj-murdistoj komputilaj virusoj.
Kun helpo de la k-virusoj homoj rapide instruiĝis ŝteli la monon en alilandaj bankoj, spioni kaj diversii. Hodiaŭ, dank' al Snowden, ni eksciis pri programoj-spionoj en durdiskoj de niaj komputiloj. Kiu povas garantii bonajn celojn de modernaj maŝinkreantoj? Kiu povos kontroli agadon de inventistoj? Se la homo povas konstrui roboton kreinton, do li ankaŭ facile povas konstrui roboton murdiston.
Sed kion povas mem artefarita intelekto? Ĝi povos fari ĉion bonan kaj malbonan. Ĝi povos perfektigi sin senfine kaj reproduktadi sin. Kiuvoje moviĝos ĝia perfektiĝo? Kion vi pensas pri la estonteco?

Kembali ke atas