Al la enhavo

Filozofo kaj saĝecamanto

de psychoslave, 2015-februaro-26

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

psychoslave (Montri la profilon) 2015-februaro-26 13:22:59

Etimologie, filozofo estas tiu, kiu amas la saĝeco.

Do mi pensis ke oni povus alie vortigi filozofo kiel saĝec-am-anto. Mi ne certas ke amo tradukas bone la malnovan grekan je philo. Eble ŝato tradukus plibonige? Ĉu vi konsentas?

Kio pensas vi de la esperanta multvortigeblo? Personale, mi ŝatas diverson, dum ĝi ne implikas ne konsantajn dolorojn.

Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-februaro-26 15:39:47

Estas precedento por ĉi tiaj Esperantaj kunmetaĵoj anstataŭigantaj la fremdprenitajn ekvivalentojn:

astroscienco anstataŭ astronomio
veteroscienco anstataŭ meteorologio

Al mi ĉi tiuj formoj ĝenerale plaĉas - ili eĉ plie malpezigas la leksikajn lernendaĵojn, kaj ili estas plejparte tute samsencaj. Ekzemple, por ekscii la signifon de hematologo, oni devas rigardeti en vortaron - aĥa, etimologie, ĉi tio devenas de la malnovgreka hemato- = sango, kaj -logo, tio estas, fakulo.

Sed ... Haltu! Jam ĉi tiuj du konceptoj esprimeblas Esperante: sango + scienco + isto. Laŭeble vortoj konstruiĝu laŭ la Esperanta kunmetaĵa skemo - kaj ne laŭ la skemo de iu malnovgreka! Jen - Sangosciencisto.

Iom aliteme - ĉiam ŝajnis strange, ke oni diras -logo kaj ne -logiisto por indiki fakulon de la samnoma scienco - tio estas evidenta latinidaĵo kaj malobeas kutimajn vortkreadajn regulojn.

Sed, por reiri al via dekomenca demando: "filozofio" ŝajnas iom malsimili. Ŝajne "filozofio" priskribas apartan koncepton kiun la anstataŭigo "saĝecamanto" ne plene kaptas. Ĉi-situacie fremdprenaĵo eble pli taŭgas.

psychoslave (Montri la profilon) 2015-februaro-26 16:11:52

Dankon por via interesa respondo. Certe vi pravas. Tamen, ŝajnas stranga ke 'filozofo' signas la ulon, anstataŭ la disiplinon*. 'Filozofisto', aŭ filozofulo ŝajnus pli logikan. Sed, tiel estas!

*Ĉu mi devas uzi la akuzativon post 'anstataŭ'?

Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-februaro-26 16:26:10

Oni ja rajtas diri "filozofiisto", same kiel oni povas diri "astronomiisto" anstataŭ "astronomo". Ial tiaĵoj apenaŭ troviĝas, sed ili estas entute normalaj. Eble oni ne ŝatas la sonon aŭ la aspekton de du kunaj "i" literoj.

Laŭ mia opinio, la nenorma "-logo" el "-logio" eĉ estas malpli uzinda ol "-isto" simple ĉar ili malhelpas kaj malobeas la tipan vortskemon. Nur eŭropema kutimo diktas, ke "-logo" estu pli vaste uzata.

psychoslave:
*Ĉu mi devas uzi la akuzativon post 'anstataŭ'?
En ĉi tiu kunteksto, jes! Via uzado de ĝi estis ĝusta. La jena citaĵo eble eksplikos la nuancojn de signofo.
Pri la akuzativo post «anstataŭ»

Kiel ĉiu alia prepozicio, tiel ankaŭ «anstataŭ» per si mem postulas ĉiam la nominativon; se tamen ofte oni trovas ĉe bonaj aŭtoroj post «anstataŭ» la akuzativon, tiu ĉi lasta estas uzita ne pro la prepozicio, sed pro aliaj cirkonstancoj. Ekzemple, en la frazo: «Petro batis Paŭlon anstataŭ Vilhelmon», la lasta parto de la frazo prezentas nur mallongigon (= anstataŭ bati Vilhelmon), kaj la akuzativo forigas ĉiun dubon pri tio, ke anstataŭigita estis ne la batanto, sed la batato.

(Fonto: http://edu.i-lo.tarnow.pl/esp/lern/librejo/0015/00...

robbkvasnak (Montri la profilon) 2015-februaro-26 17:16:10

En multaj lingvoj oni uzas tian formon kiel "okulkuracisto" anstatŭ "oftalmologo" - en aliaj lingvoj ekzistas ambaŭ formoj. En la angla ne ĉiu uzas la vorton "ophthalmologist" (mi devis seri en vortaro kiel skribi tion!!!!) - multaj homoj simple diras "eye doctor". Eble ni povus simple toleri ambaŭ formojn en Esperanto kiel oni faras en la angla. Mi preferas simple diri "okulkuracisto" kiam mi parolas ĉar mi ne devas serĉi la korektan elparolmanieron en vortaro!
La germanparolantoj ofte priskribas sian lingvon kiel "die Sprache der Dichter und Denker" - la lingvo de la poetoj kaj pensantoj. Tre bela priskribo, ĉu ne?

ustra (Montri la profilon) 2015-februaro-26 17:38:54

robbkvasnak:La germanparolantoj ofte priskribas sian lingvon kiel "die Sprache der Dichter und Denker" - la lingvo de la poetoj kaj pensantoj. Tre bela priskribo, ĉu ne?
Verdire, oni kutime parolas pri "la lando de la poetoj kaj pensantoj".

Reen al la supro