본문으로

Ĉu ekzistas gazetara libereco kaj ANKAŬ libera gazetaro?

글쓴이: ustra, 2015년 3월 1일

글: 14

언어: Esperanto

robbkvasnak (프로필 보기) 2015년 3월 17일 오후 8:17:59

La ĝenerala problemo de gazetaro estas ke ĝi dependas de mono. Tiu mono povas veni de privataj korporacioj, personoj kaj organizaĵoj aŭ de registaro. En multaj landoj, la gazetaro estas tiel-dirite libera sed ĉar ni havas socian kontrakton regas ĝenerala idearo. Se gazeto publikigas ideojn kiojn neniu volas scii, tiu gazeto ne floros. Tial la reto estas bona loko, ĉar kvazaŭ kiu ajn povas publikigi siajn ideojn en la reto.
En kelkaj landoj la registaro regas kion oni rajtas aŭ povas publikigi. Tiam ne dependas de la aĉetantoj sed de la registara volo.
Nur ĉar la gazetaro en unu lando estas malbona certe ne signifas ke la gazetaro de alia lando estas bona.
Tamen, en Germanio, ekzemple, oni povas legi Die Tageszeitung aŭ Die Frankfurter Allgemeine, Die Süddeutsche Zeitung, Freitag, Junge Freiheit aŭ Vorwärts. Plej verŝajne neniu el tiuj ĵurnaloj sekvos vortvorte la ideojn de s-ro Putin. Sed se iu en Germanio volus eldoni ĵurnalon nur kun la ideoj de s-ro Putin ili ja rajtus. En Usono samas.
Se oni volas vidi longan liston de ĵurnaloj videblaj en la reto, oni povas serĉi en worldpress.org. Strange oni tie ne listigas la usonajn ĵurnalojn, sed ili troviĝas: http://www.50states.com/news/

ustra (프로필 보기) 2015년 3월 17일 오후 9:01:19

Ankaŭ la libera gazetaro en Usono estas iluzio. Eĉ Vikipedio ne kaŝas tion.

externalImage.png

John Swinton kaj Edward Bernays plene pravas. Homoj estas manipuladataj ĉie kaj ĉiam. Venas tempo fine akcepti tiun ekkonon. Sed tio ne estas facila kiel Mark Twain jam ĝuste skribis:

Mark Twain:Estas pli facila trompi homojn ol konvinki ilin, ke ili estis trompitaj.

ustra (프로필 보기) 2015년 4월 25일 오전 8:58:35

ustra (프로필 보기) 2015년 4월 27일 오후 3:08:20

다시 위로