去目錄頁

Ĉu ekzistas gazetara libereco kaj ANKAŬ libera gazetaro?

从 ustra, 2015年3月1日

讯息: 14

语言: Esperanto

ustra (显示个人资料) 2015年3月1日下午8:35:22

Ŝajne ĉiu, precipe en Okcidento, jam scias, ke en Rusio gazetara libereco ne ekzistas. Mi demandas min, ĉu ĉi tiuj kleruloj prireflektas ankaŭ la situacion en la propra lando? Oni ja povas ĝui la leĝe certigitan gazetaran liberecon, sed tio certigas nenion pri libera gazetaro.

Raportistoj Sen Limoj publikigas mapon pri la laŭdira tutmonda gazetara situacio. Laŭ tiu ĉi mapo la situacio en Germanio estas bona.

Nu, ekzistas scienca disertaĵo de Uwe Krüger, kiu detale montras, ke la germanaj amaskomunikiloj estas samdirektitaj. Laŭ ĉi tiu disertaĵo la germana publikigita opinio estas fabrikita en transatlantikaj retoj.
Alia ekzemplo estas Udo Ulfkotte, kiu estis ĵurnalisto ĉe FAZ kaj konfirmas la rezultojn de Uwe Krüger. Estus naiva pensi, ke aliaj (okcidentaj) landoj havus pli bonan gazetaran situacion.

Kial oni ĉiam kulpigas Rusion pro laŭdira manko de gazetara libereco, kvankam la propra gazetara situacio ŝajne tute ne estas pli bona?
Kial tiuj kleruloj scias jam ĉion pri Rusio, sed nenio pri la propra situacio?

Fuzzy (显示个人资料) 2015年3月2日上午7:58:22

Kial Okcidento kulpigas Rusion pri io ajn, estas tute klara: daŭras informa milito kaj mi timas ke proksimiĝas milito reala. Do Rusion oni kulpigus je ĉio ĉiuokaze, la preteksto ĉiam troveblas.
Tio, ke la informaj atakoj temas ĝuste pri gazetara mensogado, estas por ni, rusianoj, bona varianto, ĉar refuti tiujn akuzojn estas tre facile -- la okcidenta gazetaro mensogas ne malpli multe, kaj tio evidentas. Do tiuj atakoj ne povas esti sukcesaj, eĉ rilate al la propra okcidenta loĝantaro.

Se diri pri vera libereco de parolado, mi opinias ke nune ĝi eblas nur en tiaj esperantlingvaj forumoj, kiel ĉi tiu. Ĉar ĉi tie interkomunikas homoj de tre diversaj landoj, tute libere, kaj neniu kapablas iel puni aliulon pro "malprava" opinio. Kaj la lingvo estas sufiĉe "malgrava" por ke potenculoj ne deziru ekkontroli konversaciojn en ĝi.

vejktoro (显示个人资料) 2015年3月2日上午8:16:43

Kio koloro estas la ĉielo en via mondo?

Fuzzy (显示个人资料) 2015年3月2日上午8:46:45

vejktoro:Kio koloro estas la ĉielo en via mondo?
Dependas de la vetero, kompreneble. Kial vi demandas, kion vi celas?

ustra (显示个人资料) 2015年3月2日上午9:39:34

Mi estus devinta skribi, ke la samdirekteco ĉefe temas pri sekurec- kaj eksterpolitiko. Do oni povas konstati, ke ekzistas ĉiea NATO-gazetaro en la Okcidento.

Transatlantikaj organizaĵoj estas interalie: Atlantikponto, German Marshall Fund, Aspen Institute, Eŭropa Konsilantaro de Eksterlandaj Aferoj, Chatham House, Triflanka Komisio

Mi aldonas tiurilate du gravajn sciencajn verkojn. Psikologio de Amasoj (1895) kaj Fabriki Konsenton (1992)

Usona ĵurnalisto John Swinton diris 1880:
En la nuna stadio de la monda historio en Usono ne ekzistas io, kia sendependa gazetaro. Vi scias ĝin, kaj mi scias ĝin. Estas eĉ ne unu el vi, kiu kuraĝas skribi sian honestan opinion, kaj se vi farus, vi antaŭe scias, ke ĝi neniam aperus presita. Mi estas ĉiusemajne pagata por teni mian honestan opinion ekster la gazeto, al kiu mi ligiĝas. Aliaj el vi estas pagataj per similaj salajroj por similaj aferoj, kaj iu el vi, kiu sufiĉe frenezus por skribi honestan opinion, starus baldaŭ sur la strato por serĉi alian laboron. Se mi permesus, ke miaj honestaj opinioj aperus en iu temo de miaj gazetoj, antaŭ dudek kvar horoj mia posteno malaperus. La tasko de la ĵurnalisto estas detrui la veron, senhezite mensogi, deformi, kalumnii, humiligi sin ĉe la piedoj de Mamono kaj vendi sian landon kaj sian rason por sia ĉiutaga pano. Vi scias ĝin, kaj mi scias ĝin, kaj kia malsaĝeco estas tiu rostado de sendependa gazetaro? Ni estas la saltantaj pupoj, ili tiras la ŝnurojn kaj ni dancas. Niaj tutaj talentoj, niaj ebloj kaj niaj vivoj estas propraĵo de aliuloj. Ni estas intelektaj prostituitoj.
Vere mirigas min, ke okcidentaj uloj pretendas scii kio estas bona por la rusoj kaj kio ne. Ili eĉ aŭdace scias, kiu estas amiko kaj malamiko de la rusa popolo pensante, ke la rusoj mem estas iliaopinie tro cerblavitaj por ekkoni la veron...

vejktoro (显示个人资料) 2015年3月3日上午8:14:42

Fuzzy:
vejktoro:Kio koloro estas la ĉielo en via mondo?
Dependas de la vetero, kompreneble. Kial vi demandas, kion vi celas?
Estas vero; estas kredo. Estas realeco.. sed ŝajnas ekzistas multaj realecoj. Eble, ni vivas en malsamaj mondoj.

Aŭ,

estus nur la vetero.

ustra (显示个人资料) 2015年3月3日下午7:58:39

Mi starigas krudan aserton:

Surbaze la fakto, ke Usono estas tiom militema reĝimo, kaj ĉar (kutime) neniu homo apogas militojn,
estas la usona popolo tutmonde la plej manipulita, plej endoktrinigita kaj plej cerblavita popolo por ke ili konsentas kun la agado de ilia reĝimo.
Mi ne diras ke ĉiuj, sed la plimulto.

Bv. kontestu tiun ĉi aserton, se eblas ne tro emocie.

externalImage.png
(La diagramo estas el la jaro 2012.)

FractalBloom (显示个人资料) 2015年3月5日上午6:04:23

ustra:Mi starigas krudan aserton:

Surbaze la fakto, ke Usono estas tiom militema reĝimo, kaj ĉar (kutime) neniu homo apogas militojn,
estas la usona popolo tutmonde la plej manipulita, plej endoktrinigita kaj plej cerblavita popolo por ke ili konsentas kun la agado de ilia reĝimo.
Mi ne diras ke ĉiuj, sed la plimulto.
Usonanoj certe 'stas unu el la plej endoktrinigitaj popoloj de la tuta mondo. Ilia naciismo (aŭ "patriotismo", kiel ili dirus) atingas nivelon nevideblan ie ajn.

Mi rakontas pri afero de miaj gimnaziaj jaroj. Nu kiel pacama homo unufoje mi rifuzis stari dum la nacia himno je gimnazia kunveno. Mi komencas per diri ke membroj de usonaj familioj kiuj enhavas militistojn ofte koleriĝas pri iuj mencionoj de malbonvolo al la ŝtato aŭ ĝiaj simboloj. Aparta knabino sidinta malantaŭ de mi venis el tia familio. Mia nebula protestado tiel kolerigis ŝin ke ŝi sentis bezonon de doni al mi ŝian kordeziron ke mi iru gehenen post mi mortu en alia "senlibereca" lando (laŭ tiu ĉi popolo, tio kompreneble signifas iu ne-usona lando)

Multege da usonanoj vere kredas havi Usono la plej liberan popolon el la tuta mondo.

vejktoro (显示个人资料) 2015年3月5日上午9:08:59

Bona novaĵo!

Eble, la popolo de la mondo bezonas la defendo de iu kiu havas tian potencon. Kaj eble, por ke tiuj soldatoj funkcias plej bone, ili devus esti ne(mem)pensemaj kaj devus sekvi la aranĝoj de liaj estroj. Eble, la forta kredo je la libreco de ĉiu homo... eĉ se estas nur kredo... estas kaj donas la eblecon doni oniajn proprajn vivojn.

La aroganteco de tia armeo ja estus danĝera, kaj ni ne povas uzi ĝin senpensanta.. sed la mondo uzas ĝin. La mondo demandas ĝian helpon kiam homaj rajtoj estas premata. Eble socio devus esti tiel aroganta por produkti tiel dediĉata armeo - eble ni bezonas tian Usonon.

Ni, la mondo, uzas Usonon. Ni ne bezonas ke ili ĉesus aŭskulti niajn demandojn.

ustra (显示个人资料) 2015年3月17日下午6:17:55

La konscia kaj inteligenta manipulado de la organizataj kutimoj kaj opinioj de la amasoj estas grava elemento en demokrata socio. Tiuj kiuj manipuladas tiun nevidatan meĥanismon de socio konsistigas nevideblan registaron, kiu estas la vera reganta potenco de nia lando. Ni estas regataj, niaj mensoj estas muldigataj, niaj gustoj estas formigataj, niaj ideoj estas sugestigataj, ĉefe de viroj pri kiuj ni neniam aŭdis. Tio estas la logika rezulto de la maniero kiel nia demokrata socio estas organizata. Grandega kvanto da homoj devas tiamaniere kunlaboradi, se ili volas vivi kune en ekvilibre funkcianta socio. Preskaŭ ĉiu ago de nia vivo, ĉu en la sferoj de politiko aŭ komerco, ĉu en nia socia konduto aŭ en nia etika pensado, ni estas regataj de la relative malgranda nombro de personoj, kiuj komprenas la mensajn procezojn kaj sociajn skemojn de la amasoj. Estas ili, kiuj tiras la ŝnurojn, kiuj kontrolas la publikan menson.
Edward Bernays

回到上端