Sisu juurde

Eniri transitiva / Eliri netransivita

kelle poolt HaleBopp, 3. märts 2015

Postitused: 6

Keel: Esperanto

HaleBopp (Näita profiili) 3. märts 2015 12:12.42

Saluton,

Ĉu iu povas klarigi al mi kial en PIV aŭ en ReVo eliri estas nur netransitiva (eliri el veturilo), dum strange eniri povas esti transitiva (eniri en ĉambron; li eniris la aŭton).

Mi tamen trovis en Tekstaro kelkajn ekzemplojn de transitiva uzo de eliri:
- multaj diplomitoj eliras la landon
- oni eliris la ĝardenon
- Ĉiu el ili havas elementon utilan por eliri la puzlon
ktp.


Do ??

Dankon!

tommjames (Näita profiili) 3. märts 2015 13:04.37

Mi supozas ke proas la fakto, ke oni plej ofte uzas 'eliri' sen akuzativo, tiom ofte ke la verbon oni konsideras 'senobjekta'.

Kompreneble ne estas gramatika eraro diri 'eliri ĝardenon', ĉar oni povas rezoni ke temas pri forlaso de 'el' kaj anstataŭigo per akuzativo. Maksimume ĝi estas stila miso.

Parenteze, via ekzemplo "eniri en ĉambron" ne temas pri transitiva uzo de la verbo, sed uzo de la akuzativo por montri direkton. Eble vi celis diri "eniri ĉambron".

akueck (Näita profiili) 3. märts 2015 15:17.39

HaleBopp:Saluton,

Ĉu iu povas klarigi al mi kial en PIV aŭ en ReVo eliri estas nur netransitiva (eliri el veturilo), dum strange eniri povas esti transitiva (eniri en ĉambron; li eniris la aŭton).

Mi tamen trovis en Tekstaro kelkajn ekzemplojn de transitiva uzo de eliri:
- multaj diplomitoj eliras la landon
- oni eliris la ĝardenon
- Ĉiu el ili havas elementon utilan por eliri la puzlon
ktp.


Do ??
Mi konsultas Regulojn 13 kaj 14 de la Fundamenta Gramatiko kaj krome la Fundamentan Ekzercaron §26: "La birdo flugas en la chambro (= ghi estas en la chambro kaj flugas en ghi). ― La birdo flugas en la chambron (= ghi estas ekster la chambro kaj flugas nun en ghin)", kaj §31: "Li eliris el la dormochambro kaj eniris en la manghochambron."

1) "eniri":
a) "Li eniras en la manghochambron" = li estas ekster la manghochambro kaj iras nun en ghin.
b) "Li eniras la manghochambron" = li estas ekster la manghochambro kaj iras nun en ghin (Regulo 13).
c) "Li eniras en la manghochambro" = li estas en la manghochambro kaj ene de ghi li iras nun en ion alian, kio trovighas en la manghochambro (eble shranko).

2) "eliri":
a) "Li eliras el la manghochambro" = li estas en la manghochambro kaj iras nun el ghi. La manghochambro ne estas celo de movo, tial neniu n-finajho.
b) "Li eliras la manghochambron" estas revortigebla al: "Li eliras el la manghochambro". Chi lasta estas revortigebla al: "Li eliras je la manghochambro", kaj tio chi estas revortigebla al la deir-frazo de 2b) (Regulo 14).
c) "Li eliras el la manghochambron" {ne imagebla situacio por mi, char: La n-finajho signifas, ke la manghochambro estas celo de movo, sed tiaokaze "eliras" ne estas senc-hava}

HaleBopp (Näita profiili) 3. märts 2015 15:21.32

tommjames:Mi supozas ke proas la fakto, ke oni plej ofte uzas 'eliri' sen akuzativo, tiom ofte ke la verbon oni konsideras 'senobjekta'.
Dankon, do tiu verbo ankaŭ estas transitiva, sed ne kutime.
Mi bone komprenis kial iri estas netransitiva kaj eniri estas transitiva, kiel pasi (ntr) kaj preterpasi (tr).
Sed la nekohera indiko de netransitiveco de eliri mirigis min. Estis nur nekompletaĵo.

tommjames:Parenteze, via ekzemplo "eniri en ĉambron" ne temas pri transitiva uzo de la verbo, sed uzo de la akuzativo por montri direkton. Eble vi celis diri "eniri ĉambron".
Ne, ne, mi simple metis netransitivan ekzemplon 'eniri en ĉambron' kaj transitivan 'eniri la aŭton', sen konsideri la akuzativo de direkto kiu ne estis la problemo tie.

tommjames (Näita profiili) 3. märts 2015 16:04.22

HaleBopp:Dankon, do tiu verbo ankaŭ estas transitiva, sed ne kutime.
Nu, transitiveco estas nur la eblo havi rektan objekton. Mi ne dirus ke en "eliri domon" la verbo havas rektan objekton. Laŭ mi tio estas la kutima formo "eliri el la domo", kun la prepozicio ellasita kaj anstataŭita de -n.

Oni povas fari samon kun 'iri' ("iri Londonon", ekzemple), sed neniu vortaro diras ke tiu verbo estas transitiva.

Pri la malofteco de akuzativo kun 'eliri', mi ne scias la kialon, sed mi supozas ke faktoro estas influo de naciaj lingvoj. Ankaŭ eble la fakto ke oni ofte uzas akuzativon por almoviĝado, sed neniam por formoviĝado, emigas parolantojn ne uzi ĝin por 'eliri'.

HaleBopp:Ne, ne, mi simple metis netransitivan ekzemplon.....
Bone ridulo.gif

Bernadox (Näita profiili) 25. märts 2015 9:44.51

HaleBopp:Ĉu iu povas klarigi al mi kial en PIV aŭ en ReVo eliri estas nur netransitiva (eliri el veturilo), dum strange eniri povas esti transitiva (eniri en ĉambron; li eniris la aŭton).
Laŭ mi la terminoj "transitiva", "netransitiva", "akuzativo" ne taŭgas por priskribi lingvajn fenomenojn de Esperanto. Tio sekvas el R 14 de la Fundamenta Gramatiko: ĉiu prepozicio povas esti anstataŭigita per "je"; "je" povas esti anstataŭigita per n-markilo.

Krome la n-markilo servas por indiki direkton (la birdoj flugas en la ĝardeno / en la ĝardenon).

Detale vd. en Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto.

Tagasi üles