Al la enhavo

Herta Müller priskribas Putin

de robbkvasnak, 2015-marto-05

Mesaĝoj: 64

Lingvo: Esperanto

ustra (Montri la profilon) 2015-marto-13 11:21:02

klmn:
ustra:
robbkvasnak:Jes, agresema Usono ...
Mi supozas, ke oni nomas tion kognitiva disonanco. Tia ridinda neado de realeco memorigas min pri tiamaj germanoj, kiuj firme apogis siajn Führer...
Vi ĵus ĉesis paroli pri Usono kaj komencis temi pri Rusio?
io nova
Führer povas esti nur iu, kies reĝimo troviĝas en permanenta milita stato kaj tenas mil militbazojn ĉirkaŭ la mondo. Kompare, Rusio tenas nur 15 ekster la propraj landlimoj. Vera Führer bezonas ankaŭ koncentrejon kiel ekz. sur Kubo.

Fajro_Ruso (Montri la profilon) 2015-marto-13 12:22:45

vejktoro:Rusianoj estas (kaj estis) homoj same kiel ĉiu.. Usonanoj estas (kaj estis) homoj same kiel ĉiu. Mi esperas ke ni povas vidi tra niaj landlimoj.
Mi plene samopinas kun vi pri tio kaj tre bone memoras la vortojn de mia instruistino en lernejo: "Ne ekzistas bonaj aŭ malbonaj rasoj kaj nacioj, ekzistas nur bonaj aŭ malbonaj homoj". Mi ofte rerigardas la leterojn el multaj landoj, kiuj restis ĉe mi de tempoj kiam interreto ankoraŭ ne ekzistis kaj sur multaj kovertoj estas la fieraj surskriboj: "Esperanto - amikeco trans limoj", "Esperanto - paco kaj frateco sur la tero" kaj similaj. Ankaŭ mi skribis la samajn sur miaj leteroj. Ni faris tion ne nur por propagandi la lingvon, sed ni vere sentis tiam nin ĉiujn geamikoj kaj eĉ gefratoj kvankam ni estis el diversaj kontinentoj, landoj, aĝoj, politiksistemoj ktp. Nuntempe la situacio rimarkeble ŝanĝiĝis. Certe ankoraŭ estas homoj por kiuj Esperanto estas multe pli ol nur lingvo, sed ili jam ofte komencas perdiĝi en la amaso de tiuj, por kiuj ĝi estas nur ilo kaj nenio pli (vivu la racionalismo!). Hodiaŭ ni venis al ekstremo kaj povas vidi kiel la internacian lingvon Esperanto oni komencas uzi por ekbruligi la nacian netoleremon kaj eĉ malamon. Simile al krimuloj kiuj uzas bonajn ilojn, ekzemple martelojn aŭ hakilojn, por mortigo ni komencas uzi Esperanton ne nur por tio, por kio ĝi estis kreita, sed ankaŭ por malaj celoj. Mi tre timas ke plu irante en ĉi tiun direkton ni pereigos kaj Esperanton kaj entute la ideon pri inrenacia lingvo.

Lakiro (Montri la profilon) 2015-marto-13 16:08:24

Nu mi ne dirus tiel kategorie. ridulo.gif
Esperanto ne solvas modernajn problemojn. Ĝi nur helpas kompreni alian vidpunkton kaj iom influi la realecon.
Mavaj homoj celas ŝanĝi politikan situacion por sia profito. Bonaj homoj kontraŭas kaj batalas por la vero. Esperanto estas nur rimedo de disputo en nuna situacio.

Se vi volas kredi ian sekton de esperantistoj-pacifistoj. do vi reale vojeraris. Vi devas iri al SAT kaj fariĝi satanoj. ridulo.gif
Min tre interesas Esperanto kiel rimedo de esprimo de mia vidpunkto en la diskutoj kaj disputoj, sed min ne interesas komuna ideo paroli pri unu temo - Esperanto kaj pacifismo.

Mi batalas por la paco ĝis tiu tempo, kiam neniu minacas al mia patrio. Sed se iu deziros ruze dikti siajn klaŭzojn, mi nepre defendos per Esperanto mian landon malgraŭ ideojn de mem lingvo Esperanto.

Krom tio mi devas rimarki, ke multaj popoloj estas niaj samideanoj. Ekzemple germanoj estas niaj fratoj, poloj, ĉehoj ktp. Sed ekzistas grandega mensogo pri Rusio, kiu gvidas multajn homojn kaj popolojn kontraŭ rusoj. Kaj centro de tiu ĉi mensogo troviĝas en Vaŝingtono. Multaj eŭropaj landoj estas trompitaj pri usona fi-agado. Kaj Rusio gajnos en tiu ĉi rata intrigo.

Fajro_Ruso (Montri la profilon) 2015-marto-13 22:44:34

Lakiro:Esperanto ne solvas modernajn problemojn.
Bedaŭrinde jes, vi pravas, kvankam ĝi estis kreita ĝuste por ilin solvi, almenaŭ kelkajn el ili.
Lakiro:Ĝi nur helpas kompreni alian vidpunkton kaj iom influi la realecon.
Traleginte la multajn fadenojn de ĉi tiu forumo estas tute klare ke ĝi ne helpas kaj des pli nenion influas.
Lakiro:Mavaj homoj celas ŝanĝi politikan situacion por sia profito. Bonaj homoj kontraŭas kaj batalas por la vero. Esperanto estas nur rimedo de disputo en nuna situacio.
Mi jam menciis pri misuzado de diversaj iloj. Ekzemple, per hakilo mortigi homojn estas same oportune kiel per glavo, sed ja estas pli bone se ni uzos ĝin por io utila aŭ eĉ por krei ion belan. Per glavo tion fari ne eblas. Ĉu ne? ridulo.gif
Lakiro:Se vi volas kredi ian sekton de esperantistoj-pacifistoj. do vi reale vojeraris. Vi devas iri al SAT kaj fariĝi satanoj. ridulo.gif
Mi nenie vidis la avertojn ke esperantistoj-pacifistoj aŭ satanoj ne rajtas viziti ĉi tiun forumon kaj skribi sian opinion. ridulo.gif
Lakiro: Min tre interesas Esperanto kiel rimedo de esprimo de mia vidpunkto en la diskutoj kaj disputoj, sed min ne interesas komuna ideo paroli pri unu temo - Esperanto kaj pacifismo.
Se vi volas ke nur tre malmultaj homoj en la mondo eksciu pri via vidpunkto pri diversaj problemoj, miajn gratulojn - vi elektis la ĝustajn lingvon kaj lokon. ridulo.gif Ĉu vi opinias ke milito, malamikeco kaj malamo estas pli taŭgaj temoj por esperantistoj ol Esperanto kaj pacifismo? Ĉu ne ekzistas aliaj temoj kiuj ne disigas nin, sed interproksimigas?
Lakiro:Mi batalas por la paco ĝis tiu tempo, kiam neniu minacas al mia patrio. Sed se iu deziros ruze dikti siajn klaŭzojn, mi nepre defendos per Esperanto mian landon malgraŭ ideojn de mem lingvo Esperanto.
Bonege, defendu, sed nur por komenco komprenu ke per viaj metodoj vi ne defendas Rusion, sed malutilas al ĝi. Per la militemaj kozakaj atakoj kaj per la ŝercaj muzikfilmetoj en la rusa lingvo vi nenion atingos. Ekzistas ja multaj seriozaj materialoj pri Rusio, pri ĝia historio, kulturo, analizaj artikoloj pri nuntempa situacio. Montru ilin kaj tio estos kvankam malgranda, tamen efektiva helpo por nia kara lando.
Lakiro:Krom tio mi devas rimarki, ke multaj popoloj estas niaj samideanoj. Ekzemple germanoj estas niaj fratoj, poloj, ĉehoj ktp. Sed ekzistas grandega mensogo pri Rusio, kiu gvidas multajn homojn kaj popolojn kontraŭ rusoj. Kaj centro de tiu ĉi mensogo troviĝas en Vaŝingtono. Multaj eŭropaj landoj estas trompitaj pri usona fi-agado. Kaj Rusio gajnos en tiu ĉi rata intrigo.
Pri la samideanaj kaj frataj popoloj, ve, vi certe troigas. Laŭ mi, estas nur du popoloj por kiuj la rusoj sendube estis kaj estas fratoj - belorusoj kaj serboj. Ĉiuj aliaj rilatas al ni tute diverse. Ekzemple, la menciitaj de vi poloj en sia plimulto rilatas al la rusoj malbone kaj por tio estas multaj historiaj kaj politikaj kialoj.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2015-marto-13 23:52:54

Ekzistas ŝajne traduko rusa: Вдох-выдох.
En la romano Herta priskribas la spertojn de 17jara knabo kiun oni kaptas kaj transportas al trudlaborejo kie li vivis dum 5 jaroj. Fakte ne estas multaj priskriboj pri unuopaj rusoj krom la estro de la loko kaj pri kelkaj homoj en la najbara vilaĝo - kien Leo Auberg, la ĉefpersono de la romano rajtas iri unu fojon. La vilaĝanoj ne estas kruelaj aŭ sinkoraj sed Leo ne povas vere komuniki kun ili. Foje li ankaŭ priskribas rusinojn kiuj laboras en terpomkampo kie li ankaŭ devas labori sed li ne parolas kun ili. Mi legis la romanon en la germana kaj la lingvaĵo estas tre poema, tre bela, kvankam la historio tristegas. La spertaro iomete mortigas la animon de Leo kaj post lia liberigo li ne povas havi normalan rilaton kun kiu ajn.
Mi ŝatus aldoni ke mi studis la rusan lingvon. Mi aĉetis rusan kuirlibron kaj provis fari kelkajn pladojn. Mi jam kelkfoje manĝis en rusaj restoracioj kaj memkompreneble mi vere ŝatas rusan klasikan muzikon. Mi legis kelkajn rusajn romanojn kaj mi konas/konis kelkajn rusojn. Mi ĉeestis rusan nuptofeston kaj feliĉe ne ebriiĝis tromulte (hehe) malgraŭ la oftegaj drinksalutoj al la feliĉa paro.
En mia opinio Putin estas same malbona kiel Buŝ (la lasta prezidento de Usono, ankaŭ megalomano). Mi kredas ke estonte Rusio havos denove bonajn estrojn.

lagtendisto (Montri la profilon) 2015-marto-14 02:01:56

ustra:Mi supozas, ke oni nomas tion kognitiva disonanco. Tia ridinda neado de realeco memorigas min pri tiamaj germanoj, kiuj firme apogis siajn Führer...
Tiamaj germanaj, kiuj ĉiu unua de majo festema plebas kontraŭ polico, tiuj ne malpli estas ridinda.

Lakiro (Montri la profilon) 2015-marto-14 10:08:05

Fajro_Ruso: Traleginte la multajn fadenojn de ĉi tiu forumo estas tute klare ke ĝi ne helpas kaj des pli nenion influas.
Influas, influas! ridulo.gif Kiam ni silentas, ni mem permesas moki nin.
Kaj kiom vi skribus pri rusia kulturo kaj literaturo, tio neniam ŝanĝos opinion de Robby pri Putin. Li (Kvasnak), ekzemple, estas tre bone informita pri nia arto kaj literaturo, kaj samtempe malamas Rusion. ridulo.gif

Komprenu, ke nia kulturo neniun interesas. En geopolitiko estas nur unu intereso - mono. Kaj pro tio niaj partneroj nin atakos. Rusio estas mava lando ĉar ne fordonas Ukrainion al bestaro.

Fajro_Ruso (Montri la profilon) 2015-marto-14 17:24:45

robbkvasnak:Ekzistas ŝajne traduko rusa: Вдох-выдох.
Mi trovis ĝin sub la titolo "Качели дыхания" kaj nun pli bone imagas pri kio temis. Dankon.

Lakiro:Influas, influas! ridulo.gif
Benitaj la kredantoj estas! ridulo.gif

robbkvasnak (Montri la profilon) 2015-marto-14 17:57:43

Mi ripetas: Nacio ne estas kiel piedpilka teamo. Mi povas ĝui rusan kulturon kaj eble dum la UK mi amikiĝos kun rusoj. Mia opinio pri Putin ne temas pri Rusio. Dum la regado de Buŝ mi ege malŝatis Buŝ sed mi ne translokiĝis. Mi malestimas Netanjahu-on sed mi ne estas kontraŭ Israelo. Mi ege malestimas la ŝtatestron de Florido, Rick Scott - sed mi estas floridano kaj mi ne malŝatas ĉion en Florido. Mi ne ŝatas la anglan kuirarton sed tio ne signifas ke mi malŝatas anglojn ĝenerale. Por Lakira la mundo havas du flankojn: rusa kaj malrusa. Hundoj nur konas du aĵojn: manĝeblaj kaj nemanĝeblaj. Mi povas nuancumi.

Fuzzy (Montri la profilon) 2015-marto-14 18:37:21

robbkvasnak:Mi ripetas: Nacio ne estas kiel piedpilka teamo. Mi povas ĝui rusan kulturon kaj eble dum la UK mi amikiĝos kun rusoj. Mia opinio pri Putin ne temas pri Rusio. Dum la regado de Buŝ mi ege malŝatis Buŝ sed mi ne translokiĝis. Mi malestimas Netanjahu-on sed mi ne estas kontraŭ Israelo. Mi ege malestimas la ŝtatestron de Florido, Rick Scott - sed mi estas floridano kaj mi ne malŝatas ĉion en Florido. Mi ne ŝatas la anglan kuirarton sed tio ne signifas ke mi malŝatas anglojn ĝenerale. Por Lakira la mundo havas du flankojn: rusa kaj malrusa. Hundoj nur konas du aĵojn: manĝeblaj kaj nemanĝeblaj. Mi povas nuancumi.
Vi jam duan fojon skribas ke opinias ke tiuj, kiuj rilatas al sia nacio alie ol vi, ne estas homoj. Kial vi tiom timas ulojn kun alia mondkoncepto, ol la via? Ĉu vi opinias vian vidpunkton pri vera patriotismo unusola prava? Eble vi provu lerni kun respekto rigardi homojn de aliaj kulturoj.
Komprenu, ke senigi alilandanojn de homeco estas t.n. demonigo de la malamiko, necesa paŝo en preparigo de la propra civitanaro al granda milito.

Reen al la supro