Naar de inhoud

La Plej Bona Retbabilejo

door bosredsox24, 6 maart 2015

Berichten: 2

Taal: Esperanto

bosredsox24 (Profiel tonen) 6 maart 2015 03:42:47

Mi demandis pri retbabilejon en la lernu.net babilejo kaj iu proponis retbabilejo.net. Mi iom uzis ĝin, sed neniu ofte ĉeestis. Mi tre scivolas kiu estas la plej bona retbabilejo, ĉu tia ekzistas.

Tempodivalse (Profiel tonen) 6 maart 2015 03:55:34

bosredsox24:Mi demandis pri retbabilejon en la lernu.net babilejo kaj iu proponis retbabilejo.net. Mi iom uzis ĝin, sed neniu ofte ĉeestis. Mi tre scivolas kiu estas la plej bona retbabilejo, ĉu tia ekzistas.
La kanalo ##esperanto ĉe freenode.net estas, laŭ mia scio, unu el la plej aktivaj EO-lingvaj retbabilejoj. Lasttempe mi ĉeestas tie preskaŭ ĉiutage, kaj mi povas atesti, ke oni povas trovi kunparolantojn (kaj spertulojn kaj komencantojn) tie sufiĉe facile.

Se vi ne havas babilejo-klienton, vi povas eniri tien per ĉi tiu ligilo: http://webchat.freenode.net/ Simple entajpu "##esperanto" en la linion "Channels" kaj uzantnomon en la linion "Username".

Terug naar boven