Vai all’indice

Kiu kurso post Ana Pana?

di traubenschorle, 07 marzo 2015

Messaggi: 7

Lingua: Esperanto

traubenschorle (Mostra il profilo) 07 marzo 2015 11:50:04

Kiun kurso vi absolvis post Ana Pana kaj kial?

mschmitt (Mostra il profilo) 07 marzo 2015 12:30:37

Ha, mi estas la unua balotinto. ridulo.gif Post "Ana Pana", mi faris la kurson "Ana Renkontas". Poste mi komencis la kurson "Kio okazas" sed ne finis ĝin.

raffadalbo (Mostra il profilo) 08 marzo 2015 16:01:44

mschmitt:Post "Ana Pana", mi faris la kurson "Ana Renkontas". Poste mi komencis la kurson "Kio okazas" sed ne finis ĝin.
Ankaŭ mi faris "Ana Pana", "Ana Renkontas" kaj "Kio Okazas", sed nun mi konsilus al la komencantoj, post "Ana Pana", "Gerda Malaperis". Sed estas nur ideo, mi ne estas certa... ridulo.gif

Christa627 (Mostra il profilo) 12 marzo 2015 21:25:21

traubenschorle:Kiun kurso vi absolvis post Ana Pana kaj kial?
Mi ne certas, kion vi volas diri per "absolvi":
"1. pardoni kaj nuligi la pekojn de iu; 2. figure: deklari iun senkulpa"

Mi ne pensis, ke la kurso estas kulpa, do...

Kiam mi faris la kursojn, mi faris plejparte laŭ la ordo en la listo de kursoj; mi faris la unuan parton de Ana Pana antaŭ ol fari Bildoj kaj Demandoj, sed krom tio sekvis la ordon de la listo.

Bildoj kaj Demandoj
Ana Pana
Mi Estas Komencanto (kiun mi tre ĝuis)
La Puzlo Esperanto (kiun mi neniam finis)

Mi ne memoras, ĉu mi faris Jen Nia IJK antaŭ ol fari Ana Renkontas, aŭ AR antaŭ ol Jen Nia IJK. Sed mi memoras, ke mi faris Gerda Malaperis! poste, kaj finis per Kio Okazas? (kiun mi ankaŭ tre ĝuis).

Tiu ordo ŝajnis funkcii bone, sed mi pensas, ke ne tre gravas la ordo, krom ke oni ne faru Ana Renkontas antaŭ ol Ana Pana.

Sunjo (Mostra il profilo) 12 marzo 2015 21:58:57

Christa627:
traubenschorle:Kiun kurso vi absolvis post Ana Pana kaj kial?
Mi ne certas, kion vi volas diri per "absolvi":
"1. pardoni kaj nuligi la pekojn de iu; 2. figure: deklari iun senkulpa"

Mi ne pensis, ke la kurso estas kulpa, do...
"Kulpas" la lernu-vortaro. Se vi tradukas per ĝi la germanan vorton "absolvieren" vi ricevas "absolvi". La inversa traduko de "absolvi" ĝustas kaj ne proponas "absolvieren".

vortaro.net jam avertas
Malĝusta estas la uzo de «absolvi» anst. «plenumi» (kurson), «fini» (studadon), «sukcese trapasi» (ekzamenon).

Rugxdoma (Mostra il profilo) 15 marzo 2015 23:51:11

Sunjo:"Kulpas" la lernu-vortaro. Se vi tradukas per ĝi la germanan vorton "absolvieren" vi ricevas "absolvi". La inversa traduko de "absolvi" ĝustas kaj ne proponas "absolvieren".

vortaro.net jam avertas
Malĝusta estas la uzo de «absolvi» anst. «plenumi» (kurson), «fini» (studadon), «sukcese trapasi» (ekzamenon).
Ankaŭ por svedoj la vorto absolvi estas trompema amiko. La sveda absolvera havas la saman signifon kiel la germana absolvieren.

lagtendisto (Mostra il profilo) 16 marzo 2015 05:49:20

Christa627:Mi Estas Komencanto (kiun mi tre ĝuis)
Ŝajnas, ke ĉefe tiu kurso celas esti preparo por partoprenu ĉe sia unu 'vizaĝo-al-vizaĝo'-renkontiĝo*. Sed mi ankaŭ tre ŝatas tion kurson. Voĉo de vira parolanto sonas tre belasonorata kaj motivatiga.

*Kiel plu esperanta, oni povus esprimi anglan ideon de 'face-to-face'?

Torna all’inizio