Contribuții/Mesaje: 5
Limbă: Esperanto
CrushTAC (Arată profil) 7 martie 2015, 20:38:32
Estas la unua fojo, ke mi faras ĉi tion (t.e., tradukon de videoludo), sed mi havas iom da sperto pri la programado de ĉi tiaj ludoj. Mi nur timas, ke mia esperanto nivelo ne estas sufiĉe bona por fini la tradukon kaj ĝi havus multe da eraroj. Mi ne scias, ĉu ĉi tiu ideo interesas ankaŭ al aliaj homoj. Kaj eble jam ekzistas videoludoj esperantigitaj!
Se vi interesiĝas pri ebla kunlaboro aŭ vi havas sperton pri la traduko de videoludoj kaj povas doni al mi kelkajn konsiletojn, bonvolu komuniki kun mi! Por fari la malsuban tradukon, mi uzis la jam disasemblitan version troveblan ĉi tie:
https://github.com/iimarckus/pokered
...ĉar mi jam scias la asemblan lingvon de la z80. Mi ne scias, kiel aliaj homoj kaj grupoj faras siajn tradukaĵojn.
Laŭ mi, la esperantigado de videoludoj estus bona maniero por kreskigi la lingvon. Krome, multaj el ni jam ŝatas ludi videoludojn, kaj ludi esperante estus eĉ pli interese!
vikungen (Arată profil) 7 martie 2015, 21:24:31
CrushTAC:Mi pensis pri ĉi tio antaŭ kelkaj tagoj kiam oni sciigis al mi pri la multaj grupoj ĉinaj, kiuj tradukas novajn videoludojn, kiujn ne ricevos oficialan ĉinigitan tradukon. Mia ideo estas, ke oni povus fari ion similan por esperantigi novajn kaj malnovajn videoludojn. Ekzemple, mi komencis traduki la version bluan de Pokémon:Bonega ideo! Mi ĝoje atendos vian tradukon.
Estas la unua fojo, ke mi faras ĉi tion (t.e., tradukon de videoludo), sed mi havas iom da sperto pri la programado de ĉi tiaj ludoj. Mi nur timas, ke mia esperanto nivelo ne estas sufiĉe bona por fini la tradukon kaj ĝi havus multe da eraroj. Mi ne scias, ĉu ĉi tiu ideo interesas ankaŭ al aliaj homoj. Kaj eble jam ekzistas videoludoj esperantigitaj!
Se vi interesiĝas pri ebla kunlaboro aŭ vi havas sperton pri la traduko de videoludoj kaj povas doni al mi kelkajn konsiletojn, bonvolu komuniki kun mi! Por fari la malsuban tradukon, mi uzis la jam disasemblitan version troveblan ĉi tie:
https://github.com/iimarckus/pokered
...ĉar mi jam scias la asemblan lingvon de la z80. Mi ne scias, kiel aliaj homoj kaj grupoj faras siajn tradukaĵojn.
Laŭ mi, la esperantigado de videoludoj estus bona maniero por kreskigi la lingvon. Krome, multaj el ni jam ŝatas ludi videoludojn, kaj ludi esperante estus eĉ pli interese!
CrushTAC (Arată profil) 8 martie 2015, 09:53:19
https://translate.zanata.org/zanata/project/view/e...
Rangel_Castro (Arată profil) 16 martie 2015, 01:15:25
Mi ankaŭ ŝatas ludojn. Mankas videoludoj en esperantujo. Via laboro estas bonega!
El kiu lingvo vi tradukas? Ĉu el la japana aŭ el la angla? Estus plej bone traduki el la originala lingvo (japana). xD
Blua_Monto (Arată profil) 13 martie 2021, 05:13:36