Đi đến phần nội dung

Esperantigo de videoludoj

viết bởi CrushTAC, Ngày 07 tháng 3 năm 2015

Tin nhắn: 5

Nội dung: Esperanto

CrushTAC (Xem thông tin cá nhân) 20:38:32 Ngày 07 tháng 3 năm 2015

Mi pensis pri ĉi tio antaŭ kelkaj tagoj kiam oni sciigis al mi pri la multaj grupoj ĉinaj, kiuj tradukas novajn videoludojn, kiujn ne ricevos oficialan ĉinigitan tradukon. Mia ideo estas, ke oni povus fari ion similan por esperantigi novajn kaj malnovajn videoludojn. Ekzemple, mi komencis traduki la version bluan de Pokémon:
externalImage.png
externalImage.png
externalImage.png
externalImage.png
externalImage.png

Estas la unua fojo, ke mi faras ĉi tion (t.e., tradukon de videoludo), sed mi havas iom da sperto pri la programado de ĉi tiaj ludoj. Mi nur timas, ke mia esperanto nivelo ne estas sufiĉe bona por fini la tradukon kaj ĝi havus multe da eraroj. Mi ne scias, ĉu ĉi tiu ideo interesas ankaŭ al aliaj homoj. Kaj eble jam ekzistas videoludoj esperantigitaj!

Se vi interesiĝas pri ebla kunlaboro aŭ vi havas sperton pri la traduko de videoludoj kaj povas doni al mi kelkajn konsiletojn, bonvolu komuniki kun mi! Por fari la malsuban tradukon, mi uzis la jam disasemblitan version troveblan ĉi tie:
https://github.com/iimarckus/pokered
...ĉar mi jam scias la asemblan lingvon de la z80. Mi ne scias, kiel aliaj homoj kaj grupoj faras siajn tradukaĵojn.

Laŭ mi, la esperantigado de videoludoj estus bona maniero por kreskigi la lingvon. Krome, multaj el ni jam ŝatas ludi videoludojn, kaj ludi esperante estus eĉ pli interese!

vikungen (Xem thông tin cá nhân) 21:24:31 Ngày 07 tháng 3 năm 2015

CrushTAC:Mi pensis pri ĉi tio antaŭ kelkaj tagoj kiam oni sciigis al mi pri la multaj grupoj ĉinaj, kiuj tradukas novajn videoludojn, kiujn ne ricevos oficialan ĉinigitan tradukon. Mia ideo estas, ke oni povus fari ion similan por esperantigi novajn kaj malnovajn videoludojn. Ekzemple, mi komencis traduki la version bluan de Pokémon:
externalImage.png
externalImage.png
externalImage.png
externalImage.png
externalImage.png

Estas la unua fojo, ke mi faras ĉi tion (t.e., tradukon de videoludo), sed mi havas iom da sperto pri la programado de ĉi tiaj ludoj. Mi nur timas, ke mia esperanto nivelo ne estas sufiĉe bona por fini la tradukon kaj ĝi havus multe da eraroj. Mi ne scias, ĉu ĉi tiu ideo interesas ankaŭ al aliaj homoj. Kaj eble jam ekzistas videoludoj esperantigitaj!

Se vi interesiĝas pri ebla kunlaboro aŭ vi havas sperton pri la traduko de videoludoj kaj povas doni al mi kelkajn konsiletojn, bonvolu komuniki kun mi! Por fari la malsuban tradukon, mi uzis la jam disasemblitan version troveblan ĉi tie:
https://github.com/iimarckus/pokered
...ĉar mi jam scias la asemblan lingvon de la z80. Mi ne scias, kiel aliaj homoj kaj grupoj faras siajn tradukaĵojn.

Laŭ mi, la esperantigado de videoludoj estus bona maniero por kreskigi la lingvon. Krome, multaj el ni jam ŝatas ludi videoludojn, kaj ludi esperante estus eĉ pli interese!
Bonega ideo! Mi ĝoje atendos vian tradukon. ridulo.gif

CrushTAC (Xem thông tin cá nhân) 09:53:19 Ngày 08 tháng 3 năm 2015

Dankon! Kaj se vi aŭ iu alia povas helpi kun la tradukado aŭ korekti la mian, estus grandega helpo. Mi estas novulo kun ĉi tiaj aferoj, sed mi trovis retejon, kiu ebligas la retan kunlaboran tradukon de tekstoj, do mi alŝutos la tekstojn tien se oni volas rigardi aŭ helpi kun la tradukado:
https://translate.zanata.org/zanata/project/view/e...

Rangel_Castro (Xem thông tin cá nhân) 01:15:25 Ngày 16 tháng 3 năm 2015

Saluton! Mi iam celis traduki tiun ludon en esperanton sed mi ne sciis multe pri programado, do fine mi rezignis. hehe
Mi ankaŭ ŝatas ludojn. Mankas videoludoj en esperantujo. Via laboro estas bonega!

El kiu lingvo vi tradukas? Ĉu el la japana aŭ el la angla? Estus plej bone traduki el la originala lingvo (japana). xD

Blua_Monto (Xem thông tin cá nhân) 05:13:36 Ngày 13 tháng 3 năm 2021

Tradukadoj de videoludoj sonas kiel tre amuza por mi. Ĉu la projekto ankoraŭ daŭras, aŭ ĉu ĝi estis rezignita iam?

Quay lại