ไปยังสารบัญ

Gratulojn al ĉiuj virinoj!

จาก al_lastor, 8 มีนาคม 2015

ข้อความ 6

ภาษา: Esperanto

al_lastor (แสดงโปรไฟล์) 8 มีนาคม 2015, 08:16:28

Mi gratulas ĉiujn virinojn okaze de la internacia ina tago. Estu feliĉaj niaj amatinoj, estu ĉiam tiel belaj kiel nun. Kaj memoru, ke ni ĉiam amas vin.
Ĉiojn bonajn al vi!

Sunjo (แสดงโปรไฟล์) 8 มีนาคม 2015, 11:13:45

La esenco de la Virina Tago estas klare atentigo pri la egalrajteco de viroj kaj virinoj kaj malbona situacio de la virinoj en la mondo, kaj ne simpla afablumado al “la pli bela sekso”.
Trovita en leginda artikolo: http://parenteze.net/2015/virina-tago/

Dua leginda blogaĵo: https://egalecen.wordpress.com/2015/03/06/forgesu-...

COUARAIL (แสดงโปรไฟล์) 8 มีนาคม 2015, 13:57:26

Sunjo:
Trovita en leginda artikolo: http://parenteze.net/2015/virina-tago/

Dua leginda blogaĵo: https://egalecen.wordpress.com/2015/03/06/forgesu-...
Interesaj ligiloj, dankon!

vejktoro (แสดงโปรไฟล์) 9 มีนาคม 2015, 06:39:22

Jes, mi kredas ke la fakto ke viro trovas virinojn belaj estas ekzakte la kialo por la Virina Tago!

Ve ve ve! La punkto estas ke ili estus egalaj homoj; siaj beleco aŭ malbeleco aŭ 'kareco' estas la pli nevolata aspekto! La ideo estas ke ili havas valoron ekstere de iliaj seksallogoj por la kompatinda viro.

Por mi almenaŭ, 'gratuloj pri via beleco kaj amo-ebleco' estas ekzakte la malestimigaĉo ke la Virina Tago kontraŭe staras.

Mi ne klakis la ligilojn do pardonu min se mi diras la diritan.

Fuzzy (แสดงโปรไฟล์) 9 มีนาคม 2015, 18:58:03

vejktoro:Jes, mi kredas ke la fakto ke viro trovas virinojn belaj estas ekzakte la kialo por la Virina Tago!

Ve ve ve! La punkto estas ke ili estus egalaj homoj; siaj beleco aŭ malbeleco aŭ 'kareco' estas la pli nevolata aspekto! La ideo estas ke ili havas valoron ekstere de iliaj seksallogoj por la kompatinda viro.

Por mi almenaŭ, 'gratuloj pri via beleco kaj amo-ebleco' estas ekzakte la malestimigaĉo ke la Virina Tago kontraŭe staras.

Mi ne klakis la ligilojn do pardonu min se mi diras la diritan.
Eble vi pravas, sed miaj konataj virinoj ofendiĝus, se mi gratulus ilin pri tio, ke ili simple estas inseksaj egalrajtaj homoj, sed ne pri tio, ke ili estas plej belaj kaj allogaj estaĵoj inter egalrajtaj homoj ridulo.gif (kiuj ili vere estas)

novatago (แสดงโปรไฟล์) 9 มีนาคม 2015, 22:02:18

vejktoro:Jes, mi kredas ke la fakto ke viro trovas virinojn belaj estas ekzakte la kialo por la Virina Tago!
Opinii virinon (aŭ viron) belan rilatas nenion al Tago por virinoj. Tio estas nur opinii kaj oni neniel senrajtigas homon pro opinii ulon bela.

Ĝis, Novatago.

กลับไปด้านบน