У садржају

„ajn“

од Nightflush, 13. март 2015.

Поруке: 7

Језик: Esperanto

Nightflush (Погледати профил) 13. март 2015. 14.22.08

Mi havas demandon: Kiam oni uzu la vorton „ajn“?

Ŝajnas al mi, ke la vorto ofte estas uzita en tradukoj el la angla por vortoj „however“, „whatever“ ktp. Ĉu mi pravas?

La tabelvortoj, kiuj komencas per „i-“ jam estas nedeterminita; do kial oni bezonas „ajn“?

DuckFiasco (Погледати профил) 13. март 2015. 16.57.50

Ĝi estas insista vorto, kiel "eĉ", por atentigi la nedifinitecon de io. Ĝi estas utilinda vorto, kaj la Reta Vortaro enhavas plurajn bonajn ekzemplojn ridulo.gif

Ofte, simpla anstataŭigo de ĉiu/ĉia/ktp ne eblas: "la spertaj esperantistoj skribas per stilo preskaŭ simila, al kiu ajn nacio ili apartenas."

sudanglo (Погледати профил) 14. март 2015. 14.35.32

Angla ekvivalento de iu ajn estas eble 'anybody at all', kaj iu X-o ajn respondas al 'any X at all'.

Daŭrigu la vojon, malpermesite estas al mi enlasi iun ajn
Ili venu, venu iu ajn, mi ne timas
Por Marksisto ne povas esti iu ajn hezito
ŝi iris, kien ŝi deziris, sen iu ajn malhelpo


Kaj sen 'ajn':

Mi komprenas, diris iu, ke oni povis ....
Sed kiam denove iu preteriris al la preĝejo, ...
"Kioma horo estas, gardisto?" demandis iu pasanto
Tamen iun vojon oni devis elekti

Rugxdoma (Погледати профил) 14. март 2015. 21.38.31

sudanglo:Angla ekvivalento de iu ajn estas eble 'anybody at all', kaj iu X-o ajn respondas al 'any X at all'.

Daŭrigu la vojon, malpermesite estas al mi enlasi iun ajn
Ili venu, venu iu ajn, mi ne timas
Por Marksisto ne povas esti iu ajn hezito
ŝi iris, kien ŝi deziris, sen iu ajn malhelpo


Kaj sen 'ajn':

Mi komprenas, diris iu, ke oni povis ....
Sed kiam denove iu preteriris al la preĝejo, ...
"Kioma horo estas, gardisto?" demandis iu pasanto
Tamen iun vojon oni devis elekti
Ĉu la angla uzas la kontraston some - any por esprimi la distingon inter ui kaj iu ajn?

Duko (Погледати профил) 15. март 2015. 09.59.30

Jes.
Vizitu min iam. Sed ne iam ajn, mi dormas posttagmeze.
Visit me some time. But not any time, I sleep in the afternoon.

sudanglo (Погледати профил) 15. март 2015. 12.02.52

Ruĝdoma, vi pravas supozante ke estas iu konflikto en signifo inter 'some' kaj 'ajn'. Sed la angla ankaŭ uzas 'any', kie en Esperanto oni ne uzus ajn.

'Any' estas tute normale uzata en demandaj kaj negativaj frazoj por signifi ne-difiniteco sen la emfaza kvalito de 'ajn'.

Did anyone see you - Ĉu iu vidis vin.

Tamen estas iu imbriko inter la uzo de ajn en Esp. kaj la uzo de 'any' en la angla.

Any child knows that - Iu ajn infano scias tion.

Ĉar ŝajnis al ni, ke fari iun ajn decidon, estas tro frue. Tie vi povas diri angle 'any'

vmel (Погледати профил) 16. март 2015. 14.50.16

Mi ne regas la anglan, do sentas "ajn" per interna lingva sento de Esperanto. Fakte, eĉ malfacilas klarigi...

iam tiu vorto estas emfaza. "Voku iun!" - iun nedifinitan personon.
"Voku iun ajn!" - almenaŭ iun, ne gravas kiun, sed iu ja nepre bezonatas tuj.

Iam - oni prave menciis - la diferenco estas nuanca.
"iam" - en nedifinita tempo, sed kun iaj limigoj (ekz. ne nokte, ks.), "iam ajn" - sen limigoj.

Ankaŭ "iu ajn" povas signifi "nepre troviĝas iu, kiu...": iu ajn scias tion.

Вратите се горе