Mergi la conținut

Roskilde-festivalo

de Elianto, 15 martie 2015

Contribuții/Mesaje: 1

Limbă: Esperanto

Elianto (Arată profil) 15 martie 2015, 18:07:01

La Roskilde-festivalo estas la plej granda muzikfestivalo de norda Eŭropo kun ĉirkaŭ 110000 partoprenantoj; kaj vi, kiel esperantisto, povas al ĝi partopreni senpage!

FestoKlubo kaj la Dana Esperantista Junulara Organizo organizas Esperanto-aranĝon kadre de la Roskilde-festivalo; laborante volontule dum la tuta festivalo, ili obtenas bazejon kun sofoj kaj tendojn, kaj la povon gastigi aliajn esperantistojn. Vi kiel volontulo laboros kun ni, kvarfoje 8 horojn, do 32 horojn dum la tuta semajno, kaj ni kune festos kaj ĝuos la muzikon.

Ĉi-jare la Roskilde-festivalo okazos de la 27-a de junio ĝis 4-a de julio 2015 en Roskilde (Danujo).

Retpaĝo de la arango: Roskilde-festivalo
Fejsbukpaĝo: Roskilde-festivalo en Fejsbuko

Înapoi mai sus