去目錄頁

Ĉu la Esperanto NE havas propedeŭtikan valoron?

Elianto, 2015年3月17日

讯息: 38

语言: Esperanto

kaŝperanto (显示个人资料) 2015年3月26日下午11:15:00

Elhana2:
kaŝperanto:dum la unua jaro de hispanlingvoinstruado ni lernis eble kiel diri "el cielo es azul", ĉar ĝi estis sur kartoj, kiujn ni devis enmemorigi.
La nura aĵo kiun tio signifas estas ke vi havis fekan lingvokurson. La latinidaj lingvoj ne estas tiel pli malfacilaj ol Esperanto por plilongigi la lernado je paro da monatoj.
Ha, mi estis eble nur sep aŭ ok-jaraĝa dum mia unua kurso. Certe plenkreskuloj povas pli facile kaj rapide plialtigi, sed laŭ mia memoro la Esperanta eksplorado estis de junuloj kiuj lernis la unuan fremdlingvon.

Mi forte dubas ke iu ajn malpli aĝa ol 15 jaroj pli-malpli povas uzi la hispanan tiom bone kiel Esperanton. La problemoj kun konjugacioj kaj malregularaĵoj ankoraŭ malŝparas tempon, kaj tiaj junuloj ne tiom zorgas pri malregularaj verboj kaj pluraj konjugacioj. La instruisto/faranto de la studo diris en la TED parolado ke la geknaboj eĉ parolis Esperante en la unua jaro.

vejktoro (显示个人资料) 2015年3月27日上午4:12:41

Christa627: Ĉu la rusa estas hindeŭropa lingvo?
Jes.

vejktoro (显示个人资料) 2015年3月27日上午4:22:29

Elhana2:Vi pravas en tio, ke infanoj ne povas lerni fremdlingvojn sukcese.
Mi tute ne komprenas tiun ĉi deklaron - fakte, infanoj lernas lingvojn nature.. oni nur devas paroli kunkune. Gramatikaj ekzercoj ne endas.

Bonvolu, ekspliki.

vejktoro (显示个人资料) 2015年3月27日上午5:07:00

Elhana2: Ni parolas pri FREMDlingvoj en lernejoj kaj kursoj.
Jes, mi scias ke vi parolas pri FREMDlingvoj, dankon.

Oni nur devas paroli al la infanoj FREMDlingve en lernejoj.

Sxak (显示个人资料) 2015年3月27日上午6:26:46

Interalie: Ĉu iu vidis (konversaciis voĉe aŭ rete) tiujn lernejanojn, pri kiuj temas en la artikolo, kiu asertas pri la propedeŭtika valoro de Eo?
Ĉu ili vere ekzistas?

vejktoro (显示个人资料) 2015年3月27日上午7:06:01

Elhana2:
vejktoro:Oni nur devas paroli al la infanoj FREMDlingve en lernejoj.
Se vi al la infanoj fremdlingve parolas, ili nenion komprenos. La maximumo de tio kion infanoj en lernejo lerni povas, estas la cento da vortoj kaj kelkaj parkerigintaj frazoj. Oni ne povas iun lingvon lerni per 2-3 horoj da prezentado semajne.
Vi malpravas.

Tamen, 2-3 horoj ĉiu semajno ne vere sufiĉas - nek por infanoj, nek por plenkreskuloj. Sed, se oni daŭrigas la instruon, la infanoj pli facile lernos. Komprenebla, la stilo de instruado malsamas inter la agoj. Estas tre pli facile instrui junulojn dum la tri horoj.. oni nur devas paroli. Do mi jam ne komprenas la deklaron.

Sxak: la propedeŭtika valoro de Eo? Ĉu ili vere ekzistas?
Ĝenerale, kun ĉiu lingvo lernita, la lernado de lingvoj igas pli facila. Ne gravas la lingva familio. Do, oni povas pli rapide lerni esperanton, kaj pro tiu povas pli rapide adicii al, aŭ pligrandigi onian lingvo-lernemon.

Sxak (显示个人资料) 2015年3月27日上午7:51:53

vejktoro:
Sxak: la propedeŭtika valoro de Eo? Ĉu ili vere ekzistas?
Ĝenerale, kun ĉiu lingvo lernita, la lernado de lingvoj igas pli facila. Ne gravas la lingva familio. Do, oni povas pli rapide lerni esperanton, kaj pro tiu povas pli rapide adicii al, aŭ pligrandigi onian lingvo-lernemon.
Kion tio signifas?

Mi ripetas mian demandon:
Ĉu iu vidis (konversaciis voĉe aŭ rete) tiujn lernejanojn, pri kiuj temas en la artikolo, kiu asertas pri la propedeŭtika valoro de Eo?
Ĉu ili vere ekzistas?

vejktoro (显示个人资料) 2015年3月27日上午8:23:09

Sxak:Kion tio signifas?
Signifas ekzakte kion, tio mi diris. Ĉu vi pensas ke mi ne volas diri kion mi diras?

Mi kredas ke el tiu venas la ideon. Ne ekzistas nova pristudo. Maljunajn asertojn oni ne povas demonstri. Mi ripetas mian respondon: ja ŝajnas ke lernado asistas lernadon.

La propedeŭtika valoro estas ke la paŝo estas pli facila (ol aliaj lingvaj paŝoj).

Ne estas oficiala dokumento, sed voĉe, mi aŭdis kaj spertis ke la valoro staras, kaj rete ĉi tie je Lernu (lernejo) oni same trovas.

Sxak (显示个人资料) 2015年3月27日上午8:27:17

vejktoro:
Sxak:Kion tio signifas?
Signifas ekzakte kion, tio mi diris. Ĉu vi pensas ke mi ne volas diri kion mi diras?
Aŭ vi ne kapablas kompreni mian demandon (kio estas tre kredebla, ĉar vi ŝajne apartenas al tiu rusia movado ) aŭ vi intence kaŝas mian demandon

Do mi povas konkludi, nek vi kaj nek iu el viaj konatoj eĉ iam vidis tiujn lernantojn

Ĉu ili vere ekzistas?

Elhana2 (显示个人资料) 2015年3月27日上午9:01:32

Sxak:Ĉu ili vere ekzistas?
Mi dubegas pri tio: malmultaj eksperimentojn sur infanoj permesus.

回到上端