Al contingut

Ĉu la Esperanto NE havas propedeŭtikan valoron?

de Elianto, 17 de març de 2015

Missatges: 38

Llengua: Esperanto

kaŝperanto (Mostra el perfil) 27 de març de 2015 14.44.54

Elhana2:
vejktoro:Oni nur devas paroli al la infanoj FREMDlingve en lernejoj.
Se vi al la infanoj fremdlingve parolas, ili nenion komprenos. La maximumo de tio kion infanoj en lernejo lerni povas, estas la cento da vortoj kaj kelkaj parkerigintaj frazoj. Oni ne povas iun lingvon lerni per 2-3 horoj da prezentado semajne.
Do, kiel la lernado de vortoj kaj parkerigintaj frazoj helpus la infanojn lerni aliajn lingvojn? Se infanoj ne vere povas lerni la lingvon mem, tiam ili certe alportus nenion al alia lingvo. Sed la esplorado fakte montris ke ili ja gajnis ian avantaĝon lerninte Esperanton.

Laŭ la angla Vikipedia artikolo, iuj de la esploroj komenciĝis kun okjaraĝuloj kaj daŭris dum 2 jaroj, post kiam la studentoj komencis lernadon de la celata lingvo. Antaŭ 2-3 jaroj la studentoj kiuj lernis Esperanton atingis la nivelon de la aliaj studentoj, kaj poste ili preterpasis la aliajn studentojn.

vejktoro (Mostra el perfil) 27 de març de 2015 15.06.20

Sxak: (kio estas tre kredebla, ĉar vi ŝajne apartenas al tiu rusia movado )
???!

vejktoro (Mostra el perfil) 27 de març de 2015 20.21.38

Sxak:Aŭ vi ne kapablas kompreni mian demandon ... aŭ vi intence kaŝas mian demandon
Relegu mian unuan mesaĝon - mi ne citis vian tutan demandon.
Mi neniam respondis rekte al via demando. Mi nur interparolis pri la temo. Pardonu, mi ne sciis ke mi pekis.

Eble baldaŭ, la brita 'Springboard to languages' havos novajn rezultojn kaj lernantojn.

Tie (ŝajnas ke la retejo ne estas legebla esperante)

kaŝperanto:... kiel la lernado de vortoj kaj parkerigintaj frazoj helpus la infanojn lerni aliajn lingvojn?
Mi jam diris ke oni ne instruas lingvojn al infanojn same kiel al plenaĝuloj.
Se infanoj ne vere povas lerni la lingvon mem, tiam ili certe alportus nenion al alia lingvo.
Sed ili povas tre bone lerni.
Sed la esplorado fakte montris ke ili ja gajnis ian avantaĝon lerninte Esperanton.
Mia punkto estas ke la tria lingvo estas pli facile lernata ol la dua. Tiu fakto estas pli bone esplorata ol la kazo de esperanto nur. Do, la valoro de Eo ne rilatas al iu mirinda eco de Eo. La valoro estas ke oni povas lerni Eo pli rapide; oni akirus la dua lingvo pli facile; do la tria.

Eble aliaj gramatikaj nekompleksaj lingvoj kiel kreoloj povas servi same kiel la dua lingvo.

PS, mi ne certas sed mi kredas ke la Vikipedia artikolo temas pri tre malnova studo.

vejktoro (Mostra el perfil) 28 de març de 2015 3.10.13

Elhana2:Κelkaj konkretaj demandoj:
Kiel Esperanto povas helpi min tralabori kun lernantoj:
a) la verbon 'esti', kiun devas esti nepre uzata;
b) la 50 regulojn de uzo de artikolo?
c) la ĝustan aranĝon de demandaj frazoj?
Tiuj estas la fundamento de gramatiko de okcidentaj lingvoj.
Kio?

kaŝperanto (Mostra el perfil) 30 de març de 2015 16.32.08

vejktoro:
Mia punkto estas ke la tria lingvo estas pli facile lernata ol la dua. Tiu fakto estas pli bone esplorata ol la kazo de esperanto nur. Do, la valoro de Eo ne rilatas al iu mirinda eco de Eo. La valoro estas ke oni povas lerni Eo pli rapide; oni akirus la dua lingvo pli facile; do la tria.
Jes, do tiele Esperanto havas pli da propedeŭtika valoro ol aliaj lingvoj. Se vi agnoskas ke ĝi pli rapide lerneblas, tiam vi ankaŭ rekte agnoskas ke ĝi pli taŭgas kiel instruilo. La esploroj ne celis pruvi ke Esperanto havas magiajn ecojn, kiuj plibonigas la lingvokapablojn de lernantoj. Ne gravas kiel Esperanto helpas lernadon de alia lingvo, nur ke ĝi helpas.

Ankaŭ, pruvi ke Esperanto estas pli facile lernebla estas samkiel pruvi ke du fajroj pli varmas ol unu. Certe estas aliaj eĉ pli facilaj lingvoj, sed Esperanto havas multe da verkoj kaj aliaj rimedoj, kiujn la aliaj lingvoj ne havas.

vejktoro:
PS, mi ne certas sed mi kredas ke la Vikipedia artikolo temas pri tre malnova studo.
Jes, sed ekde kiam faras sencon nei la rezultojn de esploroj pro iliaj aĝoj? Certe iuj de la esploroj ne bonas, sed ĉiuj?

robbkvasnak (Mostra el perfil) 30 de març de 2015 19.19.03

Mi lernis pri gramatiko pere de la latina lingvo, kion mi devis studi dum kvar jaroj. Mi havis ĉiam bonajn notojn SED mi ege malŝatis ĝin (la latinan lingvon) kaj hodiaŭ mi preskaŭ nenion povas diri en ĝi. Do la latina lingvo ja havis por mi propedeutikan valoron sed fakte nenion alian. Mi tedis dum 4 jaroj dum tiuj horoj de lernado por neniu rezulto. uf! Mi instruas la anglan ĉi tie ekde multaj jaroj. Mi vidis ke ja ekzistas studentoj kiuj uzas multon tempon por studi sed ne povas korekte uzi la lingvon. Mi ne scias ĉu la angla lingvo havas por ili propedeŭtikan valoron aŭ ne sed ili devas uzi ĝin ĉiutage ĉar ni loĝas en Usono sed ili ne bone lernas ĝin. Mi observis la lernadon de Esperanto ĉe kelkaj homoj. Ili pli rapide akiris Esperanton ol tiuj kiuj studas la anglan. Mi neniam faris sciencan esploron pri tio sed tiaj miaj observoj.

kaŝperanto (Mostra el perfil) 30 de març de 2015 20.36.47

Elhana2:
kaŝperanto:tiele Esperanto havas pli da propedeŭtika valoro ol aliaj lingvoj.
Mi tri konkretajn punktojn donis. Mi ne komprenas kian valoron Esperanto povas havi en ili.
Esperanto povas helpi lernado de "esti", ĉar ĝi multe pli facilas ol en la aliaj lingvoj ĉar nur estas unu formo. Lernantoj ne devas lerni multajn konjugaciojn. Ĝi ankaŭ tre facilas ne uzi "esti" en Esperanto, do oni povas trairi de "la domo bluas" al "la domo estas blua".

Ĉu estas vere 50 reguloj pri la artikolo? Bonvolu skribi la regulojn, ĉar mi nur eble scias pri menos ol dek en Esperanto.

vejktoro (Mostra el perfil) 30 de març de 2015 23.11.45

kaŝperanto:
vejktoro:
Mia punkto estas ke la tria lingvo estas pli facile lernata ol la dua. Tiu fakto estas pli bone esplorata ol la kazo de esperanto nur. Do, la valoro de Eo ne rilatas al iu mirinda eco de Eo. La valoro estas ke oni povas lerni Eo pli rapide; oni akirus la dua lingvo pli facile; do la tria.
Jes, do tiele Esperanto havas pli da propedeŭtika valoro ol aliaj lingvoj. Se vi agnoskas ke ĝi pli rapide lerneblas, tiam vi ankaŭ rekte agnoskas ke ĝi pli taŭgas kiel instruilo. La esploroj ne celis pruvi ke Esperanto havas magiajn ecojn, kiuj plibonigas la lingvokapablojn de lernantoj. Ne gravas kiel Esperanto helpas lernadon de alia lingvo, nur ke ĝi helpas.

Ankaŭ, pruvi ke Esperanto estas pli facile lernebla estas samkiel pruvi ke du fajroj pli varmas ol unu. Certe estas aliaj eĉ pli facilaj lingvoj, sed Esperanto havas multe da verkoj kaj aliaj rimedoj, kiujn la aliaj lingvoj ne havas.

vejktoro:
PS, mi ne certas sed mi kredas ke la Vikipedia artikolo temas pri tre malnova studo.
Jes, sed ekde kiam faras sencon nei la rezultojn de esploroj pro iliaj aĝoj? Certe iuj de la esploroj ne bonas, sed ĉiuj?
Mi tute konsentas.

Mi celis aserti la plej evidentaj propedeŭtikan valoron de esperanto bazata nur sur tio, kio ni scias pri la akirado de lingvaĵo, kaj la lernebla de Eo. La malnova studo havus ion por nin montri, sed mi kredas ke nova esploro endas se ni volas esplori la naturon kaj rendimenton de Eo si mem krome la evidento.

Altebrilas (Mostra el perfil) 16 d’abril de 2015 8.55.56

Mia konkludo estas, ke por la plejparto de ni esperantistoj, Esperanto povas faciligi la lernadon de aliaj lingvoj.
  • psikologie, ĉar kiel diris Fuzzy suksesa lernado donas memkonfidon kiu instigas lerni aliajn lingvojn,
  • praktike, ĉar dum iu difinita lernotempo, la nivelo atingita pri Esperanto estos pli alta ol pri alia lingvo,
  • intelekte, ĉar Esperanto ebligas scii kiuj estas la plej gravajn elementojn de lingvoj por komunikado kaj atenti ĉefe pri ili.
Sed tamen la unua obĵekto plue validas: Bezonatas eksperimento sendependa, kun rezultoj larĝe publikigitaj kaj agnoskataj, kiun ni povas facile uzi en niaj argumentado.

Vinisus (Mostra el perfil) 22 d’abril de 2015 17.13.10

Ne temas nur pri Esperanto, ju pli da lingvo oni scipovas des pli facile estas la lernado de alia lingvo.

Tornar a dalt