Mesaĝoj: 17
Lingvo: Esperanto
Rugxdoma (Montri la profilon) 2015-marto-23 09:45:56
nornen:Mi ne povas respondi tiun demandon, sed vi povas mem formi opinion pri la kapableco de cifereca rekono de ĉinaj signoj per la gugla tradukilo. Vi tutsimple eniras en la Google, elektas la ĉinan, kaj provas skribi en la skribkadron iun ajn ĉinan signon per via pli malpli bela skribmaniero. La tradukilo ĉiam donas al vi plurajn alternativojn. Ĉu la plej antaŭa estas la ĝusta?Clarence666:Do kiu alfabeto estas pli facile lernebla, kaj uzebla (manskribado, legado, printado, perkomputila procezado, OCR (optika skribsingorekonado), ...). Eble la EN?Mi serĉis TTTe, tamen mi ne povis trovi komparon inter latinida kaj ĉina OCR.
Ĉu vi havas informaĵojn pri tiu ĉi temo?
Ĉu fakte estas pli facile legi per OCR anglan tekston ol ĉinan?
novatago (Montri la profilon) 2015-marto-23 15:00:00
Rugxdoma:Mi ne enmiksus manskribadon en ĉi tiu afero, ĉar maŝina signorekonado ne estas same altkvalita se oni komparas presaĵojn kaj manskribaĵojn. Tial kaj pro aliaj logikaj kialoj (permusa manskribado ne estas facila) la guglotradukilo ĉiam sugestas pli ol unu signo aŭ vorto, kiam oni manskribas.Nornen:Mi serĉis TTTe, tamen mi ne povis trovi komparon inter latinida kaj ĉina OCR.Mi ne povas respondi tiun demandon, sed vi povas mem formi opinion pri la kapableco de cifereca rekono de ĉinaj signoj per la gugla tradukilo. Vi tutsimple eniras en la Google, elektas la ĉinan, kaj provas skribi en la skribkadron iun ajn ĉinan signon per via pli malpli bela skribmaniero. La tradukilo ĉiam donas al vi plurajn alternativojn. Ĉu la plej antaŭa estas la ĝusta?
Ĉu vi havas informaĵojn pri tiu ĉi temo?
Ĉu fakte estas pli facile legi per OCR anglan tekston ol ĉinan?
En la bildo oni povas vidi ke ĝi trafe elektis unue la ĝustan vorton en la hispana kaj en la ĉina. Tamen, ambaŭ-kaze sugestas pli da vortoj.
Ĝis, Novatago.
nornen (Montri la profilon) 2015-marto-23 17:12:47
kaŝperanto (Montri la profilon) 2015-marto-24 17:36:48
nornen:Ŝajnas, ke la supoza malfacileco de OCR de nelatinidaj (negrekidaj) skribsistemoj estas senbaza konjektaĵo de la skribinto. Foto aŭ ĝi ne okazis!Leginda:
http://www.quora.com/Why-would-computers-find-it-e...
La ekzemplo pri la japana lingvo estas precipe damnanta; vortoj kiu uzas signoj de du malsamaj "alfabetoj".
Laŭ mia kompreno la "ideografiaj" signoj de la ĉina/kaj similaj lingvoj agas pli-malpli kiel (angla "Eye can sea yew" == "I can see you" == "Mi povas vidi vin"):

(fonto: http://www.pinyin.info/readings/texts/ideographic_...)
La fakto ke iuj lingvoj ŝanĝis de la "ĉinaj" signoj al latinaj alfabetoj montras ion...
novatago (Montri la profilon) 2015-marto-24 21:54:38
kaŝperanto:La fakto ke iuj lingvoj ŝanĝis de la "ĉinaj" signoj al latinaj alfabetoj montras ion...Fakte, tio “nur” montras tion, ke estas pli rapide kaj facile lerni malgrandan signaron, kiu estas ligita al sonaro. Tamen, kiam oni pensas pri tio, ĉiam oni forgesas la avantaĝon de la ĉina signaro: teksto skribita per la ĉina signaro estas komprenebla de parolantoj de malasamaj ĉinaj lingvoj.
Neniu neas la avantaĝon de alfabetoj kaj silabaroj. Tamen, tio ne signifu nepran forpelon de aliaj signaroj ĉar facileco aŭ malfacileco (la ĉina signaro ne implicas tiel longtempan lernado, kiel ĝi unue ŝajnas, eĉ se vere ne estas facila kaj mallonge tempa) ne ĉiam estas la sola kialo de la ekzisto de kelkaj aferoj.
Aliflanke, tiu “leginda” opinio miksas malsamajn aferojn: Facileco de homo por lerni skribi/legi/traduki kaj facileco de komputiloj por “lerni” skribi/legi/traduki. Ĉiu homo, unuope, devas lerni tion (se estas bezono por ili), tamen se unuopa komputilo “lernas” fari tion, ĉiuj komputiloj kapablas fari tion. Tamen, eĉ se verŝajne oni relative bezonas malpli da tempo, monon kaj cerbojn por instrui al komputilo rekoni vortojn laŭ alfabeta signaro, la afero ne vere estas kiom da tempo, monon kaj cerbojn oni bezonas por tiu instruado, sed kiom da tempo, mono kaj cerbojn vere estas nuntempe kaj ĉiam uzataj por eŭropaj alfabetoj, kaj kiom por ne eŭropaj. Se Ĉinio, Japanio aŭ alia ne okcidenta lando regus la mondon tiel, kiel Usono nuntempe kaj aliaj eŭropaj landoj pasintece, sendube la latina alfabeto, facila aŭ ne, estus io neglektinda por homoj kaj komputiloj. La problemo ne vere temas pri malfacileco aŭ indeco, sed pri umbilikocentrismo.
Ĝis, Novatago.
Rugxdoma (Montri la profilon) 2015-marto-25 01:06:40
kaŝperanto:Laŭ mia kompreno la "ideografiaj" signoj de la ĉina/kaj similaj lingvoj agas pli-malpli kiel (angla "Eye can sea yew" == "I can see you" == "Mi povas vidi vin"):Via ekzemplo pri kunmetitaj signoj gravas por homoj sed ne por komputila rekono. Homoj kiu lernas ideografiajn signojn emas analizi ilin. Ili provas trovi konsistigajn partojn por faciligi la lernadon: partojn kiuj diras ion pri la signifo, kaj parton kiu aludas al la elparolo. Komputila programo ne bezonas tian memorhelpon. La komputilo havas grandegan memoron kaj kapablas rapidege traserĉi sian tutan signaron. Kelkaj miloj signoj, kiel la ĉinaj, aŭ kelkaj dekoj, kiel la alfabetaj, tio ne gravas.
(fonto: http://www.pinyin.info/readings/texts/ideographic_...)
La variado de skribmaniero gravas pli. Por rekoni kaj ĉinaj kaj alfabetaj signoj la programo devas distingi ĉiu signo-amplekson de ĉiuj aliaj. La metodoj por tio ĉiam evoluas.
Elhana2 (Montri la profilon) 2015-marto-25 01:54:49
Kaj cxiu tiparo havas la samajn simbolojn por romana, cirila kaj greka alfabetoj.