ورود به محتوا

Kion vi faris por Esperanto

از AmsterCard, 22 مارس 2015

پست‌ها: 26

زبان: Esperanto

AmsterCard (نمایش مشخصات) 25 مارس 2015،‏ 15:27:43

Tre bone) Necesas eĉ pli da aktiveco! Nia lingvo atingu sian celon! ridulo.gif

se (نمایش مشخصات) 25 مارس 2015،‏ 17:57:38

AmsterCard:Saluton miaj karaj samideanoj! Mi volus scii, kion konkretan vi faras, por ke nia komuna lingvo disvastiĝu?
Esperanto estas la hobio de multaj grupoj,ili ne celas disvastigi la lingvon.

La plej bona estas informi la skolto en via lando pri la esperanta skolto.

La rovera skolto en ĉiuj landoj havas diversajn aĝojn, en mia lando nur povas igi ĝis 25 jaraj.

Sed la esperanta skolto estas ĝis la fina vivo.

Bedaŭrinde, la repaĝo de esperanta skolto jam subite malaperis,nur en FB.

La fondulo de skolto Lordo Baden Powell diris en sia libro, Scouting for Boys, kiu publikis en 1908 kuraĝis la skoltojn por lerni esperanton. De tiu, petas la skoltojn por respekti la diron de fondulo.

Milioj de skoltoj en la mondo. se ni povas konvinki 1% de la skoltoj por lerni esperanton, ni havas miliajn esperantistojn ĉiuj jaroj. Skolto estas la hobio. Tiu estas bona por la skolto,speciale, kiuj amas la vivon de skolto ĝis la fina de iliaj vivioj.

Esperanta skolto festo cent jaroj en 2018.

1Guy1 (نمایش مشخصات) 25 مارس 2015،‏ 19:16:03

Se ni lernas la lingvon, ni iom faras.

petitka (نمایش مشخصات) 26 مارس 2015،‏ 6:21:13

Ankoraŭ multaj ligvoj povus esti lernotaj.

ratkaptisto (نمایش مشخصات) 26 مارس 2015،‏ 19:00:42

Elhana2:
ratkaptisto:Mi multe varbis, sed ofte sen sukceso.
Por kio? Ĉiu germano la anglan jam scias.
1. por Esperanto

2. ne ĉiu Germano parolas la Anglan.

galvis (نمایش مشخصات) 26 مارس 2015،‏ 20:24:19

Mi eldonis paĝon per miaj komputilo kaj presilo, kun malgrandaj
kvadratoj kiuj kavas propagandon pri Lernu kaj Esperanto. Poste, mi tondis la kvadratetojn, kaj sekve disdonis ilin en lernejoj, bibliotekoj, kaj aliaj lokoj. Ankaŭ mi metis ĉi tiujn paperetojn inter la libroj kiuj estas en iuj libroŝrankoj, precipe en tiuj kiuj traktas pri kiel lerni nacian kaj fremdajn lingvojn.

vincas (نمایش مشخصات) 26 مارس 2015،‏ 21:45:20

reklamilo

Christa627 (نمایش مشخصات) 26 مارس 2015،‏ 22:20:36

vincas:reklamilo
Ha, tiu ja estas okultrafa afiŝo! Mi ŝatas ĝin.

alonsososo (نمایش مشخصات) 29 مارس 2015،‏ 9:39:46

AmsterCard:Tre bone) Necesas eĉ pli da aktiveco! Nia lingvo atingu sian celon! ridulo.gif
Mi verkas blogojn en Esperanto kaj mi donas komentojn en esperanto en Jutubo.

mkj1887 (نمایش مشخصات) 4 آوریل 2015،‏ 2:10:18

AmsterCard:Saluton miaj karaj samideanoj! Mi volus scii, kion konkretan vi faras, por ke nia komuna lingvo disvastiĝu?

Ekzemple, mi:
1) Partoprenis tradukadon de fama rusa retpaĝaro VK (vk.com)
2) Tradukis, subtitoligis kaj voĉlegis (voĉigis) 3 serierojn de japana animacia filmo (animeo) "One Piece" en Esperanton.
3) Kreis elektronan lernilon por rusa fama lernolibro de Esperanto de Boris Kolker.

Tio estus interese vidi, kion novan vi faris? Se ni ĉiuj laboros por Esperanto, do ni ricevos efektive indan kaj necesendan lingvon.

PS: Ankaŭ unu demando. Ĉu iu volas traduki novajn serierojn de One Piece? Mi ilin voĉlegos kaj subtitoligos.
Mi kreis Esperantlingvan interfacon al la angla: Enciklopedia Vortaro de la Merk-Angla.

بازگشت به بالا